Davos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Davos
Blazono de Davos
Glacistadiono de Davos
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Davos
Koordinatoj  46°47′N 9°49′E  /  46.783°N, 9.817°O / 46.783; 9.817 (Davos)Koordinatoj: 46°47′N 9°49′E  /  46.783°N, 9.817°O / 46.783; 9.817 (Davos)
Nombro de enloĝantoj 11248
Areo 254,41 km²
Alteco 1560 m super marnivelo
Poŝtkodo 7260 Davos Dof, 7270 Davos Platz
Komunumkodo 3851
Mapo de Davos

Davos (en Esperanto ankaŭ Tavao, en la loka alemana dialekto Tafaas, en la romanĉa Tavau, en la itala Tavate kaj en la germana Davos) estas urbo kun 10744 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2006) en la Kantono Grizono, Svislando kaj ankaŭ ĉefloko de la samnoma komunumaro. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro de Davos kreskis al 11248 personoj.

Monde konata la urbo fariĝis, ĉar ek de 1971 ĝi gastigas la Mondan Ekonomian Forumon, kiu ĉiu-jare kunvenigas gravulojn el la ekonomia mondo kaj ŝtatestrojn el la tuta mondo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbocentro troviĝas je 1560 metroj super la marnivelo. La plej alta punkto de la komunumo estas la pinto de Flüelaschwarzhorn kun alteco de 3146 metroj super la marnivelo. La teritorio de la komunumo entenas praktike la tutan Landwasser-valon kaj norde pasas la Wolfagang-pasejon. Norde de la urba kerno troviĝas sur la teritorio de la komunumo la Lago de Davos, kiu nomiĝas laŭ la urbo. La komunumo konsistas el ses la ses frakcioj Davos-Dorf (inkluzive la setlejoj Wolfgang kaj Laret), Davos-Platz, Glaris, Monstein kaj Wiesen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Davos atingeblas trajne per la unua linio de la Retia Fervojo, kiu estis malfermita en 1890, ek de Landquart. Davos estas la komencpunkto de la Flüelapasejo al Susch. Trans la pasejo ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio kun Engadino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis ekloĝita en mezepoko unue de romanĉoj, kiuj enmigris el la Albulovalo kaj la Engadino.

Je 1280 la libersinjoroj de Vaz tie setligis valzajn koloniistojn kaj koncedis al ili en la feŭdletero de 1289 ampleksajn aŭtonomirajtojn. Davos evoluis al la plej granda valza setlejo de Grizono kaj fondis en la jaro 1436 la Dektribunalan Federacion. Kiel ties ĉefkomunumo Davos havis esencan influon al la politiko de la Tri Federacioj. 1526 la urbo aliĝis al la reformacio. Ĝis la kreo de la hodiaŭaj politikaj komunumoj per la nova kantona konstitucio de la jaro 1851 ankaŭ la komunumo Aroso apartenis al Davos.

Ĝis la 19-a jarcento la komunumo vivis ĉefe de bestobredado. Inter la 15-a kaj la 19-a jarcento oni ĉe la Silberberg ekspluatis ankaŭ zinkercon.

Preĝejo Sankta Johano en Davos

La Kuracloko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1853 Alexander Spengler kaj Willem-Jan Holsboer malkovris la bonfartigan kaj sanigan klimaton de la mikrobmalriĉa altmontaero, kiu precipe estis bona por pulmomalsanuloj (antaŭ ĉiuj astmuloj, ĉar en tiu alteco ne vivas dompolvakaroj. Multaj famaj gastoj malkovris la lokon kaj venis por restadi.

Per la konstruo de la fervojlinio de Landquart al Davos la eveluo rapidiĝis. Urbo kaj kantono ekkonstruis multajn sanatoriojn kaj hotelojn. La plej konataj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ ekzistas estas: La Germana Altmontarkliniko Davos Wolfgang (Deutsche Hochgebirgsklinik Davos Wolfgang) kaj la Zurika Altmontarkliniko Davos Clavadel (Zürcher Hochgebirgsklinik Davos Clavadel).

Skisportloko[redakti | redakti fonton]

La unua sledokonkurso en Davos okazis en 1883. La konata verkisto Arthur Conan Doyle priskribis 1889 en eseo la skiadon en Davos kaj kaŭzis per tio la ŝatecon de la urbo precipe inter britoj.

En la jaro 1906 okazis en Davos la unua monda ĉampionado en arta glacisketado de la virinoj.

En decembro 1934 estis inaŭgurita la Skilernejo Davos la unua prenilskilifto de la mondo. En la jaro 2003 la skiejoj de Davos estis kunigitaj sub la marka nomo Davos Klosters Mountains (esperante: Davos-Klosters-Montoj).

Davos vidita el la aero

En la centro de Davos troviĝas la plej granda natura glacisketejo de Eŭropo. Tuj apude troviĝas la glacistadio, kiu estas la hejmstadiono de HC Davos (Hokeklubo Davos), kiu fondiĝis en la jaro 1921. La Hokeklubo Davos estas la svisa rekordĉampiono. Jam 28-foje ĝi gajnis la ĉampionan titolon. La stadiono havas 7080 sidlokojn. Lastfoje Davos estis svisa ĉampiono en la jaro 2007 kiam ĝi gajnis la finalsercion kontraŭ Berno per 4:3.

Ĉiu-jare inter kristnasko kaj novjaro la Hokeklubo Davos gastigas kvar famajn mondajn hokeklubteamojn por internacia glacihokejturniro, kiu nomiĝas Spengler Cup (Spengler-Pokalo) - tiam Davos fariĝas la centro de la glacihokea mondo. En la jaro 2006 la Hokeklubo Tavo gajnis la turniron per finalvenko kontraŭ la teamo de Kanado per 3:2.

Lastatempe Davos ankaŭ fariĝis neĝtabulloko. En la jaro 2000 en la urbo estis okazigita la unua O'Neill-Evolution-Contest, kiu koncentriĝas precipe al la duontubo, kvarontubo kaj ankaŭ deklivstilo.

Esperanto Movado[redakti | redakti fonton]

En 1908 Emma Herzog (1857-1920) iniciatis la fondon de Esperanto-Grupo en Davos.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]