Vakero
El Vikipedio
Klasika imago de usonaj vakeroj, portretitaj de C.M. Russell.
Vakero (el la hispana „vaquero“ de „vaca“ = bovino) aŭ kovbojo estas rajdanta gardisto de brutoj en Nordameriko, adoptinta la vivmanieron de meksikiaj paŝtistoj (hispane „vaqueros“); en romanoj kaj filmoj kutime temas pri vakeroj el eks-meksikiaj subŝtatoj usonaj (Teksaso ktp), en la unua duono de la 19-a jarcento. Se oni ne bezonas aparte emfazi ilian devenon, oni ankaŭ nomas ilin simple bovistoj.
