Apartismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apartejdo)
Saltu al: navigado, serĉo
La nova multkolora flago de Sudafriko adoptita en 1994 markas la finon de la reĝimo de la Apartismo

La apartismo (afrikanse apartheid [aPARThejd]) aŭ pli precize rasapartismo estis politika sistemo en Sud-Afriko en kiu oni apartigis homojn laŭ raso kaj donis al ili malegalajn rajtojn, kaj malegalajn eblojn por asocioj kaj movadoj, nome malfavoraj por la negra majoritato kaj favoraj por la blankuloj nome por la minoritato de Afrikaneroj. Fakte ne estis la afrikanera Hendrik Verwoerd, sed Cecil Rhodes kiu konstruis la unuan segregadan leĝon.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Daniel François Malan, la unua apartisma ĉefministro (1948–1954)

Tion organizis la Nacia Partio reganta el 1948 al 1994. Rasapartismo estis evoluigita post la Dua Mondmilito fare de la Bur-dominita Nacipartio kaj Broederbond organizoj kaj estis eksportita ankaŭ en Sudokcidenta Afriko, kiu estis administrita fare de Sudafriko sub mandato de Ligo de Nacioj (revokita en 1966 laŭ Resolucio de Unuiĝintaj Nacioj 2145),[2] ĝis ĝi akiris sendependecon kiel Namibio en 1990.[3] Kiel etendo, la esprimo estas nuntempe uzita por ĉiu speco de apartigo, establita fare de la ŝtataj instancoj en lando, kontraŭ la sociaj kaj civitanaj rajtoj de plimulto aŭ malplimulto de civitanoj, pro etnaj antaŭjuĝoj.

Rasapartigo en Sudafriko komenciĝis en koloniaj tempoj sub nederlanda rego.[4] Rasapartismo kiel oficiala politiko estis lanĉita sekvante la parlamentan balotadon de 1948. Leĝaro klasifikis loĝantojn en kvar rasajn grupojn, "nigraj", "blankaj", " koloraj", kaj "hindaj", kun hindaj kaj koloraj dividitaj en pluraj sub-klasifikoj,[5] kaj loĝkvartaloj estis apartigitaj. De 1960 ĝis 1983, 3.5 milionoj da neblankaj sudafrikanoj estis forigitaj de siaj hejmoj, kaj devigitaj loĝi en apartigitajn kvartalojn, en unu el la plej grandaj amasforigoj en moderna historio.[6] Neblanka politika reprezentantaro estis aboliciita en 1970, kaj komencante en tiu jaro nigruloj estis senigitaj je sia civitaneco, laŭleĝe iĝis civitanoj de unu el dek tribobazitaj aŭtonomiaj patrujoj nomitaj bantustanoj, kvar el kiuj iĝis nominale sendependaj ŝtatoj. La registaro apartigis edukon, medicinan prizorgon, strandojn, kaj aliajn publikajn servojn, kaj provizis nigrulojn per servoj pli malsupraj ol tiuj de blankaj homoj.[7]

Rasapartismo okazigis signifan internan reziston kaj perforton, krom embargon por komerci longan armilojn kontraŭ Sudafriko.[8] Ekde la 1950-aj jaroj, okazis serio de popolaj ribeloj kun la malpermesado de opozicio kaj malliberigado de kontraŭ-rasapartismaj gvidantoj. Ĉar agitado disvastiĝis kaj iĝis pli efika kaj militistigis, ŝtataj organizoj reagis per subpremo kaj perforto. Kune kun la sankcioj metitaj kontraŭ Sudafriko fare de la internacia komunumo, tio igis ĝin ĉiam pli malfacila ke la registaro konservus la povon.

Rasapartismaj reformoj en la 1980-aj jaroj ne estingis la muntitan opozicion, kaj en 1990 prezidanto Frederik Willem de Klerk komencis intertraktadojn por finigi rasapartismon,[9] kulminante per multrasaj demokrataj elektoj en 1994, gajnitaj fare de la Afrika Nacia Kongreso estrita de Nelson Mandela. La spuroj de rasapartismo daŭre formas sudafrikan politikon kaj socion. Kvankam la oficiala aboliciado de rasapartismo okazis en 1991 kun nuligo de la lasta de la ceteraj rasapartismaj leĝoj, la fino de rasapartismo estis vaste rigardita kiel ekestiĝante de la demokrataj parlamentaj balotadoj en 1994. De Klerk ekmalmuntis apartismon per la liberigo de Mandela kaj de kelkaj aliaj politikaj prizonuloj en oktobro de 1989.[10] Kvankam la oficiala abolo de apartismo okazis en 1991 per la forigo de la lastaj restintaj apartismaj leĝoj, neblankuloj ne rajtis voĉdoni ĝis 1993 kaj la fino de apartismo estas amplekse konsiderta kiel ekde la 1994 demokrataj ĝeneralaj elektoj. Tiele la sistemo estis forigita en 1994.

