William Ewart Gladstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gladstone.jpg

William Ewart GLADSTONE (29-a de decembro 1809, 19-a de majo 1898) estis brita ŝtatisto kaj ĉefministro inter 1868 - 1874, 1880 - 1885, 1892 – 1894, kaj ankaŭ en la jaro 1886.

Li naskiĝis en Liverpool kaj studis ĉe la Universitato de Oksfordo.

Li fariĝis parlamentano en 1832 kiel reprezentanto de la Konservativa Partio. William Gladstone (mem iama Peelite) serĉis doni al Irlando gradon da aŭtonomio, movo kiu estis kontraŭbatalita de elementoj en kaj la maldekstraj kaj dekstraj flankoj de lia partio. Tiuj forfendetiĝas por iĝi la Liberalaj Uniistoj (gvidite de Joseph Chamberlain), formante koalicion kun la Konservativuloj antaŭ kunfalado kun ili en 1912.

Li forte subtenis “liberan komercon” kaj estis la Financa Ministro inter 18521855 kaj 18591866.

En 1867 li fariĝis estro de la Liberala Partio.

Li estas bonkonata pro la enkonduko de deviga elementa eduksistemo kaj la plivastigo de voĉdonrajtoj.