Notofago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Notofago
Nothofagus pumilio
Nothofagus pumilio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Notofagacoj Nothofagaceae
Genro: Nothofagus
specioj

Vidu la artikolon

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La notofagoŝajnfago (Nothofagus), kelkfoje konata per la evitenda nomo suda fago estas genro kun proksimume 35 da specioj de arboj kaj arbedoj originaj de la mezvarma ĝis tropika Suda duonglobo, nome suda Sudameriko (Ĉilio, Argentino) kaj Aŭstralio (orienta & sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando, Novgvineo kaj Novkaledonio). Freŝdate, fosilioj estis trovataj en Antarkto [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

N. alpina : femalaj floroj.
N. alpina : masklaj floroj.

La folioj estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La frukto estas malgranda, platigita aŭ triangula nukso, enŝlosita en kupuloj kiuj entenas 2-7 nuksojn.

Notofagaj specioj estas uzataj kiel nutraĵoplantoj de la larvoj de noktpapilioj el la genro Aenetus inkluzive A. eximia kaj A. virescens (familio Hepialidae).

Multaj individuoj estas ekstreme maljunaj, kaj iam oni kredis ke iuj populacioj ne kapablis reproduktadon en nuntempaj cirkonstancoj sur la lokoj kie ili kreskadas, krom per radikaj ŝosoj (neseksa reproduktado), estante relikva arbaro el pli malvarma estinteco. Ekde tiam estas pruvita ke seksa reproduktado povas okazi [1], sed disvastiĝo en malvarmetaj, izolitaj alt-altitudaj medioj je mezvarmaj kaj tropikaj latitudoj konformas al teorio ke la specio pli abundis dum pli malvarmeta pasinteco [2].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝosoj, folioj, kaj kupuloj de Nothofagus obliqua
Nothofagus alpina
Nothofagus fusca var. colensoi, folioj.
Nothofagus cunninghamii
Nothofagus antarctica, folioj

En la pasinteco la genro estis konsiderata troviĝi en la familio de la fagacoj, sed sciencaj esploradoj estas pruvintaj ke ĝi estas genetike diferenca, kaj nuntempe ĝi estas inkludata en sia propra familio, la Nothofagaceae aŭ notofagacoj.

La genro estas klasifikita laŭ la sekvantaj sekcioj [3] :

Sekcio Brassospora ( tipo Nothofagus brassii )
  • Nothofagus aequilateralis (Novkaledonio)
  • Nothofagus balansae (Novkaledonio)
  • Nothofagus baumanniae (Novkaledonio)
  • Nothofagus brassii (Novgvineo)
  • Nothofagus carrii (Novgvineo)
  • Nothofagus codonandra (Novkaledonio)
  • Nothofagus crenata (Novgvineo)
  • Nothofagus discoidea (Novkaledonio)
  • Nothofagus flaviramea (Novgvineo)
  • Nothofagus grandis (Novgineo
  • Nothofagus nuda (Novgvineo)
  • Nothofagus perryi (Novgvineo)
  • Nothofagus pseudoresinosa (Novgvineo)
  • Nothofagus pullei (Novgvineo)
  • Nothofagus resinosa (Novgvineo)
  • Nothofagus rubra (Novgvineo)
  • Nothofagus starkenborghii (Novgvineo)
  • Nothofagus stylosa (Novgvineo)
  • Nothofagus womersleyi (Novgvineo)
Sekcio Fuscospora (tipo Nothofagus fusca)
  • Nothofagus alessandri (Centra Ĉilio)
  • Nothofagus fusca (Novzelando)
  • Nothofagus gunnii (Aŭstralio : Tasmanio)
  • Nothofagus solandri (Novzelando)
  • Nothofagus truncata (Novzelando)
Sekcio Lophozonia (tipo Nothofagus menziesii)
  • Nothofagus alpina (=N. procera) (Centra Ĉilio/Argentino)
  • Nothofagus cunninghamii (Aŭstralio : Viktorio, Tasmanio)
  • Nothofagus glauca (Centra Ĉilio)
  • Nothofagus macrocarpa (Centra Ĉilio)
  • Nothofagus menziesii (Novzelando)
  • Nothofagus moorei (Aŭstralio : Novsudkimrio, Kvinslando)
  • Nothofagus obliqua (Ĉilio/Argentino)
Sekcio Nothofagus (tipo Nothofagus antarctica)
  • Nothofagus antarctica (Sudaj Argentino kaj Ĉilio)
  • Nothofagus betuloides (Sudaj Argentino kaj Ĉilio)
  • Nothofagus dombeyi (Centra Ĉilio kaj Anda Patagonio - Argentino)
  • Nothofagus nitida (Suda Ĉilio kaj verŝajne Argentino)
  • Nothofagus pumilio (Argentino/Ĉilio)

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La modelo de distribuo ĉirkaŭ la Pacifika Rando (angle : Pacific Rim) sugestas ke la disvastiĝo de la genro datiĝas de la epoko kiam Antarkto, Aŭstralio kaj Sudameriko estis ligitaj kiel kolektiva teramaso nomata Gondvano [4].

En Sudameriko la norda genrolimito situas apud Nacia Parko La Campana kaj la Montoj de Vizcachas en la centra parto de Ĉilio.[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li, H.M. and Z.K. Zhou 2007, 1525-1535.
  2. Dawson, J. W. 1966
  3. Nothofagus (france)
  4. angle Native Forest Network (2003) Gondwana Forest Sanctuary
  5. Hogan, C. Michael 2008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]