Imperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La imperialisto Cecil Rhodes[1]

Imperiismo, aŭ Imperialismo estas nocio por politiko, gvidita de klopodo disvastigi influon de unu ŝtato je aliaj. Celo estas krei grandpotencon aŭ akiri dominan influon en teritorio, kiun tiu ĉi ŝtato pretendas (pro historiaj aŭ naciismaj kaŭzoj). Vidu artikolon Imperio.

Imperiismo, estas difinita de la Dictionary of Human Geography (vortaro pri hona geografio), kiel "an unequal human and territorial relationship, usually in the form of an empire, based on ideas of superiority and practices of dominance, and involving the extension of authority and control of one state or people over another" (malegaleca homa kaj teritoria rilataro, kutime en la formo de imperio, bazite sur ideoj de supereco kaj praktikoj de dominado, kaj rezulte en la etendo de aŭtoritato kaj kontrolo de unu ŝtato aŭ popolo super alia).[2] Lewis Samuel Feuer identigas du ĉefajn subtipojn de imperiismo; la unua estus la "regressive imperialism" (malprogresema imperiismo) identigita kun simpla konkero, klara ekspluatado, formortigo aŭ malpliigo de nedeziritaj popoloj, kaj setlado de deziritaj popoloj en tiuj teritorioj.[3] La dua tipo identigita de Feuer estus la "progressive imperialism" (progresema imperiismo) kiu fondiĝus sur kosmopolita rigardo al homaro, kiu permesas la etendon de civilizacio al nome "nedisvolviĝintaj" socioj por plialtigi vivnivelojn kaj kulturnivelojn en la konkeritaj teritorioj, kaj permeso al konkerita popolo por asimiliĝi al la imperia socio, kies ekzemplo povus esti la kosmopolita Aĥemenida Imperio.[3]

La moderna koncepto de imperiismo estas la praktiko de dominado fare de lando kun pli forta ekonomia kaj komerca povo, por ampleksigi siajn influojn super malpli disvolvigintaj landoj.[4] La termino estas pridisputata, ĉar kelkaj opinias, ke ne estas imperiismo,[5][6] aliaj kiuj ja ekzistas, sed estas nemalica,[7][8][9] kaj aliaj kiuj ekzistas malprofite por la dominataj landoj.[10][11]

Ĝenerala historio[redakti | redakti fonton]

Koloniaj imperioj en 1800 (vidu Amerikon).
Koloniaj imperioj en 1898 (vidu Azion kaj Afrikon).

Plej ofte oni konsideras kazojn de imperiismo, ĉefe kiam iu imperio klopodas etendi sian hegemonion al malproksimaj teritorioj, al alilingvaj popoloj kaj eĉ kontraŭ iamaj aŭ ieaj potencoj. Tiele laŭ historio estis elstaraj imperioj (kaj sekvaj politikoj de imperiismo), tiuj de Aleksandro la Granda kiu atingis ĝis Hindio kaj tiu de la Roma Imperio kiu konkeris ankaŭ tre etendajn teritoriojn ĉirkaŭ la Mediteraneo, sed ne nur, kaj etendis ankaŭ la proprajn kulturon kaj lingvon. Poste arabaj konkerantoj kunigitaj sub la flagoj de Islamo el la 8a jarcento etendiĝis tra tuta Nordafriko, Mezoriento kaj ankaŭ ĝis Hindio kaj same disvastigis proprajn kulturon, lingvon kaj eĉ religion, laŭ diversaj gradoj en la diversaj teritorioj. Ĝis la fino de la Mezepoko la situacio en Eŭropo ne helpis la disvastigon de novaj imperioj krom la islama.

La malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj fine de la 15a jarcento malfermis konkurencon por imperiismo en tute nove konitaj teroj kaj nun kun helpo de moderna ekonomia sistemo; tiam temis pri negoco: serĉo de krudaj materialoj, oro, kaj malkosta laborforto, kio kondukos al sklaveco, kio ne estis tute nova koncepto. La novaj imperiismoj estis la portugala (pli centrita en la komercado), la hispana (pli centrita en la kontrolado de etendaj teritorioj), la brita (pli centrita en la kontrolado de la maroj kiel ŝtupo por kontrolado de malproksimaj teritorioj) kaj aliaj kiel la franca aŭ la nederlanda. Tiu imperiismoj disvolviĝis, kuntrafiĝis kaj konfliktis dum la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj.

Tiu imperiismo bazita sur la kontrolo de la produktado kaj komerco de krudaj materialoj el landoj malproksime de Eŭropo estis nomita kiel koloniismo. Ĉefe dum la 19a jarcento tiu nova imperiismo hegemoniis en la tutmonda politiko. En apudaj mapoj oni vidas la diferencojn inter la situacio komence kaj fine de la jarcento, nome grandaj teritorioj de Afriko kaj Azio estis koloniigitaj, dum la hispana imperiismo en Sudameriko kolapsis kaj estis anstataŭata de nova ekonomia koloniismo.

