Lebensraum
El Vikipedio
Lebensraum (germana por vivada spaco) estis la politiko de la Nazia Partio, ke Germanio invadu aliajn landojn, mortigu iliajn popolojn kaj plenigu ilin je germanoj.
Historio [redakti]
La politiko de Lebensraum devenas de la Unua Mondmilito aŭ antaŭe. Ĝi ne nur estis la ideo de Adolf Hitler kaj diversaj germanaj inteligentuloj subtenis ĝin.
Dua Mondmilito [redakti]
Dum la Dua Mondmilito, Germanio efektivigis la politikon de Lebensraum per invadado de Polio, Ĉeĥio kaj multaj aliaj landoj.