Q-kodo
El Vikipedio
Q kodoj estas aro de 3-literaj kombinaĵoj, komenciĝantaj je litero "Q" kaj uzataj en amatora radio por plirapidigi radian interkomunikiĝon. Ĉiu kodo povas esti uzata kiel demando kun signo "?" je fino kaj kiel la respektiva respondo sen signo "?".
| Kodo | Kun signo «?» | Sen signo «?» |
|---|---|---|
| QRA | Kiu estas adreso de via stacio? | Adreso de mia stacio estas ... . |
| QRB | Kiu estas distanco inter vi kaj mi? | Distanco inter vi kaj mi estas ... . |
| QRG | Diru precizan frekvencon | Frekvenco estas ... . |
| QRH | Ĉu ŝanĝiĝas mia frekvenco? | Via frekvenco ŝanĝiĝas. |
| QRI | Ĉu tono de mia elsendo ŝanĝiĝas? | Tono de via elsendo ŝanĝiĝas. |
| QRJ | Ĉu mia signalo estas nesufiĉa por ricevado? | Via signalo estas malforta, la ricevado malfacilas. |
| QRK | Kiu estas komprenebleco de mia elsendo ("R" el RST kodo) | Komprenebleco de via elsendo estas ... ("R" el RST kodo) |
| QRL | Ĉu vi estas okupita? | Mi estas okupita. |
| QRM | Ĉu vi havas malhelpajn signalojn de la aliaj stacioj? | Mi havas malhelpajn signalojn de la aliaj stacioj. |
| QRN | Ĉu vi havas atmosferajn malhelpaĵojn? | Mi havas atmosferajn malhelpaĵojn. |
| QRO | Ĉu mi devas pligrandigi povumon de mia elsendo? | Pligrandigu povumon de via elsendo. |
| QRP | Ĉu mi devas malpligrandigi povumon de mia elsendo? | Malpligrandigu povumon de via elsendo. |
| QRQ | Ĉu mi devas pligrandigi rapidon de mia elsendo? | Pligrandigu rapidon de via elsendo. |
| QRS | Ĉu mi devas malpligrandigi rapidon de mia elsendo? | Malpligrandigu rapidon de via elsendo. |
| QRT | Ĉu mi devas ĉesi mian elsendon? | Ĉesi vian elsendon. |
| QRU | Ĉu vi havas ion por mi? | Mi ne havas ion ajn por vi. |
| QRV | Ĉu vi pretas ricevadi? | Mi pretas ricevadi. |
| QRW | Ĉu mi devas diri al ... (la tria stacio), ke vi vokas ĝin (je frekvenco … kHz (MHz))? | Diri al ... (la tria stacio), ke mi vokas ĝin (je frekvenco … kHz (MHz)). |
| QRX | Kiam vi denove vokos min? | Mi denove vokos vin je ... (tempo). |
| QRY | Kiu estas mia vico? | Via vico estas ... . |
| QRZ | Kiu vokas min? | Vin vokas ... . |
| QSA | Kiu estas forto de mia elsendo? (1 ... 5) | Forto de via elsendo estas ... (1 ... 5). |
| QSB | Ĉu mia signalo havas portempajn malfortiĝojn? | Via signalo havas portempajn malfortiĝojn. |
| QSD | Ĉu mia manipulo (telegrafa modulo) havas difektojn? | Via manipulo (telegrafa modulo) havas difektojn. |
| QSL | Ĉu vi konfirmos ricevon? | Mi konfirmos ricevon. |
| QSO | Ĉu vi povas interkomunikiĝi senpere kun ... ? | Mi povas interkomunikiĝi senpere kun ... . |
| QSP | Ĉu vi povas transsendi (al)... ? | Mi transsendos (al)... . |
| QSQ | Ĉu elsendi vortojn pounufoje? | Elsendu vortojn pounufoje. |
| QSV | Ĉu vi povas elsendi literojn "V" por agordo? | Mi elsendas literojn "V" por agordo. |
| QSW | Ĉu vi povas elsendi je frekvenco … kHz (MHz)? | Mi elsendos je frekvenco … kHz (MHz). |
| QSX | Ĉu vi aŭskultas je frekvenco … kHz (MHz)? | Mi aŭskultas je frekvenco … kHz (MHz). |
| QSY | Ĉu mi devas ŝanĝi frekvencon al … kHz (MHz)? | Ŝanĝu frekvencon al … kHz (MHz). |
| QSZ | Ĉu mi devas sendi ĉiun vorton dufoje? | Sendu ĉiun vorton dufoje. |
| QTC | Ĉu vi havas mesaĝojn? | Mi havas mesaĝojn por vi. |
| QTH | Diru viajn koordinatojn. | Miaj koordinatoj estas. |
| QTR | Diru tempon. | Tempo estas ... . |
| QTU | Kiam funkcias via stacio? | Mia stacio funkcias ekde ... ĝis ... . |
| QUA | Ĉu vi havas mesaĝojn de ... ? | Mesaĝojn de ... estas: ... |
Enhavo |
[redakti] Aliaj kodvortoj
Por ŝpari tempon ankaŭ aliaj kodvortoj estis inventitaj, speciale bazitaj sur la angla lingvo.
CQ el angla "seek you" = ĝenerala alvoko, iu ajn!
73! = ĝis!
yl young lady = virino
xyl eks-virino = edzino
88 = kisoj
[redakti] Rekomendoj
La Q-kodoj estis inventitaj en la komenca tempo de la amatora radio, kiam oni nur uzis morson. Mallongaj kodoj anstataŭ longaj frazoj helpis ŝpari tempon. La Q-kodoj ankaŭ helpis al tiuj komuniki, kiuj ne konis fremdajn lingvojn.
Je voĉa komunikado la IARU rekomendis prefere ne uzi Q-kodon sed klaran lingvon.
En Esperanto la ILERA starigis liston de fakvortoj, kiujn oni preferu al Q-kodoj. Jen ekzemploj de la plej oftaj:
CQ iu ajn!
QTH loko
QRG frekvenco
QRM intermikso
QRN bruo
73! ĝis!
[redakti] sepen
alia rekomendo: ses kaj sep dum intermikso aŭ bruo ofte estas miskomprenitaj. Zamenhof ne havis telefonon kaj tial ne atentis la problemon. Pro tio ILERA rekomendas uzi la vortojn ses kaj sepen. La vorto sepen nun estas oficialigita en NPIV.
[redakti] Fontoj de informo
- Справочник коротковолнивика (Spravoĉnik korotkovolnivika), Eldonejo DOSAAF, Moskvo 1959.
- Podręcznik radiooperatora krótkofalowca, Eldonejo Wydawnictwa komunikacji i łączności, Warszawa 1970.
- KH6GT vortaro 1972
- DJ4PG Esperanto por la amatora radio, Esperanto für den Amateurfunk, en germana inkluzive kvarlingva vortaro angla germana Esperanto amatora