Fulmotondro
El Vikipedio
Fulmotondro estas kompleksa meteologia fenomeno, kiu – kiel indikas la nomo – inkluzivas fulmojn kaj tondrojn, do potencajn elektrajn malŝarĝiĝojn en la tera atmosfero, kutime ankaŭ fortan venton (do ŝtormon) kaj pluvon, hajlon aŭ neĝon. Tendence fortaj ventoj iom antaŭas la fulmotondrojn, kaj fortega pluvo, hajlo aŭ neĝo akompanas ilin.
Sur la tero konstante okazas samtempe proksimume 2000 fulmotondroj.
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverbo pri fulmotondro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. »
|