Historio[redakti | redakti fonton]

La balotado de 1948[redakti | redakti fonton]

Rasapartismo, jam evoluigita en la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, estis simila al la politiko de apartigo kiun ĝi anstataŭigis. La esprimo rasapartismo respektive apartheid estis uzita ofte en diskutoj pri raso kaj politiko fare de afrikaneraj naciistoj kiuj deziris blankan dominadon en Sudafriko. Dum la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj Sudafriko konvertiĝis al moderna industriigita kaj urbanizita nacio kaj rasapartismo estis reago de buroj al tiu rapida ŝanĝo. Buroj estis blankaj sudafrikanoj kies prapatroj estis nederlandaj koloniistoj. Ili sentiĝis senpovigitaj fare de nigruloj en la laborantaro kaj per la potenco kaj ekonomia sukceso de anglalingvaj sudafrikanoj. Buroj kredis ke la Smuts registaro ne povis adekvate uzi la politikojn de apartigo por avanci la vivkondiĉojn de buroj kaj trakti la problemon de la "malbona blanka" statuso de multaj buroj.[11]

La ideologia fundamento de rasapartismo estis ke la diversaj rasoj en Sudafriko devis esti apartigitaj por sia propra reciproka utilo. La plejparto de rasapartisma pensado estis bazita firme sur la filozofio de "scienca rasismo". Buroj diris ke estis malebla kaj nepraktigebla por la diversaj rasoj kaj kulturoj vivi kiel unusola. Poste politiko de aparta evoluo estus traktita fare de la blanka registaro. Tiu insisto pri rasa aparteco iĝas la politika kaj laŭleĝa doktrino de rasapartismo.

En la evoluo al la balotado de 1948, la ĉefa afrikanera naciista partio, nome la Herenigde Nasionale Partio (Reunuigita Nacipartio) sub la gvidado de protestanta kleriko Daniel François Malan kampanjis en sia politiko de rasapartismo.[12][13] La Reunuigita Nacipartio mallarĝe venkis super la Unuigita Partio de Smuts danke al la kalkulsistemo ĉar ne ricevis plian kvanton da voĉdonoj kaj formis koalician registaron kun alia afrikanera naciista partio, nome la Afrikaner Party. Malan iĝis la unua-rasapartisma ĉefministro, kaj la du partioj poste kunfalis por formi la Nacipartion (NP).

Apartisma leĝaro[redakti | redakti fonton]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Sud-Afriko estas lando, kie nigruloj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la sudafrikanoj estas blankuloj, hindojmiksrasuloj. La politika potenco tradicie, ĝis la 1990-aj jaroj, estis en la manoj de la blanka minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.

Dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, la registaro eldonis serion da leĝoj, kiuj apartigis la loĝantaron laŭ raso kaj en la praktiko grave diskriminaciis kontraŭ la nigra plejmulto. La apartismaj leĝoj interalie malpermesis al homoj de malsamaj rasoj geedziĝi kaj eĉ seksumi, malpermesis al la nigruloj voĉdoni, kaj devigis homojn de apartaj rasoj vivi en apartaj regionoj. Dum la epoko de apartismo, nigruloj kaj blankuloj ne povis uzi la samajn busojn, trajnojn, malsanulejojn, lernejojn, aŭ publikajn necesejojn. La hindoj kaj la miksrasuloj estis laŭ rajtoj ie en la mezo inter la du grupoj.

Simila situacio ekzistis ĝis 1980 en najbara Zimbabvo. Aparta situacio ekzistis en najbaraj landoj kiaj Rodezio, Bocvano ktp.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

Mandela voĉdonante en la sudafrika ĝenerala balotado, 1994

La praktika rezulto de apartismo estis tio, ke dum la blanka minoritato ĝuis vivstilon kompareblan kun tiu de okcidentanoj, la nigruloj vivis en kondiĉoj de granda malriĉeco kaj malevoluo.

La ideologia pravigo de apartismo estis la kredo, ke la nigruloj ne estis same kapablaj aŭ evoluintaj kiel la blankuloj, kaj la kredo, ke la blankuloj devus forfuĝi el Sud-Afriko, se la nigruloj povus regi.

Apartismo estis forte kondamnita de UN kaj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, kaj Sudafriko estis bojkotita de multaj landoj. Tamen Usono kelkfoje subtenis Sud-Afrikon en ĝia lukto kontraŭ movadoj de nacia liberiĝo en najbaraj landoj, kiel Zimbabvo, Zambio, Bocvano, Angolo, Mozambiko ktp. Cetere ĉiam troviĝis landoj, kiuj pretis komerci armilojn kun la apartisma registaro kaj eĉ sendi pagsoldatojn.

La nigruloj de Sud-Afriko akre batalis kontraŭ apartismo, gvidataj de figuroj kiaj Nelson Mandela kaj Steve Biko, kaj kiel konsekvenco de iliaj luktoj kaj de internacia premo, Sudafriko rezignis pri apartismo en 1994.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.independent.co.uk/voices/apartheid-made-in-britain-richard-dowden-explains-how-churchill-rhodes-and-smuts-caused-black-south-africans-to-lose-their-rights-1370856.html
  2. Resolutions Adopted by the General Assembly during its 21st Session. Alirita 11a Aŭgusto 2012.
  3. The birth and death of apartheid. Alirita 17a Junio 2002.
  4. A. Du Toit, H.B. Giliomee. . Afrikaner political thought: analysis and documents. University of California Press. Alirdato: 7a Junio 2013. 
  5. Baldwin-Ragaven, Laurel; London, Lesley; du Gruchy, Jeanelle (1999). An ambulance of the wrong colour: health professionals, human rights and ethics in South Africa. Juta and Company Limited. p. 18
  6. South Africa – Overcoming Apartheid. Alirita 26 December 2013.
  7. The economic legacy of apartheid.
  8. (1983) Black Politics in South Africa Since 1945. New York: Longman. 
  9. "De Klerk dismantles apartheid in South Africa, BBC News, 2a Februaro 1990. Kontrolita 21a Februaro 2009.
  10. http://www.theguardian.com/world/2010/jan/31/nelson-mandela-de-klerk-apartheid
  11. P. Brits, Modern South Africa: Afrikaner power, the politics of race, and resistance, 1902 to the 1970's (Pretoria, University of South Africa Press, 2007), p. 37
  12. Apartheid FAQ.
  13. The 1948 election and the National Party Victory. arkivita el la originalo je 16a Aŭgusto 2008. Alirita 13a Julio 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Davenport, T. R. H. South Africa. A Modern History. MacMillan, 1977.
  • Davies, Rob, Dan O'Meara and Sipho Dlamini. The Struggle For South Africa: A reference guide to movements, organisations and institution. Volume Two. London: Zed Books, 1984
  • De Klerk, F. W. The last Trek. A New Beginning. MacMillan, 1998.
  • Du Pre, R. H. Separate but Unequal—The 'Coloured' People of South Africa—A Political History.. Jonathan Ball, 1994.
  • Eiselen, W. W. N. The Meaning of Apartheid, Race Relations, 15 (3), 1948.
  • Federal Research Division. South Africa – a country study. Library of Congress, 1996.
  • Giliomee, Herman The Afrikaners. Hurst & Co., 2003.
  • Hazlett, Thomas W. (2008). Apartheid. The Concise Encyclopedia of Economics (2nd ed.). Library of Economics and Liberty. ISBN 978-0865976658. OCLC 237794267.
  • Hexham, Irving, The Irony of Apartheid: The Struggle for National Independence of Afrikaner Calvinism against British Imperialism." Edwin Mellen, 1981.
  • Louw, P. Eric. The Rise, Fall and Legacy of Apartheid. Praeger, 2004.
  • Lapchick, Richard and Urdang, Stephanie. Oppression and Resistance. The Struggle of Women in Southern Africa. Westport, Connecticut: Greenwood Press. 1982.
  • Bernstein, Hilda. For their Triumphs and for their Tears: Women in Apartheid South Africa. International Defence and Aid Fund for Southern Africa. London, 1985.
  • Meredith, Martin. In the name of apartheid: South Africa in the postwar period. 1st U.S. ed. New York: Harper & Row, 1988.
  • Meredith, Martin. The State of Africa. The Free Press, 2005.
  • Morris, Michael. Apartheid: An illustrated history. Jonathan Ball Publishers. Johannesburg and Cape Town, 2012.
  • Newbury, Darren. Defiant Images: Photography and Apartheid South Africa, University of South Africa (UNISA) Press, 2009.
  • O'Meara, Dan. Forty Lost Years : The National Party and the Politics of the South African State, 1948–1994. Athens: Ohio University Press, 1996.
  • Terreblanche, S. A History of Inequality in South Africa, 1652–2002. University of Natal Press, 2003.
  • Visser, Pippa. In search of history. Oxford University Press Southern Africa, 2003.
  • Williams, Michael. Book: Crocodile Burning. 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]