Azia elefanto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Elephas maximus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
![]() Vivareo de la azia elefanto
|
La azia elefanto (Elephas maximus) el la ordo de rostruloj kaj familio de elefantedoj troviĝas en Junano de Ĉinio, kaj en suda kaj sudorienta Azio.
Ĝiaj oreloj estas multe malpli grandaj ol tiuj de la afrika elefanto. Ĝiaj antaŭaj piedoj havas po kvin fingrojn kaj la malantaŭaj po kvar fingrojn. Ĝia frunto estas plata. La virelefanto havas paron da longaj dentoj. La elefanto estas la plej granda mamulo sur la firmtero. Ĝi altas ĉ. 3 metrojn, longas 5,5-6,4 metrojn kaj pezas ĉ. 5 000 kilogramojn. Ĝi bone flaras kaj aŭdas, sed ĝiaj okuloj estas ne akraj. Ĝia longa rostro, servanta kiel mano kaj brako, povas preni akvon kaj nutrajon en sian buŝon. Kaj ĝiaj grandegaj oreloj ne nur estas organoj por aŭdi, sed ankaŭ helpas forigi varmon en la korpo. Ĝiaj mueldentoj estas grandegaj, sed en unu sama tempodaŭro funkcias nur unu aŭ du el ili. Ambaŭflanke de la malsupra kaj supra makzeloj estas po 6 tiaj dentoj, kiuj elkreskas unu post alia.
La aziaj elefantoj vivas kun familio kiel unuo. Kelkiam pluraj familioj kune formas grandan gregon el pli ol cent membroj, kaj la gregon gvidas plenkreska elefantino. Maljunaj virelefantoj kutime vivas solaj kaj la junaj ŝatas formi inter si arojn. La elefantoj agas frumatene, vespere kaj nokte kaj ripozas tagmeze. Ili troveblas en densaj arbaroj kaj vastaj stepoj en diversaj zonoj, sen fiksa loĝejo. Kiam al ili mankas nutrajoj en unu loko, ili do translokiĝas al alia. La elefanto manĝas tre multe, ĉiutage ĝi povas konsumi pli ol 200 kilogramojn da nutraĵoj, inter kiuj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj kaj fruktoj. Ili ne havas fiksan generan sezonon, kaj la gravedeco daŭras 607-641 tagojn. La ĵus naskita elefantido pezas ĉ. 90 kilogramojn kaj altas unu metron. La elefantoj estas saĝaj kaj ankaŭ havas bonan memoron. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni jam komencis bredi kaj dresi ilin por ĉasado kaj transportado.
Subspecio de la azia elefanto estas la sumatra elefanto.
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://nationalzoo.si.edu/Animals/AsianElephants
http://www.chaffeezoo.org/animals/elephant.html
http://bagheera.com/inthewild/van_anim_elephant.htm
http://www.zoo-munich.de/livecam.php?page=102771&v=100003
[redakti] Referencoj
- ↑ Asian Elephant Specialist Group (1996). Elephas maximus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 10 May 2006. Listed as Endangered (EN A1cd v2.3)


