Cecil Rhodes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Honorinda Rajtojn
 Cecil John Rhodes 
PC Doktoro de Civitana Rajto
Cecil Rhodes

6-a Ĉefministro de Kolonio Kabo
En funkcio:
1890 – 1896
Guberniestro Henry Loch
William Gordon Cameron (aktiva)
Hercules Robinson
Reganto Reĝino Viktorino
Antaŭulo John Gordon Sprigg
Sekvanto John Gordon Sprigg

Naskiĝo 5-an de julio 1853
en Flago de Anglio Bishop's Stortford, Hertfordshire, Anglio
Morto 26-an de marto 1902
en Flago de Sud-Afriko Muizenberg, Kolonio Kabo
(nun Sud-Afriko)
Nacieco brito
Edzo/ino Neniam edziĝinta
Rilatoj Reverendo Francis William Rhodes (Patro)
Louisa Peacock Rhodes(Patrino)
Francis William Rhodes(Frato)
Infanoj neniu
Sidejo "World's View", Matopos Hills, Rodezio (nun Zimbabvo)
Alma mater Episkopa Gramatika Lernejo de Stortford
Oriel College de Oksfordo
Profesio Komercisto
Politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Cecil Rhodes (naskiĝis la 5-an de julio, 1853 en Hertfordshire, mortis la 26-an de marto, 1902 ĉe Kaburbo) estis brita kolonia politikisto, post kiu ricevis sian nomon Rodezio.

Li elmigris al Sud-Afriko en 1870 kiel malriĉa junulo (17) al sia frato, kie li riĉiĝis post malkovro de la diamantaj kaj orminejoj. En 1881 li estis elektita al la kaburba parlamento. Post tio li plenforte agadis por la disvastiĝo de la brita kolonia regado kaj fondis la Britan Sud-Afrikan Kompanion (British South Africa Company). Li organizis konkeron de Beĉuanalando (hodiaŭa Bocvano), poste tiun de la Matabelelando (1889, poste Rodezio, nunaj Zambio plus Zimbabvo).

En 1890 li iĝis kaburba ĉefministro kaj penadis por fondo de sudafrika brita imperio. Per lia scio kaj kapjeso atakis Jameson la Transvalan Respublikon en decembro de 1895. Tiu atako missukcesis kaj Rhodes devis abdiki.

Post eko de la Bura milito en 1899, li iris al Kimberley kaj partoprenis en ties defendo. En sia testamento, li postlasis grandan sumon por la Oksforda Universitato.