Termino "imperialisto" estis origine kromnomo por favorantoj de brita imperio.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomiaj[redakti | redakti fonton]

Produktado de kaŭĉuko estis tialo por koloniigo de diversaj landoj en diversaj kontinentoj

La krizo de 1873 provokis la plialtigon de la prezoj, kaj sekvan protektismon, tio estas, la protekton de la produktaro propra de ĉiu lando malpermesante aŭ malhelpante la eniron de eksterlandaj varoj per impostado. Tio kaŭzis neceson trovi novajn merkatejojn ne kontrolitajn de tiu sistemo. Aliflanke, kapitalistaj eŭropaj potencoj kiaj Britio, Nederlando kaj Francio bezonis elirigi siajn trokapitalojn kaj investas ĝin en landojn de aliaj kontinentoj pere de monpruntoj, konstruante fervojojn, havenojn ktp. Krome tiuj landoj bezonis serĉi krudajn materialojn por siaj industrioj ĉar komencis ties elĉerpon en Eŭropo. La Dua Industria Revolucio, aliflanke, bezonis novajn krudajn materialojn kiujn Eŭropo ne havas aŭ havas malmulte, kiaj arĝento, nafto, kaŭĉuko, oro, kupro ktp.

Demografiaj[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, inter 1850 kaj 1914, okazis granda demografia plialtigo, eĉ duobligo, kaj pro tio en kelkaj landoj ekmalabundis la resursoj. Granda parto de la populacioj, ĉirkaŭ 40 milionoj de eŭropanoj, ne havis alian eblon sed elmigri al kolonio de sia koncerna lando ĉar ili havis sufiĉajn nek laborpostenojn nek nutraĵojn por ĉiuj.

Socia darvinismo[redakti | redakti fonton]

Tiu teorio estis adoptata de la imperiistoj, ĉefe en Anglio, por justigi siajn agadojn. Post ekkoni la ĵusajn teoriojn de Darwin pri la evoluo de la specioj per natura selektado, oni asertis ke, same kiel la diversaj specioj aŭ rasoj, la plej antaŭenigataj socioj rajtas hegemonii eĉ super kaj malfavore la mal supraj aŭ maldisvolviĝintaj.

Sciencaj[redakti | redakti fonton]

Ekzistis forta intereso malkovri kaj analizi novajn speciojn de animaloj kaj plantoj, koni novajn teritoriojn kaj realigi priserĉadojn ĉiutipajn. Pro tio multaj scienculoj deziris progresi, per adventuroj kaj atingante gravajn atingojn en fakoj kiaj biologiogeografio.

Teknikaj-politikaj[redakti | redakti fonton]

Bailey Gatzert, vaporŝipo sur la Rivero Kolumbio ĉ. 1910: vaporŝipoj permesis imperiismon en tre apartaj teritorioj.

Kelkaj politikistoj volis forgesigi siajn malvenkojn per akiro de novaj teritorioj. Ankaŭ navigado estis grava faktoro ĉar la vaporŝipoj, tiam kapablaj alveni pli malproskimen, bezonas disponi el marbordaj punktoj tutmonde por provizii el karbo, kaj kiam ties setligo iĝis ŝtata, tiu ŝtato klopodis kontroli pli kaj pli da teritorio. Kie oni hegemonios politike oni kontrolos la vararojn, la ekonomian hegemonion.[12]

Militaj kaj geostrategiaj[redakti | redakti fonton]

La periodo inter 1871 kaj 1914 estis paca inter la ĉefaj eŭropaj potencoj, la nomita Bela Epoko (Belle Époque). La disponeblo de demografia malmanko por rekrutado uzeblis en la ekstereŭropaj teritorioj, post aŭ antaŭ la kolonia ekonomia etendo de la entreprenoj kaj en la elmigrado.

La geostrategiaj kialoj estis rezulto de la konkurenco pro la kontrolo de marvojoj (necesaj haltejoj por la reproviziado de la ŝipoj) kaj de kontinentaj lokoj ŝlosilaj, kiaj la nomita kontroliga areo de Centra Azio aŭ la klopodo ekhavi sinsekvan imperion en Afriko (la teritoria sinsekvo inter la ŝipaj sidejoj de kontraŭaj maroj).

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Demografiaj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la loĝantaroj suferis plialtigon pro malaltigon de la mortindico, pro la enmeto de la moderna okcidenta kuracteknikaro kaj la pluhavon de alta naskindico. Tio kaŭzis malekvilibron inter populacioj kaj resursoj, kio ankoraŭ pluestas. Tamen, en kelkaj zonoj, la indiĝena loĝantaro suferis drastan malpliiĝon (ĉefe dum la unua fazo de la imperiismo), kiel konsekvenco de la enmeto de nekonataj malsanoj (variolo, gripo, ktp). En aliaj lokoj, la indiĝena loĝantaro estis simple anstataŭata de eksterlandaj kolonoj.

