Meghalajaj subtropikaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Meghalajaj subtropikaj arbaroj apud la Nohkalikaj-akvofalo.

La meghalajaj subtropikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Barato. Ĝi okupas 41 700 kvadratajn kilometrojn , kaj ampleksas Ĥasi-Montetojn, Garo-Montetojn, kaj Jaintia-Montetojn de la barata subŝtato Meghalajo, kaj limtuŝantajn partojn de la subŝtato Asamo. La ekoregiono estas unu el plej biodiversec-riĉaj en Barato kun granda diverseco de birdoj, mamuloj, kaj plantoj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono kovras tiuj partoj de Ĥasi-Montetoj, Garo, kaj Jaintia kiuj troviĝas super altitudo de 1000 metroj. La subtropikaj arbaroj situas inter la tropikaj malaltaĵaj malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj sude kaj okcidente, kaj la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo norde.

Ĝi estas unu el la plej humidaj ekoregionoj en la mondo, kun iuj lokoj, nome Mavsinram kaj Ĉerapunji, jare ricevinte ĝis dek unu metrojn da pluvo.

Flaŭro [redakti]

Ĝi estas centro de diverseco por la arbo-genro Magnolia kaj Michelia, kaj la familioj Elaeocarpaceae kaj Elaeagnaceae. Pli ol 320 specioj de orkidacoj estas indiĝenaj en Meghalajo. La endemia Nepenthes khasiana estas nuntempe minacata specio.

La maturaj arbaroj havas densan subarbaraĵon de bambuoj kaj kanoj, kun Dendrocalamus hamiltonii estante speciale komuna. La arboj estas ornamitaj de grimpoplantoj kaj epifitoj.

Faŭno [redakti]

La ekoregiono gastigas 110 da specioj de mamuloj, neniu el ili estante endemia. La specioj inkludas tigro (Panthera tigris), nubleopardo (Pardofelis nebulosa), azia elefanto (Elephas maximus), montara kuono (Cuon alpinus), malaja urso (Ursus malayanus), hinda longlipa urso (Melursus ursinus), Lutrogale perspicillata ( musteledoj ), granda hinda zibeto (Viverra zibetha), ĉina maniso (Manis pentadactyla), hinda maniso (Manis crassicaudata), asama makako (Macaca assamensis), stumpovosta makako (Macaca arctoides), Semnopithecus pileatus ( cerkopitekedoj ), kaj blankbrova gibono (Hylobates hoolock).

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

Flago-de-Barato.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Barato
  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment, Island Press, Washington, DC.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio