Charles Fleming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charles FLEMING (19-a de septembro 191611-a de septembro 1987) estis unu el la plej eminentaj kaj influaj nov-zelandaj sciencistoj de la dudeka jarcento[1]. Li interesiĝis pri la natura mondo kiam knabo, kolektis konkojn ekzemple kaj, ĉar li evidente estis tre inteligenta, la gepatroj kaj diversaj konatoj kuraĝigis lian intereson. Li studis la sciencojn kaj profesie kontribuis grave en la fakoj geologio, ornitologio, biogeografio kaj entomologio. Li ankaŭ estis pasia naturkonservanto.

Agado[redakti | redakti fonton]

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

Charles Fleming komencis profesie labori en 1941 por Geological Survey (geologia termezurado) kiu estis fako de la ministerio por scienca kaj industria esplorado (D.S.I.R.). Li emeritiĝis de tiu fako en 1976.

En 1944 li publikigis sian malkovron ke fosiliaj moluskoj montris gravajn klimatajn ŝanĝiĝojn kaj li konkludis ke la tiam supozata limo inter la Plioceno kaj la Pleistoceno estis misa.[2]

Li kunlaboris dum kelkaj jaroj ek de 1948 kun Harold Wellman kiu malkovris ke la Alpa Faŭlto en Sudinsulo estis moviĝinta 480 kilometrojn laŭlonge de si. Fleming akceptis la faktojn kaj teoriojn pri kontinenta drivo, marfunda sterniĝado kaj plata tektoniko. Li interpretis siajn paleontologiajn rezultojn laŭ tiuj teorioj.

En 1953 li publikigis sian ĉefan kontribuon al geologio, lian studon de la distrikto Wanganui. Li listigis la faŭnon, laŭ fosilia tavolo, kaj priskribis la ekologiajn kondiĉojn en kiuj la diversaj specoj vivis en la pasinteco.[3] Post ĝia publikigo, la Geological Survey akceptis lian konkludon pri la limo inter la Plioceno kaj la Pleistoceno.

Fleming multe okupiĝis pri la aferoj de la Reĝa Societo de Nov-Zelando. Li estis ties prezidanto de 1962 ĝis 1966. Li ankaŭ multe verkis pri la historio de scienco en Nov-Zelando kaj verkis biografiojn pri fruaj sciencistoj.

En lia libertempo li kaj lia edzino, Peg, serĉis kaj studis cikadojn en multaj partoj de Nov-Zelando. Ili registris la kantojn de la cikadoj kaj rimarkis ke ĉiu specio havas apartan kantmanieron. Tiel li priskribis kelkajn antaŭe nekonatajn speciojn. Li donacis sian vastan kolekton de cikadoj al la nacia muzeo.

Socia agado[redakti | redakti fonton]

Parolante en 1969 kiel prezidanto de la Aŭstralia kaj Nov-Zelando Asocio por la Antaŭenigo de Scienco (ANZAAS) li klarigis sian vidpunkton pri religio kaj etiko. Li diris "Multaj mondaj problemoj ne estas solveblaj de teknikaj rimedoj, sed bezonas ŝanĝojn pri homaj aŭ moralaj valoroj". Pelis lin scienca realo, kiel li komprenis ĝin. Li havis vastan scion pri la naturmedio kaj utiligis sian influon ĉe politikistoj kaj kompaniestroj por provi savi arbarojn por ekzemple kōkako-birdoj (Callaeas cinerea) en danĝero pro manko de taŭga loĝloko.

En la 1970-aj jaroj okazis granda kampanjo en NZ kontraŭ plano draste levi la akvonivelon de lago Manapouri por generi elektron por produkti aluminion ĉe Bluff fare de Comalco. Fleming aliĝis al la kampanjo por savi lagon Manapouri kaj paroladis por informi la publikon pri la kostoj ĉe la naturmedio. La registaro de Robert Muldoon (Nacia Partio) rifuzis halti la planon, laŭdire pro kontrakto kun Comalco. Tamen la Nov-Zelanda Laborista Partio estrata de Norman Kirk promesis ke se oni elektos ilin, ili ne levos la akvonivelon. En la parlamenta baloto en novembro 1972, la Labortista Partio gajnis 55 mandatojn kontraŭ 32 kaj formis novan registaron. Tio estis la unua grava gajno de la movado por konservi la naturon en NZ.

Inter la aliaj kampanjoj kiujn Fleming helpis estis tiuj por konservi la estuaron en Waikanae, konservi la notofagajn arbarojn en la okcidento de Sudinsulo, konservi la mamaku-arbarojn en Nordinsulo, insulojn sude de Nov-Zelando, kaj forigi rabobestojn sur insuletoj.

En 1981 okazis alia granda kampanjo en NZ. La nacia rugbea teamo de Sudafriko, kiu konsistis el nur blankuloj, pro la rasista politiko de la Sudafrika registaro, vizitis Nov-Zelandon por ludi. La popolo en NZ dividiĝis en du grupojn: por kaj kontraŭ la vizito. Fleming forte subtenis la kontraŭan flankon. La registaro de Muldoon uzis policanojn por certigi ke la rugbeaj matĉoj okazu. Protestoj rezultigis multajn arestojn kaj multajn vundojn ambaŭflanke. Sed tiu estis la lasta rugbea serio inter la du landoj ĝis post la venko de Nelson Mandela kaj la Afrika Nacia Kongreso en la Sudafrika Respubliko.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Charles Fleming ricevis tre multajn honorojn. Jen la ĉefaj:

  • 1952 Fratulo de la Reĝa Societo de Nov-Zelando (FRSNZ)
  • 1952 Ĉefa paleontologo de la fako pri geolgia termezurado.
  • 1967 Fratulo de la Reĝa Societo de Londono (FRS)
  • 1967 Honora Doktoro pri Scienco (D.Sc.), Viktoria Universitato de Wellington, Nov-Zelando
  • 1974 Honora Doktoro pri Scienco (D.Sc.), Universitato de Auckland, Nov-Zelando
  • 1974 Fratulo de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologa Unio (F.R.A.O U.)
  • 1976 Kavalira Komandanto de la Ordeno de la Brita Imperio (K.B.E.)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Charles Fleming verkis centojn da referaĵoj kaj libroj pri geologio, ornitologio, biogeografio, entomologio, la historio de scienco, kaj naturkonservado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles Fleming - Environmental Patriot, Mary McEwen, Craig Potton Publishing, Nelson, New Zealand, 2005
  2. Moluscan evidence of Pliocene climatic change in New Zealand, Transactions of the Royal Society of New Zealand 74(3): 207-220, 1944
  3. The geology of the Wanganui subdivision, New Zealand Geological Survey Bulletin n.s., 1953