Ekonomiaj[redakti | redakti fonton]

La ekonomia ekspluatado de la akiritaj teritorioj necesigis la setligon de minimumaj kondiĉoj por ties disvolvigo. Oni kreis infrastrukturojn (havenoj, fervojoj) por la eksportado de agrikulturaj kaj aliaj krudaj materialoj destinitaj al la metropolo. La kolonioj iĝis havigejoj de ĉio necesa por la funkciado de la metropolaj industrioj, dum tiuj lokigis siajn produktararojn en la kolonioj. La ekonomio tradicia, bazata sur memsufiĉa aŭ multkultiva agrikulturo, estis anstataŭata de eksporta ekonomio, kiel unukultivo, kio provokis, grandmezure, la malaperon de la jarcentaj formoj produkti kaj la etendon de kultivoj kiaj kafo, kakao, kaŭĉukoteo, kio ŝanĝis la pejzaĝon.

Sociaj[redakti | redakti fonton]

La sociaj konsekvencoj manifestiĝis en la instalado de burĝaro de komercistoj kaj funkciuloj devenaj el la metropolo kiu okupis la altajn kaj mezajn nivelojn kaj rimedojn de la kolonia strukturo. En iuj kazoj, ili asimilis determinitajn indiĝenajn grupojn ene de la sociaj pintotavoloj. Temas pri la malnovaj elitoj kaj membroj de determinitaj korpoj de la armeo aŭ la kolonia publika funkcio. En ambaŭ kazoj ties asimilado estis akompanita de profunda okcidentigo. Kiam, tuj post la procezo de senkoloniigo, oni komencas ŝpruci ŝtatojn de kolonioj, tiuj sociaj grupoj okupos gravan pozicion en la administrado kaj la registaro de la novaj landoj (ekz. Gandhi en Barato). Apud tiuj minoritatoj, la inmensa plimulto de la indiĝena loĝantaro suferis komunigitan procezon de proletarigo kiu konstituis neelĉerpebla fonto de malkosta laborforto destinita atenti la kreon de infrastrukturoj kaj al la laboro en la agrikulturo de plantejoj.

Politikaj[redakti | redakti fonton]

La konkeritaj teritorioj suferis pli fortan aŭ malfortan gradon de dependeco rilate al la metropolo, laŭ la tipo de organizado administra kiun oni havigis al ili. Tamen ĉe tiu dependo ne mankis konfliktoj, kiuj estis ĝermo de kontraŭimperiismo fare ĝenerale de la indiĝenaj mezaj klasoj okcidentigitaj, kiuj postulis la konsideron de la propraj tradicioj. Tio estis kanaligita pere de la postuloj de la demokratia ludo kiun la metropoloj defendis por si mem sed kiun ne donis al iliaj kolonioj: libereco, egaleco, nacia suvereneco, ktp. Frua ekzemplo de la spirito de tiuj movadoj estas la nasko de la Kongrespartio en Hindio, estrita de Mohandas K. Gandhi, kiu etendis sian bazon inter la plej malaltaj membroj de la kolonia socio.

Kulturaj[redakti | redakti fonton]

La imperiismo kondukis al perdo de identeco kaj de tradiciaj valoroj de la indiĝenaj loĝantaroj kaj al surmeto de modeloj por konduto, edukado kaj pensmaniero de la koloniigintoj. Smae tio okazigis la adoptadon de la lingvoj de la hegemoniantoj (ĉefe la angla kaj la franca). Tio rezultis en forta senkulturigo. La kristana religio (ĉu katolika, anglikana, protestanta, ktp.) formovis la iamajn religiojn en multaj zonoj de Afriko aŭ eĉ kuniĝis al tiuj kredoj, formante novajn doktrinojn de sinkretisma karaktero. Tamen, en Azio kaj en la islama mondo la rezultado de la evangeliigo estis malpli granda ol ĉe la "negra" Afriko, ĉar estis tie jam firme enradikitaj antikvaj religioj, disvolviĝintaj kaj tre bone strukturitaj kompare kun la afrikaj.

Geografiaj[redakti | redakti fonton]

Mapo kie montriĝas la disdivido de Afriko inter la eŭropaj potencoj (1913).
  • ██ Germanio
  • ██ Belgio
  • ██ Hispanio
  • ██ Francio
  • ██ Italio
  • ██ Portugalio
  • ██ Britio
  • ██  sendependaj ŝtatoj

La politikaj mapoj estis ŝanĝitaj per la kreado de artefaritaj landlimoj kiuj plej ofte neniel rilatis al la antaŭekzista situacio kaj kiuj okazigis perfortajn unuigojn aŭ dividojn de etnaj grupoj diferencaj, provokante sennombraj konfliktoj politikoj, sociaj kaj etnaj, kiuj pluekzistas ankoraŭ.

Ekologiaj[redakti | redakti fonton]

La enkonduko de novaj formoj de agrikultura ekspluatado kaj de nekonitaj specioj ĉu vegetalaj ĉu animalaj okazigis la modifon aŭ detruon de la naturaj ekosistemoj. Ekzemple, la bizono estis preskaŭ formortigita el la usonaj prerioj; la kuniklo iĝis terura plago post ties enmeto en Aŭstralio, kie ĝi ne havis naturajn predanoptjn kiuj povus bremsi ties disvolvigon; la grandaj tropikaj ĝangaloj estis celo de senarbarigo kaŭzita de la troekspluatado por lignoproduktado kaj enkonduko de unukultivoj ĉe plantejo; la riveroj estis poluigitaj per forĵetaĵoj el sistemoj de elfosado de riĉaj metaloj kaj per aliaj forĵetaĵoj devenaj el minado.

Origino kaj evoluo de la termino[redakti | redakti fonton]

  • John Atkinson Hobson uzis la terminon unuafoje en 1902 en libro nominita Imperialism. En ĉi-tiu libro, la verkisto analizis la fortojn kaj faktorojn ekonomiajn kiuj kondukas al imperiismo.
  • Poste marksismaj verkistoj uzis la terminon, ĉefe Rudolf HilferdingLenino. Kapitalista imperiismo estis fina stadio de la kapitalismo.

Kazoj en la historio[redakti | redakti fonton]

Hispana imperiismo[redakti | redakti fonton]

La Hispana Imperio (komune simpligita kiel Hispana monarkio) estas la aro de teritorioj de Hispanio aŭ de la regantaj dinastioj en Hispanio. Ĝi atingis 14 milionojn de km² fine de la 18a jarcento, kvankam ties maksimuma etendo okazis inter la jaroj 1580 kaj 1640, dum la regado de Filipo la 2-a, Filipo la 3-a kaj Filipo la 4-a. Dum la jarcentoj 16a kaj 17a kreis propran strukturon kiu ne estis vere kolonia imperio ĝis 1768,[13] kaj jam dum la 19a jarcento ĝi akiris strukturon pure kolonia.

Ne estas uniforma sinteno inter la historiistoj pri la precizaj teritorioj de Hispanio ĉar foje estas malfacile limigi ĉu preciza loko estis parto de Hispanio aŭ formis parton de la posedaĵoj de la reĝo de Hispanio, aŭ ĉu tiu teritorio estis fakta aŭ laŭjura posedaĵo, en epokoj de kelkaj jarcentoj, aneksiigitaj de diferencaj formoj, ĉu laŭ heredo aŭ laŭ konkero, kaj en kiuj ne estis same difinita la diferenco inter la posedaĵoj de la reĝo kaj tiuj de la ŝtato, kaj ankaŭ ne estis certa la ŝtata ekonomio, la heredo aŭ la internacia juro.

La Hispana Imperio estis la unua tutmonda imperio, ĉar la unuan fojon etenda imperio enhavis posedaĵojn en ĉiuj kontinentoj, kiuj, diference de la Romia Imperio aŭ de la Karolida, ne estis interligitaj tra tero unuj kun aliaj.

Brita imperiismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brita imperio.
Animacia mapo montranta kreskon kaj malpliigon de la Brita Imperio

La teritoria evoluo de la Brita Imperio estas konsiderata koincide kun la fondado de la Angla kolonia imperio fine de la 16a jarcento. Ekde tiam, multaj teritorioj tutmonde estis sub la kontrolo de la Unuiĝinta Reĝlando aŭ de ties praŝtatoj.

Kiam la Reĝlando de Granda Britio estis formata en 1707 per la unuigo de la Reĝlando Skotlando kun la Reĝlando Anglio, kies koloniaj posedoj pasis al la nova ŝtato. Simile, kiam Granda Britio estis unuigita kun la Reĝlando Irlando en 1801 por formi la Unuiĝintan Reĝlandon, la kontrolo super ties koloniaj posedoj pasis al tiu lasta ŝtato. Kolektive, tiuj teritorioj estis menciitaj kiel Brita imperio. Post kiam multe el la insulo Irlando akiris sendependon en 1922 kiel Irlanda Libera Ŝtato, la aliaj teritorioj de la Imperio restis sub la kontrolo de la Unuiĝinta Reĝlando.

El 1714 al 1837 la Brita trono estis tenata de serio de reĝoj kiuj estis ankaŭ reĝoj de la germana ŝtato Hanovro. Tamen, tio estis nur persona unuiĝo, kaj Hanovro plutenis sian politikan sendependon, kaj tiele ĝi ne estis konsiderata parto de la Brita Imperio.

La naturo de la teritorioj (kaj popoloj) regataj kiel parto de la Brita Imperio variis enorme. Laŭ leĝaj terminoj la teritorioj inkludis tiujn formale sub la suvereneco de la Britia monarko (kiu havis la aldonan titolon de Imperiestro/ino de Hindio el 1876 al 1947); variaj eksterlandaj teritorioj kontrolitaj kiel protektoratoj; teritorioj poste transpasataj al britia administrado laŭ la aŭtoritato de la Ligo de Nacioj aŭ de Unuiĝintaj Nacioj; kaj diverstipaj aliaj teritorioj, kiaj la Angl-Egiptia Sudano. Ne estis uniforma sistemo de regado aplikita al tiuj. La ĉefaj akiroj de la Unuiĝinta Reĝlando (laŭ terminoj de teritorio, loĝantaro kaj riĉaĵoj) estis Kanado (ĉefe post la "perdo" de la usonaj kolonioj, Aŭstralio, Hindio kaj la akso nordo-sudo en Afriko el Egipto al Suda Afriko.

