Naturprotekto Internacie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logo de Naturprotekto Internacie.

Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) estas ne-profita organizaĵo kiu celas protekton de biodiverseco-varmpunktojn: naturaj areoj kun alta biodiverseco same kiel gravaj maraj regionoj. La organizaĵo ankaŭ estas konata por sia kunlaboro kun la ne-registaraj organizaĵoj kaj kun la indiĝenaj popoloj.

Agado[redakti | redakti fonton]

Fondite en 1987, ĝia sidejo troviĝas en Vaŝingtono kaj ĝi laborigas pli ol 900 da personoj. Ĝi aktivas en 40 landoj, precipe en la afrikaj evolulandoj, la ĉe-pacifikaj landoj, kaj la praarbaroj de Centrameriko kaj Sudameriko.

La misio de Naturprotekto Internacie estas konservado de la vivanta natura heredaĵo de la tero, konservado de la monda biodiverseco, kaj provado ke la homaj socioj kapablas harmonie vivi kun la naturo.

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

En 1988, la jaron post la estiĝo de la usona organizaĵo Naturprotekto Internacie, pluraj eventoj rilate al biodiverseco samtempe okazis :

Mittermeier estis nomumita prezidanton de Naturprotekto Internacie en 1989. Sub lia prezidanteco, tiu organizaĵo akceptis la koncepton de « varmpunktoj » de la biodiverseco disvolvita de la teamo de Myers kaj decidis koncentri siajn monrimedojn kaj temporimedojn por la protekto de tiuj biodiversece gravaj regionoj.

Naturprotekto Internacie faris novan analizon, publikigita en 2004, por revalortaksi la koncepton de la biodiverseco-varmpunktoj. La rezulto de tiu analizo kondukis al pligrandigo de ilia nombro, de 25 en 1999 al 34 en 2004 [1].

Kompletige al konservado de tiuj endanĝerigitaj lokoj, Naturprotekto Internacie, kun Mittermeier kaj liaj gekolegoj, ankaŭ estis enkondikanta aliajn konceptojn, nome la nociojn de «sovaĝaj zonoj» de granda biodiverseco [1] kaj la «landoj de grandega biodiverseco» [2].

De tiam, la organizaĵo Naturprotekto Internacie uzas tiujn diversajn nociojn kiuj sin servas por difini siajn prioritatojn pri naturprotekto.

La difinoj, proponitaj far Naturprotekto Internacia, estas jenaj :

  • «biodiverseco-varmpunkto» (1999 & 2004) estas ekoregiono aŭ parto de ekozono kiu entenas almenaŭ 1 500 endemiajn vaskulajn plantojn ( tiu estas almenaŭ 0,5% de la monda totalo ) kaj kiu perdis almenaŭ 70% de siaj originaj biotopoj.
  • «sovaĝa zono de granda biodiverseco» (2002) estas ekoregiono aŭ parto de ekozono kiu entenas almenaŭ 1 500 endemiajn vaskulajn plantojn ( tiu estas almenaŭ 0,5% de la monda totalo ) kaj kiu estas konservanta 70 % aŭ pli de siaj originaj biotopoj.
  • «lando de grandega biodiverseco» (1997) estas lando kiu entenas almenaŭ 3 000 endemiajn vaskulajn plantojn (tiu estas almenaŭ 1% de la monda totalo).

Projektoj kaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

En decembro 2005, sciencistoj de Naturprotekto Internacie esploris zonon ankoraŭ ne esplorita en Foja-Montaro, en Papuo, Indonezio. Tie ili trovis diversajn speciojn ankoraŭ nesciatajn : 20 ranoj, 4 papilioj, 5 palmoj kaj unu specio de birdo (Melifagedoj) [3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 france Russel A. Mittermeier, Tom Brooks, Gustavo Fonseca & Daniel Brito, "Hotspots et Régions Sauvages", in : Pierre Jacquet & Laurence Tubiana (dir.), Regards sur la Terre 2008, L'annuel du développement durable ; Dossier : Biodiversité, nature et développement, Presses de Sciences Po, coll. Annuels, Paris, 2007, p.131-133. ISBN 9782724610437
  2. france Russel A. Mittermeier, Tom Brooks, Gustavo Fonseca & Daniel Brito, "Les pays de Mégadiversité", in : Pierre Jacquet & Laurence Tubiana (dir.), Regards sur la Terre 2008, L'annuel du développement durable ; Dossier : Biodiversité, nature et développement, Presses de Sciences Po, coll. Annuels, Paris, 2007, p.153-154. ISBN 9782724610437
  3. france Actualité > Découverte d'un monde perdu en Papouasie : un Jardin d'Eden

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Russell Alan Mittermeier, Cristina Goettsch Mittermeier (ed.) 1997 : Megadiversity : Earth’s Biologically Wealthiest Nations, Cemex, Meksiko, 501 p. ISBN 9686397507
  • angle Russell A. Mittermeier, Norman Myers, Patricio Robles Gil & Cristina Goettsch Mittermeier (ed.) 1999 : Hotspots : Earth's biologically richest and most endangered terrestrial ecoregions, Cemex, Meksiko, 430 p. ISBN 9686397582
  • angle Russell A. Mittermeier & Patricio Robles Gil (ed.) 2002 : Wilderness : Earth's last wild places, Cemex, Meksiko, 573 p. ISBN 9686397698
  • angle Russell A. Mittermeier & Patricio Robles Gil (ed.) 2004 : Hotspots revisited, Cemex, Meksiko, 390 p. ISBN 9686397779