Hindoĉinaj mangrovoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turistoj promenas tra la mangrovarbaroj en Faŭna Rezervejo Pim Krasop, Provinco Koh Kong, Kamboĝo.
Rivero en Faŭna Rezervejo Pim Krasop.

La hindoĉinaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mangrovarbaroj je la marbordoj de Tajujo, Kamboĝo, Vjetnamujo kaj Malajzio en Sudorienta Azio. Ĝi estas unu el la 33 tersupraĵaj ekoregionoj de la "hindoĉina biodiverseco-varmpunkto" difinita far la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Enhavo

Priskribo [redakti]

Mangrovarbaroj ĉeestas je marbordoj kiuj regule estas inunditaj kun salakvo per la tajdaj movoj. Estas arbareroj de mangrovoj tra la regiono kaj iam estis multe pli da ili. Nuntempe la plej grandaj areoj restas en Mekonga Delto en U-Mingh-Distrikto kaj aliaj partoj de Ka-Maŭ-Provinco je la suda pinto de Vjetnamujo. Estas pli malgrandaj arbareroj en Vjetnamujo en Kam-Ranh-Golfeto en la sudo kaj en la Ruĝ-Rivera Delto en la nordo. Multe pli grandaj areoj de mangrovaj biotopoj je la marbordoj de suda Vjetnamujo inkluzive de la Mekonga kaj Ruĝ-Rivera Deltoj estis difektitaj de la Vjetnama milito kiam mangrovaj areoj estis senarbarigitaj aŭ neniigitaj per bombardado kaj per senfoliiganto Oranĝa Agilo, dum mangrovoj ĉirkaŭ Pataja kaj en la Ĉao-Phraja-Delto en Tajujo kaj Kompong-Som-Golfeto en Kamboĝo estis senarbarigitaj por agrikulturo kaj marborda disvolviĝo [1].

Flaŭro [redakti]

La hindoĉinaj mangrovoj ampleksas diversan nombron de arboj kaj aliaj plantoj kiu varias laŭ la apudeco de la marbordo. La marbordliniaj arboj estas ĉefe blankaj avicenioj (Avicennia alba) kaj la internlanda zono malantaŭ ili, kie la akvo estas malpli sala, konsistas el stretfolia rizoforo (Rhizophora apiculata) kaj Bruguiera parviflora.

Faŭno [redakti]

La restantaj mangrovoj estas grava biotopo por multaj bestioj, speciale akvobirdoj kiel Leptoptilos javanicus, Cairina scutulata kaj makulbeka pelikano ( Pelicanus philippensis ). Mamuloj de la mangrovoj inkluzivas tigron (Panthera tigris), grandan malajan tapiron (Tapirus indicus) kaj Hylobates syndactylus (gibonoj). Reptilioj, trovitaj tie ĉi inkluzivas akvan varanon (Varanus salvator), Tomistoma schlegeli kaj maran krokodilon (Crocodylus porosus).

Minacoj kaj konservado [redakti]

Ĉie mangrovoj estas minacataj de senarbarigo por arbarekspluatado kaj por agrikultura disvolviĝo, kaj tiu ĉi regiono speciale estis suferinta de la Vjetnama Milito. En Vjetnamujo okazis post-milita programo de rearbarigo por rekrei kaj revivigi mangrovajn biotopojn.

Referencoj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. angle WWF : Indochina mangroves

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio