Lamao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri budhista pastro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Lamaoj (afrika etno).

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Lamao estas tibetlingva titolo de altranga bikŝuoj, nome instruisto en tibetdevena budhismo. La ĉefa lamao en la skolo Gelugo estas la Dalai-lamao, relative simile al la rolo de la Papo en Katolikismo. La vorto devenas el la tibeta ligvo, nome de bla «la superulo» kaj ma «homo»,[1]).

Signifo[redakti | redakti fonton]

Tiun titolon povas uzi honormaniere bikŝuo, bikŝuino aŭ, en la skoloj Njingma, Kagju kaj Sakja, instruita praktikanto de la tantra budhismo, por indiki sian nivelon de spiriteco aŭ de aŭtoritateco. La titolo povas same esti uzata por aludi la Tulku, stirpon de renaskiĝo de lamaoj, kiel tiu de la Dalai-lamao aŭ la Panĉen-lamao.

  • La termino lamao, uzebla ankaŭ en Okcidento, aludas nivelon de spirita realigo antaŭenigita. Estas lamaoj monaĥoj kaj lamaoj laikaj.
  • Ĉu ili faris retiron de tri jaroj aŭ ne, la monaĥoj kiuj esprimis siajn votojn (pratimokŝa), povas havi ne tiom antaŭenigitan nivelon.
  • La druplaoj estas instruaj pratikantoj kiuj faris la retiron, sed ne havas la nivelon de realigo de la lamaoj; ili gvidas, eksplikas kaj legas (lung), sed ili ne transsendas povon (dbang). Ili povas peti iĝi lamaoj post du jaroj kaj tiun decidon faros la lamakonsilantaro.

Precizoj[redakti | redakti fonton]

Tiu nomo estas simila al la Sanskrita termino guruo (vidu Tibeta budhismo kaj Bön). Eble pro miskompreno ĉe okcidentaj lernantoj klopodantaj lerni la tibetan budhismon, la terminon Lamao estis historie misaplikita al ĉiu Tibeta monaĥo ĝenerale. Simile la tibeta budhismo estis menciita kiel Lamaismo de okcidentaj lernantoj kaj vojaĝantoj, kiuj miskomprenis, ke kion ili atestis tio estas formo de Budhismo; ili ankaŭ nekomprenis la distingon inter tibeta budhismo kaj Bön. La termino Lamaismo estas nune konsiderata eksmoda.

La interna lamao[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la rolo de la ekstera lamao estas montri al la disĉiplo la internan lamaon, kio vere estas la naturo de budho en li. Tiam ĉe la disĉiplo ĉio estos memoro de la interna lamao. [2]

En Francio[redakti | redakti fonton]

La lamao Dagpo Rimpoĉeo estas la unua tibeta lamao instalita en Francio. Li fondis la monaĥejon Ganden Ling, kie li instruas, ĉe Veneux-les-Sablons proksime de Fontainebleau.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. définition du TLFi[rompita ligilo]
  2. Philippe Cornu|Dictionnaire encyclopédique du Bouddhisme, éditions du Seuil, Paris, 2001, (ISBN 2-02-036234-1), p. 346.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Dagpo Rimpotché, Le Lama venu du Tibet, Grasset, 1998.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]