Puri (Odiŝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puri
urbego
Administrado
Poŝtkodo 752001
Demografio
Loĝantaro 201 026  () [+]
Loĝdenso 12 313 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 48′ N, 85° 49′ O (mapo)19.885.816666666667Koordinatoj: 19° 48′ N, 85° 49′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 16,3268 km² (1 632 .68 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Puri (Odiŝo)
Puri (Odiŝo)
DEC
Puri
Puri
Situo de Puri
Puri (Barato)
Puri (Barato)
DEC
Puri
Puri
Situo de Puri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puri [+]
vdr

Puri (hindie पुरी) estas urbo en orienta Barato en la subŝtato Odiŝo, en la samnoma distrikto laŭ la marbordo de la Bengala Golfo, kie ĝi estas la distrikta sidejo.

Pli ol 150 mil homoj loĝas en la urbo. En la urbo staras la fama hindua templo Jagannath, al kiu nehinduaj vizitantoj estas malpermesitaj eniri. La urbo estas konsiderata unu el la plej sanktaj urboj por hinduismo kaj unu el la kvar plej gravaj pilgrimejoj (dham) en Barato. Tial ĝi estas vizitata de centoj da miloj da hindaj turistoj jare.

Puri ankaŭ estas internacia turisma urbo, danke al ĝiaj puraj kaj larĝaj strandoj kaj la Suna Templo en Konark. La eksterlandaj turistoj kaj la hindaj turistoj malofte renkontiĝas kaj ili restas en malsamaj partoj de la urbo. La urbo ankaŭ aranĝas hejman filmfestivalon nomitan "Bring Your Own Film".

Ekksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plaĝo en Puri dum vespero