William Thomas Stead
| William Thomas Stead | ||
|---|---|---|
| William Thomas Stead | ||
| Dato de naskiĝo | 5-an de julio 1849 | |
| Loko de naskiĝo | ||
| Dato de morto | 15-an de aprilo 1912 | |
| Loko de morto | Atlantiko, Titanic | |
| Nacieco | anglo | |
William Thomas STEAD ([ˈwɪljəm ˈtɒməs stɛd]; esperantigite Ŭiljam Tomas Stid) (naskiĝis la 5-an de julio 1849 en Darlington; mortis la 15-an de aprilo 1912) estis angla esperantisto, filantropo, pacifisto kaj ĵurnalisto.
Li estis konvinkita, ke Esperanto povas servi al liaj celoj per la profesoro Hartman en Leipzig.
Ekde aŭtuno 1902 la monata revuo The Review of Reviews havis regulan kolumnon pri Esperanto, kutime malgrandaj informoj el la brita kaj tutmonda Esperanto-Movado. Foje aperis pli ampleksaj artikoloj, ekzemple biografia skizo pri L.L. Zamenhof verkita tuj post la kongreso en Boulogne-sur-Mer de Stead. Aŭ raportoj pri kongresoj.
Lia sekretariino estis Eliza Ann Lawrence, kiu ludis esencan rolon en la brita Esperanto movado. Li mortis pro submariĝo de la ŝipo Titanic.
Lia frato estis Francis Herbert Stead, kiu ludis gravan rolon en la kristan-socialisma movado inter laboristoj. Li estis estro de Browning Settlement en Walworth kaj ludis esencan rolon en la batalo pro pensioj.
Tekstoj pri Esperanto [redakti]
Enkonduko al la unua numero de The Esperantist
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Trovu « William Thomas Stead » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |

