Doktrino de Monroe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La usona prezidento James Monroe en sia novjara mesaĝo (decembre) de 1823 deklaris principon, kiu poste iĝis bazo aŭ ĝermo de la tiel nomata doktrino de Monroe. Ĝi havis gravan influon al la historio de la Amerikoj.

La baza pretendo[redakti | redakti fonton]

La mesaĝo de Monroe postulis, ke la landoj de Eŭropo ne klopodu akiri pliajn koloniojn en la Amerikoj kaj ne enmiksiĝu en la aferojn de suverenaj amerikaj ŝtatoj. Kompense Usono ne enmiksiĝu en aferojn de eŭropaj suverenaj ŝtatoj.

La registaro de Monroe en 1822 agnoskis la sendependiĝintajn eks-koloniojn (hispanajn) Argentino, Ĉilio, Peruo, Kolombio kaj Meksiko. Hispanio planis rekonkeri siajn koloniojn, sed Usono celis rezervi al si tiujn teritoriojn kiel ekskluzivan komercejon (merkaton) kaj malhelpi, ke Hispanio kaj Francio (re)akiru potencon en la Amerikoj. Ĉi-lasta plaĉis al Britio, kiu defendis la doktrinon.

Plua evoluo[redakti | redakti fonton]

Postaj usonaj prezidentoj ofte referencis al la doktrino kaj laŭnecese plivastigis ĝian enhavon (fakte nur pri la rajtoj, ne pri la devoj de Usono).

En 1845 prezidento James K. Polk deklaris al la Usona Kongreso, ke por eldevigi la doktrinon de Monroe Usono agrese ekspansiu okcidenten por sekurigi la tieajn teritoriojn. (Tio kontraŭis al la origina intenco de Usono, neniam strebi al perforta pligrandiĝo.) Subtenantoj de tiu politiko argumentis, ke estas la evidenta destino (manifest destiny) de Usono regi tiujn teritoriojn.

Prezidento Theodore Roosevelt en decembro 1904 aldonis al la doktrino la korolarion de Roosevelt, per kiu Usono pretendis la rajton interveni en aferojn de Latinameriko. (Lia moto estis "paroli milde, sed ĉiam porti dikan bastonon".) Nur en 1930 la memorando de Clark esprimis la limigon, ke tia interveno eblas nur, kiam eŭropaj potencoj minacas Latinamerikon. Tio estis fakta nuligo de la korolario de Roosevelt. Usono tamen plu influis Latinamerikon per siaj sekretaj servoj.

La doktrino ne ĉiam estis eksplicite uzita kiel argumento, kiam Usono enmiksiĝis en aliaj amerikaj landoj. Kiam en 1903 Usono forprenis Panamon de Kolombio, tio okazis kvazaŭ subteno al sendependiĝo, sen apogiĝo al la doktrino. Ankaŭ kiam Usono en 1983 invadis la komunisme influatan insulon Grenado, oni ne referencis al la doktrino, sed al la necesa protektado de tie vivantaj usonanoj.

Almenaŭ interne de Usono oni ja argumentis per la doktrino, kiam komence de la jaroj 1960aj oni preparis invadon al Kubo, kiu poste fiaskis en la Golfo de la Porkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]