Multaj landoj (nome "dominions" en angla) ene de la Brita Imperio akiris sendependon laŭ etapoj jam dum la komenco de la 20a jarcento. Multe el la resto de la Imperio estis malmuntita en la du jardekoj post la fino de la Dua Mondmilito, starte per la sendependigo de Barato kaj Pakistano en 1947. La lasta grava teritorio kiu pasis el brita kontrolo estis Hongkongo, kiu estis redonita al Ĉinio en 1997.

Multaj el iamaj teritorioj de la Brita Imperio estas nune membroj de la Komunumo de Nacioj. El tiuj, 15 (krom kompreneble la Unuiĝinta Reĝlando) plutenas la Britian monarkon (nune la reĝino Elizabeto la 2-a ) kiel ŝtatestro. La Brita monarko estas ankaŭ "Head of the Commonwealth" (komunumestro), sed tio estas nur simbola kaj persona titolo; membroj de la Komonumo estas tute suverenaj ŝtatoj.

Franca imperiismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franca kolonia imperio.
Blukoloraj areoj montras tiujn teritoriojn kiuj en diversaj epokoj apartenis al la Franca kolonia imperio dum ĝia tuta ekzistado.

La Franca kolonia imperio estas la aro de teritorioj ekster Eŭropo kiu estis sub franca regado unuavice ekde la 1600-aj jaroj ĝis 1960-aj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la kolonia imperio de Francio estis la dua plej granda en la mondo malantaŭ la Brita Imperio. La franca kolonia imperio etendiĝis sur pli ol 12,347,000 km² je ĝia pinto en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Inkluzive de metropolo Francio, la tuta kvanto de la teritorio sub franca suvereneco atingis 12,898,000 km². Ĝia influo faris al la franca lingvo, la kvara plejmulte parolata kolonia eŭropa lingvo, malantaŭ la angla, hispana, kaj portugala.

Francio establis koloniojn en Nordameriko, Karibio kaj Hindoĉinio, sekvante la hispanajn kaj portugalajn sukcesojn dum la Epoko de Malkovroj, en rivaleco kun Britio por la supereco. Serio de militoj kun Britio dum la 1700-aj jaroj kaj komenco de la 1800-aj, kiujn Francio perdis, metis finon al ĝiaj koloniaj ambicioj sur tiuj kontinentoj, kaj kun ĝi establiĝis tio kion kelkaj historiistoj nomas la "unua" franca kolonia imperio. En la 19-a jarcento, Francio establis novan imperion en Afriko kaj Sud-Orienta Azio. Kelkaj el tiuj kolonioj daŭris post la invado kaj okupo de Francio fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.

Germana imperiismo[redakti | redakti fonton]

Verdkoloraj areoj montras tiujn teritoriojn de la Germana Imperio en 1914, antaŭ la Unua Mondmilito.

El ties originaj hejmoj en Skandinavio kaj plej norda Eŭropo, Ĝermanaj triboj etendiĝis tra norda kaj okcidenta Eŭropo meze de la periodo de la klasika antikveco, kaj suda Eŭropo en fina antikveco, konkerante keltajn akj aliajn popolojn kaj formante en 800 la ĝermon de la Sankta Romia Imperio, la unua germana imperio. Tamen ne estis reala sistema kontinueco el la okcidenta Romia Imperio al ties germana sukcedanto kiu laŭdire estis "nek sankta, nek romia, nek imperio",[14] kaj nombraj malgrandaj ŝtatoj ekzistantaj en varia aŭtonoma konfederacio. Kvankam ĉirkaŭ la jaro 1000 la ĝermana konkero de centra, okcidenta kaj sudokcidenta Eŭropo inklude Italion estis kompleta, escepte nur la islama Iberio, estis malmulte da kultura integriĝo kaj nacia identeco, kaj "Germanio" restis dumlonge koncepta termino reference al senforma areo de centra Eŭropo.

