Koloruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Koloraj sudafrikanoj)
Koloruloj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

En la kunteksto de Sud-Afriko, oni uzas la anglan vorton "Coloured" (Koloraj) por indiki homojn kiuj havas iom da afrika sango, sed ne sufiĉe por estis konsideritaj Nigruloj de la leĝoj de la Sud-Afrika registaro dum la epoko de Apartismo. Ili dividiĝas en multaj sub-grupoj, ekzemple la Grikvoj, kiuj estas la descendantoj de Buroj kaj Khoisan, kaj la "Cape Malay" aŭ Malajoj de Kaburbo, kiuj devenas parte de sklavoj kaj ribeloj portitaj al Sud-Afriko el Indonezio de la Nederlanda registaro antaŭ jar-centoj.

Dum la epoko de Apartismo, la registaro klasigis la homojn kiel Blankuloj, Koloraj, Hindoj aŭ Nigruloj, kaj ĉiu grupo havis malsamajn rajtojn. La registaro ofte uzis ne-klarajn metodojn por decidi kiu estis Kolora kaj kiu estis nigra aŭ blanka, kaj povis okazi ke membroj de la sama familio estu klasigitaj en malsamaj manieroj. La "kolora" populacio havis malpli da rajtoj ol la blankuloj kaj ne povis voĉdoni, sed ĝi havis pli da rajtoj ol la nigruloj.

Nuntempe la vorto "coloured" ne plu havas leĝan signifon, sed oni tamen ankoraŭ uzas ĝin. La "koloruloj" estas la plej multo de la populacio en la regionoj de Okcidenta Kablando kaj Norda Kablando. La plej multo el ili parolas la Afrikansan kiel unua lingvo, sed kelkaj parolas angle.

Ankaŭ en Namibio kaj Zimbabvo estas homoj de miksita raso kiuj estas nomataj "coloured".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]