Morsa kodo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Morsa transsendo per lumsignaloj sur ŝipo
Morsa transsendo per lumsignaloj sur ŝipo

Morsa kodo estas sistemo sendi literojn, ciferojn, kaj simile per "longoj", "kurtoj" kaj "paŭzoj". La sistemo de malnova/usona morso estis inventita de S-ro Alfred Vail kaj S-ro Samuel Morse en 1835. La unua mesaĝo estis sendita je la 24-a de majo, 1844 inter Baltimore kaj Vaŝingtono. La morsa kodo nun internacie uzita estas versio plibonigita de Friedrich Clemens Gerke.

Dum normo ITU-T F.1 difinas la kernon de internacia Morso, alilingvuloj mem kreis multajn morsunuojn por aliaj literoj el Unikodo. Post pluraj jardekoj da senŝanĝo, nova simbolo (@ = AC = .--.-.) aperis en 2004 en oficiala internacia kodo. (Originale, Ĥ estis -.--. sed tio kolizie estas "(" en ITU-T F.1, do Ĥ nun prefere estas ----). La radioamatoroj babiladas helpe de literokodoj, ekzemple QRV= mi estas preta por ricevado.

Post katastrofo de ŝipego Titanic SOS restis simbolo de urĝa helpo. Nuntempe la poŝtelefono ricevanta mallongan tekstan mesaĝon, signas morse (SMS).

Esperanto-Radioamatoroj ofte ne uzas tiujn specialajn kodojn por la ĉapelitaj literoj, sed transskribas laŭ la Zamenhofa metodo sh por ŝ, ch por ĉ, ktp.

A  .-
B  -...
C  -.-.
Ĉ  -.-..
D  -..
E  .
F  ..-.
G  --.
Ĝ  --.-.
H  ....
Ĥ  ----
I  ..
J  .---
Ĵ  .---.
K  -.-
L  .-..
M  --
N  -.
O  ---
P  .--.
Q  --.-
R  .-.
S  ...
Ŝ  ...-.
T  -
U  ..-
Ŭ  ..--
V  ...-
W  .--
X  -..-
Y  -.--
Z  --..
0  -----
1  .----
2  ..---
3  ...--
4  ....-
5  .....
6  -....
7  --...
8  ---..
9  ----.
.  .-.-.-
,  --..--
:  ---...
;  -.-.-.
?  ..--..
'  .----.
-  -....-
/  -..-.
(  -.--.
)  -.--.-
"  .-..-.
=  -...-
+  .-.-.
@  .--.-.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligoj