Kontraŭimperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En politika scienco kaj internaciaj rilatoj, kontraŭ-imperiismo estas la opozicio al koloniismo, al koloniaj imperioj, kaj al imperiismo. Kiel tia, kontraŭ-imperiismo inkludas opozicion al konkermilitoj, aparte militoj kiuj intencis konkeri kaj koloniigi landojn kies teritorioj ne limas la imperian potencon, kaj militoj ikuj intencis subigi popolojn de malsamaj kulturoj; la esprimo ankaŭ konsistas el politika opozicio al la teritoria vastiĝo de lando preter ĝiaj establitaj limoj.[1]

Teorio[redakti | redakti fonton]

Benjamin Disraeli, Ĉefministro de Britio el 1874 al 1880, etendis la Britan Imperion.

En la fino de la 1870-aj jaroj, la esprimo Imperialism estis enkondukita en la angla lingvo fare de kontraŭuloj de la atakaj imperiaj politikoj de brita ĉefministro Benjamin Disraeli (1874-80).[2] Ĝi estis baldaŭ transprenita fare de subtenantoj de "imperiismo" kiel ekzemple Joseph Chamberlain. Por kelkaj, imperiismo indikis politikon de idealismo kaj filantropio; aliaj asertis ke ĝi estis karakterizita per politika memprofito, kaj kreskanta nombro asociis ĝin kun kapitalisma avideco. John A. Hobson kaj Lenin aldonis plian teorian makroekonomian implicon al la esprimo. Multaj teoriuloj maldekstre sekvis aŭ al unu aŭ al ambaŭ en emfazado de la struktura aŭ ĉiea kvalito de "imperiismo." Tiaj verkistoj vastigis la periodon asociitan kun la esprimo tiel ke ĝi nun nomumas nek politikon, nek mallongan spacon de jardekoj en la fino de la 19-a jarcento, sed tutmondan sistemon etendantan dum periodo de jarcentoj, ofte irante reen al Kristoforo Kolumbo kaj, en kelkaj faktoj, al la Krucmilitoj. Ĉar la apliko de la esprimo disetendiĝis, ĝia signifo ŝanĝis laŭ kvin klaraj sed ofte paralelaj aksoj: moralo, ekonomio, sistemo, kulturoj, kaj tempoj. Tiuj ŝanĝoj reflektas - inter aliaj ŝanĝoj en sentemo - kreskantan maltrankvilon, eĉ delikatecon, kun la fakto de potenco-, specife, okcidenta potenco.[3][4]

La rilatoj inter kapitalismo, aristokrataro, kaj imperiismo estis diskutita kaj analizita fare de teoriuloj, historiistoj, politikaj sciencistoj kiaj ekzemple John Atkinson Hobson kaj Thorstein Veblen, Joseph Schumpeter kaj Norman Angell.[5] Tiuj intelektuloj produktis multon da siaj verkoj koncerne imperiismon antaŭ la Unua Mondmilito (1914-18), ankoraŭ ilia kombinita laboro informis pri la studo de la efiko de imperiismo sur Eŭropo, kaj kontribuis al la politikaj kaj ideologiaj reflektadoj sur la pliiĝo de la militindurstria entreprenaro je Usono de la 1950-aj jaroj pluen.

J.A. Hobson diris ke hejmaj socialaj reformoj povis kuraci la internacian malsanon de imperiismo forigante ĝian ekonomian fundamenton. Hobson teoriadis ke ŝtata enmiksiĝo tra impostado povis akceli pli larĝan konsumon, krei riĉaĵon, kaj instigi pacan plurflankan mondordon. Inverse, se la ŝtato ne intervenus, pensiuloj (homoj kiuj gajnas enspezon de posedaĵo aŭ valorpaperoj) generus socie negativan riĉaĵon kiu kreskigas imperiismon kaj protektismon.[6][7]

Politika movado[redakti | redakti fonton]

Kiel memkonscia politika movado, kontraŭ-imperiismo originis de Eŭropo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, kiel opozicio al la kreskantaj eŭropaj koloniaj regnoj kaj usona kontrolo de Filipinoj post 1898.[8] Tamen, ĝi atingis sian plej altan nivelon de populara subteno en la kolonioj mem, kie ĝi formis la bazon por vasta gamo de naciaj liberigaj movadoj dum la mezo de la 20-a jarcento kaj poste. Tiuj movadoj, kaj iliaj kontraŭ-imperiismaj ideoj, estis instrumentaj en la malkoloniigada procezo de la 1950-aj jaroj kaj ĉefe 1960-aj jaroj, kiuj vidis la plej multajn eŭropajn koloniojn en Azio kaj Afriko atingantajn sian sendependecon.[9]

Kontraŭimperiisma Ligo[redakti | redakti fonton]

Marksismo, Leninismo, kaj Kontraŭimperiismo[redakti | redakti fonton]

Por la germana filozofo Karl Marx, imperiismo estis integra al la pra-historio de kapitalismo.

En la mezo de la 19-a jarcento, en La Kapitalo (1867-94), Karl Marx konsideris imperiismon kiel parto de la antaŭhistorio de la kapitalisma reĝimo de produktado. Inverse, en la komenco de la 20-a jarcento, Lenin difinis imperiismon kiel "la plej altan stadion de kapitalismo", la ekonomia stadio en kiu monopola financkapitalo iĝas la domina apliko de kapitalo.[10] Tiele, diris ke financaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj instigis naciajn registarojn kaj privatajn komerckorporaciojn al tutmonda konkurado pri kontrolo de naturresursoj kaj homa laboro per koloniismo.[11]

Feminismo kaj Kontraŭimperiismo[redakti | redakti fonton]

Dekstrula kontraŭimperiismo[redakti | redakti fonton]

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Imperialism: The Story and Significance of a Political Word, 1840–1960 (2010), by Richard Koebner and Helmut Schmidt.
  2. Richard Koebner kaj Helmut Schmidt, Imperialism: The Story and Significance of a Political Word, 1840-1960 (2010)
  3. Mark F. Proudman, "Words for Scholars: The Semantics of 'Imperialism'". Journal of the Historical Society, September 2008, Vol. 8 Issue 3, p395-433
  4. D. K. Fieldhouse, "Imperialism": An Historiographical Revision", South African Journal Of Economic History, March 1992, Vol. 7 Issue 1, pp 45-72
  5. G.K. Peatling, “Globalism, Hegemonism and British Power: J. A. Hobson and Alfred Zimmern Reconsidered”, History, Julio 2004, Vol. 89 Issue 295, pp. 381–98
  6. P. J. Cain, "Capitalism, Aristocracy and Empire: Some 'Classical' Theories of Imperialism Revisited", Journal of Imperial and Commonwealth History, March 2007, Vol. 35 Issue 1, pp 25-47
  7. G.K. Peatling, "Globalism, Hegemonism and British Power: J. A. Hobson and Alfred Zimmern Reconsidered", History, Julio 2004, Vol. 89 Issue 295, pp 381-398
  8. Harrington, 1935
  9. Richard Koebner kaj Helmut Schmidt, Imperialism: The Story and Significance of a Political Word, 1840-1960 (2010)
  10. “Imperialism”, The Penguin Dictionary of International Relations (1998), by Graham Evans and Jeffrey Newnham. p. 244.
  11. “Colonialism”, The Penguin Dictionary of International Relations (1998) Graham Evans and Jeffrey Newnham, p. 79.

References[redakti | redakti fonton]

  • Griffiths, Martin, kaj Terry O'Callaghan, and Steven C. Roach 2008. International Relations: The Key Concepts. Second Edition. New York: Routledge.
  • Heywood, C. 2004. Political Theory: An Introduction New York: Palgrave MacMillan
  • Harrington, Fred H. "The Anti-Imperialist Movement in the United States, 1898-1900", Mississippi Valley Historical Review, Vol. 22, No. 2 (Sep., 1935), pp. 211–230 in JSTOR
  • Proudman, Mark F.. "Words for Scholars: The Semantics of 'Imperialism'". Journal of the Historical Society, September 2008, Vol. 8 Issue 3, p395-433

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]