Walter Siegenthaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Siegenthaler
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1923 (1923-12-14)
en Davos
Morto 24-an de oktobro 2010 (2010-10-24) (86-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Tombejo Fluntern
Lingvoj svisgermana • norma germana lingvo en Svislando • germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo internisto • universitata instruisto • kuracisto
vdr

Walter Siegenthaler (prononco [VALta ZI:gnta:la], naskiĝis la 14-an de decembro 1923 en Davos, mortis la 24-an de oktobro 2010 en Zuriko) estis svisa kuracisto kaj profesoro pri interna medicino ĉe la medicina polikliniko de la universitata hospitalo Zuriko. Li estis vaste rekonita esploristo kaj aŭtoro, universitata lektoro, klinika kaj instituta direktoro kaj estis honorigita per multaj premioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Siegenthaler estis lernanto en bazlernejo en sia naskiĝloko Davos kaj en gimnazio de la kantona ĉefurbo Koiro. De 1942 ĝis 1948 li studis medicinon ĉe la Universitato de Zuriko. Poste li kompletigis sian kuracistan militservon. Li trovis sian unuan laboron ĉe la instituto por patologio en Zuriko sub H. von Meyenburg kaj H. Zollinger. Li tiam laboris ĉe la medicina kliniko de la Hospitalo de la Kantono Zuriko sub W. Löffler. Tie li finis kvar jarojn da trejnado kiel specialisto pri interna medicino.

En 1958 li akceptis la postenon de altranga kuracisto en la medicina kliniko en la Kantona Hospitalo Sankt-Galo, sub ĝia ĵus elektita ĉefa kuracisto R. Hegglin. Tie li renkontis la asistan kuracistinon Gertrud Zuber, kun kiu li edziĝis en 1957. Ŝi prenis la nomon Gertrud Siegenthaler-Zuber. En 1958, Hegglin estis nomumita profesoro kaj direktoro de la medicina polikliniko ĉe la Universitato de Zuriko. Siegenthaler kaj lia edzino transloĝiĝis al ĉi tiu universitata kliniko kun li.

En 1961 Siegenthaler habilitiĝis en interna medicino. Li kaj lia edzino tiam faris dujaran esploran restadon ĉe la usonaj universitatoj Stanford kaj Cornell, esplorante precipe pri la hormono Aldosterono. Revenante al Svislando, Siegenthaler starigis esploran laboratorion en sia malnova pozicio ĉe la Universitato de Zuriko, kiu esploris la teorian bazon kaj la klinikajn efikojn de la kompleksaj interrilatoj de la hormonoj Renino, Angiotensino kaj Aldosterono. En rekono de ĉi tiu laboro, li estis promociita al titulara profesoro en 1965 kaj asociita profesoro en 1967.

En 1968 Siegenthaler estis nomumita direktoro de la medicina polikliniko kaj plena profesoro ĉe la klinikaro de la bonna universitato. Kiam Hegglin mortis neatendite en 1970, Siegenthaler estis nomumita sia posteulo ĉe la Universitato de Zuriko. En la sekvaj jaroj, li pligrandigis la medicinan poliklinikon, subtenatan de sia edzino kaj granda stabo, al internacie konata instituto, kie okazis multaj pioniraj atingoj.

La familia tombo en 2023.

Siegenthaler estis elektita dekano de la Medicina Fakultato de la Universitato de Zuriko de 1978 ĝis 1980. De 1980 ĝis sia emeritiĝo en 1991, li estis prezidanto de la Konferenco de Klinikaj Direktoroj de Zuriko. De 1983 ĝis 1984 Siegenthaler estis prezidanto de la Germana Societo por Interna Medicino, Krome li partoprenis multajn aliajn sciencajn instituciojn.

Li trovis sian finan ripozejon en la tombejo Fluntern en la tombo en kiu ankaŭ lia edzino kaj lia bofrato Ernst Wälti (1921-2015) estas entombigitaj.