Nek mara potenco, nek nacia ŝtato, kio ĝi eventuale iĝos, la germana partopreno en la okcidenta imperiismo estis banala ĝis fino de la 19a jarcento. La partopreno de Aŭstrio estis dekomence rezulto de la kontrolo fare de Habsburgoj super la Unua Imperio, la monarkio de Hispanio, kaj de aliaj reĝaj dinastioj. Post la malvenko de Napoleono, kiu okazigis la disigon de tiu unua Germana Imperio, Prusio kaj la Germanaj ŝtatoj pluis la vojon de imperiismo, prefere agade sur Eŭropo pere de politikoj kiaj tiuj de Metternich. Post kiam Prusio unuigis la aliajn germanajn ŝtatojn en la Dua Germana Imperio, ties longdaŭra ŝtatestro Otto von Bismarck (1862–90) dumlonge kontraŭstaris fari koloniajn akirojn, asertinte, ke la peno atingi, subteni kaj defendi tiajn posedojn estus troŝarĝa antaŭ eventuala profito. Li sentis, ke kolonioj ne pagos por ili mem, ke la germana burokrata sistemo ne bone funkcios en fuŝaj tropikoj, kaj diplomataj disputoj pri kolonioj malhelpos Germanion el sia centra intereso, Eŭropo mem.[15] Tamen, en 1883-84 li subite ŝanĝis opinion kaj oni ekkonstruis kolonian imperion en Afriko kaj Suda Pacifiko. Historiistos studis kial precize li faris tiun subitan kaj mallongdaŭran ŝanĝon.[16] Li eksciis, ke la publika opinio ekpostulis koloniojn por tialoj de germana prestiĝo.[17] Bismarck estis influita de Hamburgaj komercistoj, nome liaj najbaroj ĉe Friedrichsruh. La starigo de la germana kolonia imperio startis milde ĉe Germana Novgvineo en 1884.[18]

La etendismo de Germanio estis ĉefa tialo por la eksplodo de la Unua kaj de la Dua Mondmilitoj. Post la falo de la mallongdaŭra Tria Regno, kaj la malsukceso krei grandan teran imperion en Eŭrazio, Germanio estis disigita inter la okcidenta usoninflua areo kaj la sovetinflua areo ĝis la epoko de la Perestrojko, la falo de la Sovetunio kaj la Falo de la berlina murego. Post la Germania reunuiĝo la intencoj etendismaj de Germanio uzis la ekonomiajn etendojn ĉefe danke al la komuna merkato de la Eŭropa Unio kaj la malapero de la ŝtata kapitalismo de la landoj de Orienta Eŭropo, kiun profitis Germanio por ekonomie eniri en tiuj ekonomiaj areoj hegemonie.

Usona imperiismo[redakti | redakti fonton]

Politika karikaturo de 1898: "Ten Thousand Miles From Tip to Tip" (dekmilo da mejloj el pinto al pinto) signife la etendon de la usona dominado (simboligita per Blankakapa aglo) el Puertoriko al Filipinoj. La karikaturo kontrastigas tiun kun mapo de la multe pli malgranda Usono 100 jarojn antaŭe en 1798.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Usona Imperiismo.

Usona Imperiismo esta la politika tendenco de Usono ekde ties unuaj jardekoj etendiĝi unue al Pacifiko, poste al apudaj teritorioj kaj dum la tuta 20a jarcento tutmonde jam ne per rekta konkero de teritorioj (kvankam foje eĉ tio) sed per klara etendo de siaj ekonomiaj, politikaj, militistaj, kaj socikulturaj influoj unue kaj poste ĝenerala hegemonio.

Usona Imperiismo povas esti difinita kiel ekonomia, militista, kaj kultura influoj fare de Usono sur aliaj landoj. Tiaj influoj ofte rilatas al etendo en eksterlandaj teritorioj. Etendo grandskale estas ĉefa celo de imperio, kies elstara ekzemplo estus la Brita Imperio. La koncepto de Usona Imperio estis unuafoje popularigita dum la prezidenteco de James K. Polkkiu kondukis Usonon al Meksika–Usona Milito de 1846, kaj la eventuala aligo de Kalifornio kaj de aliaj okcidentaj teritorioj pere de la Traktato de Guadalupe Hidalgo kaj la aĉeto de La Mesilla [mesIja].[19][20]

Usona Imperiismo estas termino uzata por referenci al historia etendismo, invadoj kaj koloniismo kiuj formas parton de la historia kaj aktualaj politika, kultura, militista kaj ekonomia influoj fare de Usono mondskale.[21]

Doktrinoj sekvitaj (kaj foje proklamitaj de la propra usona registaro ekde ties komencoj) kiaj tiuj de la evidenta destino,[22] Monroe kaj Korolario Roosevelt, la Bastonego, la Doktrino de nacia sekureco, ktp., kaj faktoj kiaj la konkero de Okcidenta Usono, la Meksika Milito, la Bananaj militoj, la Hispana-usona milito kaj, pli ĵuse, la Vjetnama Milito,[23][24] la Usona embargo kontraŭ Kubo, la Doktrino de Bush pri evita milito, la Milito en Afganio, kaj aliaj internaciaj konfliktoj faris, ke "usona imperiismo" estas termino akceptita de plej parto de la internacia komunumo.[10][11]

Rusa kaj soveta imperiismo[redakti | redakti fonton]

Maksimuma teritoria etendo de landoj en la mondo sub soveta influo, post la Kuba Revolucio de 1959 kaj antaŭ la oficiala Ĉina-sovetia disiĝo de 1961.

En la 19a jarcento, la Romanova Imperio estis etendinta sian kontrolon al la Pacifiko, formante komunan limon kun la Kinga Imperio, danke al foresto de fortaj ŝtataj civilizacioj en la tuta Siberio aŭ eĉ en Kaŭkazo.

Bolŝevikaj regantoj fakte restarigis ŝtaton kun proksimume la sama teritorio kiel la imperio de 1921, sed kun internaciista ideologio: Lenino partikulare agnoskis la rajton al memdeterminado por naciaj minoritatoj ene de la nova teritorio.[25] Ekde 1923, la politiko de "Indiĝeniigo" [korenizaciia] intencis elteni la nerusoj disvolvigi siajn naciajn kulturojn ene de socialisma kadro. Neniam formale nuligita, ĝi haltiĝis ĉirkaŭ post 1932. Post la Dua Mondmilito, Sovetunio instaligis socialismajn reĝimojn laŭ la modelo de tiuj instalitaj en 1919–20 en la iama Cara Imperio en areoj kiujn ties trupoj okupis en Orienta Eŭropo.[26] Sovetunio kaj Ĉinio eltenis post la Dua Mondmilito kontraŭkoloniajn naciliberigajn movadojn por helpi siajn proprajn interesojn, ser ne ĉiam sukcese.[27]

Trocki, kaj aliaj, kredis, ke la revolucio povus sukcesi en Rusio nur kiel parto de tutmonda revolucio, kio estos fakte, tuj post la Rusia Revolucio, etendante en la malvenkitaj Centraj Potencoj de Eŭropo. Lenino verkis etende pri tiu temo kaj fame deklaris per samtitola verko, ke estas "Imperiismo, la plej alta ŝtupo de kapitalismo". Tamen post la morto de Lenino, Stalino decidis la politikon de 'socialismo en unu lando' por la Soveta Unio, kreante la modelon por sinsekvaj postaj stalinismaj ŝtatoj kaj formortigante la komencajn internaciistajn elementojn. La internaciistaj tendencoj de la komenca revolucio estos abandonitaj ĝis ili iĝos necesaj dum la konkurenco kontraŭ Usono dum la Malvarma Milito.

Kvankam Sovetunio deklariĝis kontraŭimperiisma, kritikistos asertas, ke ĝi montris tendencojn komunajn al historiaj imperioj.[28][29] Kelkaj fakuloj asertas, ke la Sovetunio estis hibrida ento enhavanta elementojn komunajn kaj al multnaciaj imperioj kaj al naciaj ŝtatoj (rusa). Oni asertis ankaŭ, ke la Sovetunio praktikis ian koloniismon kiel faris aliaj imperiaj potencoj baze sur la malnova rusa tradicio de etendismo kaj kontrolo.[30]

Japana imperiismo[redakti | redakti fonton]

Maksimuma etendo de la Japana Imperio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Japana Imperio.

La japana imperiismo estis preskaŭ nepra neceso konsiderinte la malgrandon de la insulara japana teritorio kaj la potencon de ties homa, militista kaj ekonomia disvolviĝo.

