Garigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Garigo

La garigo [1] estas tipo de malalta, foliarba arbustaro kaj arbedaro kiun oni trovas sur kalkoŝtonaj grundoj en la Mediteranea regiono, ĝenerale apud la marbordo, kie la klimato estas malpli severa, sed kie jaraj somersekecaj cirkonstancoj ĉeestas (vidu : Mediteranea klimato). La termino ankaŭ kutimiĝis en rafinita kuirarto, sugesta de la rezinecaj aromoj de gariga arbustaro [2]. La Monda Konserveja Observa Centro priskribis garigon kiel "nekontinuaj arbustaj komunumoj de la Mediteraneaj kalkoŝtonaj altebenaĵoj, ofte konsistantaj el kirmesa kverko, lavendo, timiano, kaj blanka cisto. Kelkaj izolitaj arboj povas ĉeesti [3]".

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Cistus kaj Senecio estas karakterizaj plantoj de garigo.

Flanke de densaĵoj de kirmesa kverko kiuj punktigas la garigan pejzaĝon, juniperoj kaj kriplaj anzinoj estas la tipaj arbedoj; aromaj kalkoŝtono-toleremaj arbustoj kiaj lavendo, oficina salvio, oficina rosmareno, Thymus serpyllum kaj artemizio estas komunaj garigaj plantoj.

La volatilaj oleoj kaj solveblaj monoterpenoj de tiaj herboj likadas en garigajn grundojn ekde folia litiero [4] . Tio kaŭzas alelopatiajn efikojn kaj superregadon de planto je siaj najbaroj, precipe unujaraj plantoj, kaj kontribuas al karakteriza malferma spacigo kaj limigita flaŭro en garigo [5].

La konsekvencoj ( bruldifektita ligno kaj fumoreziduoj, aŭ lignokarbopolvo ) de periodaj arbustaj incendioj efikis sur la strukturo kaj konsisto de garigoj. Helaj someraj ĉieloj kaj intensa sunradiado induktis la disvolviĝon de protektiĝemaj fiziologioj : la familiara glaŭk-grizeca gruno de garigaj pejzaĝoj rezultas el la protektantaj blankaj haroj kaj lumo-reflektantaj, ŝtonecaj surfacoj, de multaj folioj karakterizaj por garigaj plantoj.

Senarbarigo de la indiĝena kverkarbaro ekde Malfrua Bronzepoko, por kultivado de olivoj, vitoj kaj grenoj, por enkonduko de ŝafoj kaj precipe de kaproj kaj por produktado de lignokarbo por varmigo kaj metalurgio, elmetis la tersurfacon al ĉiaj veteroj kaj sekvigis erozion de la supraĵa grundo. Tial, multe da garigoj estas perhome formiĝintaj pejzaĝoj. La intenseco de paŝtiga premo havis senperan reagon en la ekotopo, reflektata nuntempe en la refalo de kapro-paŝtado [6].

Similaj plantokomunumoj[redakti | redakti fonton]

Garigo estas la plej komuna ĝenerala nomo por tiaj arbustaraj ekosistemoj, kiuj aliloke estas konataj kiel phrygana en Grekujo, tomillares en Hispanujo, kaj batha en Israelo. Makiso estas pli-malpli simila al garigo sed la vegetaĵaro estas pli densa kaj konsistas el multaj dense spacigitaj arbedoj. Makiso estas asociata kun silikaj acidaj grundoj. La plantaj komunumoj ofte estas plantaj sekvaĵoj, asociataj kun anzino. Kalkoŝtono-fuĝantoj kiaj eriko kaj kaluno ĉeestas en la makisoj.

Garigo estas nekontinua kun larĝ-spacigitaj arbustaj komunumoj kun, ofte vastaj, malfermaj spacoj. Garigo estas asociata kun kalkoŝtonaj altebenaĵoj kaj kalkoŝton-toleremaj plantoj. Kaj garigo kaj makiso troviĝas en regionoj kun mediteranea klimato.

Tamen la diferenco ne estas klara kaj la uzado de la terminoj nekohera. Aliaj terminoj, ekzemple matorral aldonas konfuzojn kaj miskomprenojn.

En okcidenta Usono, ĉaparalo estas simila vegetaĵartipo.

Origino de la vorto[redakti | redakti fonton]

Garigo en Langvedoko.

Unue citita en franca lingvo en 1546, la ununombra vorto garrigue estas prunteprenita de okcitana lingvo garriga, ekvivalentas malnovfrancan jarrie. La etimologiisto Oscar Bloch konstatas ke ĝi plej verŝajne rilatas al gaskona carroc, signifante rokon kaj al germane svisa karren, speco de sedimenta petro.

En ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

La densa, malrapida kreskado de gariga flaŭro estas kialo de la uzado en ĝardenoj de multe da siaj arbustoj kaj arbustetoj. Kvankam ili estas kultivataj en pli malvarmaj, pli humidaj cirkonstancoj, multaj arbustoj kaj florantaj staŭdoj el la garigo estas ĉefaj elementoj de la anglastilaj ĝardenoj.

En vino[redakti | redakti fonton]

Vinberoj kiuj estas kultivataj en la gariga regiono de Francujo havas renomon de produkti vinojn kun "sovaĵeja" aŭ "tera" distingeco, aŭ kun "la herba odoro de lavendo kiu somere plenigas la montetojn de Provenco" [7]. Iuj vinoj, enboteligitaj en suda Francujo, portas la vorton Garrigues kiel parto de siaj etikedoj de origino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2 p. 384
  2. france Bienvenue sur le site officiel de l'office de tourisme de la région de Sault
  3. UNEP World Conservation Monitoring Centre 2000 : European Forests and Protected Areas: Gap Analysis. angle
  4. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp., p. 2 ISBN 3-931 262-08-1
  5. angle Thompson John D. 2005 : Plant Evolution in the Mediterranean
  6. angle Henkin Z. et al. 2005 : Suitability of Mediterranean oak woodland for beef herd husbandry, Agriculture, Ecosystems & Environment, 109, 3/4, (September 2005:255-261)
  7. Wine Tasting Report: Chateau Saint Martin de la Garrigues 1997 Bronzinelle Coteaŭ du Languedoc (March 2000). Alirita March 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]