Jam dum la Unua japana-ĉina milito en 1894, Japanio aligis Tajvanon. Kiel rezulto de la Rusa-japana milito en 1905, Japanio konkeris parton de la insulo Saĥaleno el Rusio. Koreio estis aligita en 1910. Dum la Unua Mondmilito Japanio prenis teritoriojn lasatajn de Germanio en la provinco de Ĉinio nome Ŝandongo, same kiel la Marianoj, Karolinoj, kaj Marŝaloj. En 1918, Japanio okupis partojn de Rusia Ĉemara Regiono kaj partojn de orienta Siberio kiel partoprenanto en la Siberia interveno. En 1931 Japanio konkeris Manĉurion. Dum la Dua japana-ĉina milito en 1937, ĝi invadis Ĉinion. Fine de la Pacifika Milito, Japanio estis konkerinta plej el Malproksima Oriento, inklude kio nun estas Hongkongo, Vjetnamo, Kamboĝo, Tajlando, Birmo, Filipinoj, Indonezio, Novgvineo kaj multajn insulojn de la Pacifika Oceano.[31][32][33]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Röpke, Impérialisme et capitalisme, 1934, [2]
  • Charles Zorgbibe, L'impérialisme, PUF, 1996.
  • Rosa Luxemburg, L'Accumulation du capital, contribution à l'explication économique de l'impérialisme, 1913.
  • Rudolf Hilferding, Le Capital financier, 1910.
  • George Lichtheim , De l'Impérialisme, Calmann-Lévy, Paris, 1972.
  • Hannah Arendt, L’Impérialisme, traduko de Martine Leiris (1982) reviziita de Hélène Frappat, Le Seuil, 356), 2006 (ISBN 2-02-0798905)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. S. Gertrude illin. Rhodes. London: 1933. P. 138
  2. Gregory, Derek, Johnston, Ron, Prattt, Geraldine, Watts, Michael J., kaj Whatmore, Sarah (2009). The Dictionary of Human Geography (5a eld.). Wiley-Blackwell. p. 373. ISBN 978-14051-3288-6
  3. 3,0 3,1 Lewis Samuel Feuer. Imperialism and the Anti-Imperialist Mind. Transaction Publishers, 1989. P. 4.
  4. http://www.portalplanetasedna.com.ar/complemento_imperila.htm El Imperialismo Moderno - La Expansión Capitalista Mundial Europa Sobre Africa, 2009
  5. Bookman, Jay, "Let's just say it's not an empire".
  6. Vidu por ekzemplo: Michael Mann (2005), Incoherent Empire; Arthur Schlesinger Jr. (2005), "The American Empire? Not so fast", World Policy, Volumeno XXII, No 1, Spring
  7. Max Boot, "American Imperialism? No Need to Run Away From the Label", USA Today
  8. http://www.jeetheer.com/politics/anglosphere.htm Jeet Heer, "Operation Anglosphere", 2009, Max Boot.
  9. Ferguson, Niall, "Colossus: The Rise and Fall of the American Empire".
  10. 10,0 10,1 H. Barnes, Ch. Kepner kaj J. Soothill, El imperio del banano, Buenos Aires, Instituto de Estudios Latinoamericanos, Centro de Derecho y Ciencias Sociales (FUBA), 1957, pp. 22-28. El Historia de América Latina, Desde los orígenes hasta la globalización, Nº 23. Colegio Nacional de Buenos Aires, paĝo 12. 2002
  11. 11,0 11,1 Hegemonía o supervivencia. La estrategia imperialista de EE. UU. (Barcelona, Ediciones B, 2005), Noam Chomsky
  12. Jules Ferry
  13. En 1768 la raporto de Croix parolas pri «uniformi la regadon de tiuj grandaj kolonioj kun tiu de ties metropolo», kaj tiu estas la unua konata dokumento kiu redifinas la regnojn de «Indias» (Hindioj) kiel «kolonioj».
  14. atribuita al Voltaire
  15. Thomas Pakenham, The Scramble for Africa: White Man's Conquest of the Dark Continent from 1876-1912 (1992) cc 12
  16. Paul M. Kennedy, The Rise of the Anglo-German Antagonism, 1860-1914 (1988) cc 10
  17. Hans-Ulrich Wehler, "Bismarck's Imperialism 1862–1890," Past & Present, (1970) 48: 119–55 rete
  18. Hartmut Pogge von Strandmann, "Domestic Origins of Germany's Colonial Expansion under Bismarck" Past & Present (1969) 42:140–159 online; Crankshaw, pp. 395–7
  19. (2003) The Forging of the American Empire. London: Pluto Press. ISBN 0-7453-2100-3. 
  20. Field, James A., Jr. (June 1978). "American Imperialism: The Worst Chapter in Almost Any Book", gazeto : The American Historical Review, volumo : 83, numero : 3, paĝoj : 644–668. COI:10.2307/1861842
  21. http://books.google.com.ar/books?id=xjya7RqRLJsC&pg=PA11&dq=historia+del+imperialismo+estadounidense&hl=es&ei=SOQTTPzVDcKC8gaLk5SbCg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=4&ved=0CDMQ6AEwAw#v=onepage&q&f=false Estudios de filología, historia y cultura hispánicas, Milagros Aleza Izquierdo, Ángel López García, paĝo 11
  22. Velasco Márquez, Jesús. Instituto Tecnológico Autónomo de México (ed.): «Doctrina Manifiesto» (hispane) (pdf) http://www.mexicodiplomatico.org/lecturas/destino%20manifiesto.pdf.
  23. Michael Hardt,Antonio Negri, Imperio, p.199 [1]
  24. Robert Biel, El nuevo imperialismo/ The New Imperialism: Crisis y contradicciones de las Relaciones Norte-sur / crisis and Contradictions of The Northern-southern Relationships
  25. V.I. Lenin. (1913). Critical Remarks on the National Question. Prosveshcheniye. 
  26. The Soviet Union and Europe after 1945. Alirita December 30, 2010.
  27. Melvin E. Page. (2003). Colonialism: an international social, cultural, and political encyclopedia. ABC-CLIO. 
  28. Beissinger, Mark R. 2006 "Soviet Empire as 'Family Resemblance,'" Slavic Review, 65 (2) 294-303; Dave, Bhavna. 2007 Kazakhstan: Ethnicity, language and power. Abingdon, New York: Routledge.
  29. http://www.jstor.org/pss/20031013 Foreign Affairs, Vol. 32, No. 1, Oct., 1953 - Soviet Colonialism In Central Asia de Sir Olaf Caroe
  30. (1953) "Soviet Colonialism in Central Asia", gazeto : Foreign Affairs, volumo : 32, numero : 1, paĝoj : 135–144
  31. Joseph A. Mauriello. Japan and The Second World War: The Aftermath of Imperialism. Alirita December 9, 2013.
  32. Japanese Imperialism 1894-1945. Alirita December 9, 2013.
  33. The Japanese Empire 1942. Alirita December 9, 2013.