IARU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La IARU (angle: International Amateur Radio Union = internacia amatora radia unio) estas la internacia unuiĝo de la radio-amatoroj. Ĝi estis fondita en 1925 dum sia unua kongreso en Parizo.

La protokolo de tiu kongreso estis skribita en tri lingvoj: angla, franca, esperanta.

Lingvo por internaciaj kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj la kongreso laŭ la protokolo "decidis rekomendi la uzadon de Esperanto..." por internaciaj kontaktoj.

Tiu decido estis logika el la vidpunkto de la 271 partoprenantoj, kiuj venis el 26 landoj, plimulto el Eŭropo. El Usono ĉeestis nur 6 partoprenantoj. En la praktiko la granda plimulto de la radioamatoroj estis usonanoj, kiuj faris siajn radiokontaktojn en la angla. Tial la angla lingvo superis kaj nun la plimulto de internaciaj radioamatoraj kontaktoj estas farata en angla.

Dum la komencaj jaroj oni nur povis uzi la morsan kodon, ne parolan transsendon. En morsa kodo oni uzas laŭeble mallongajn esprimojn kaj mallongigojn por savi tempon. Por tio oni inventis specialan Q-kodon. Ekzemploj: QSL = konfirmkarto, QTH = loko, QRZ? = kiu vokas?, QSY = ŝanĝas frekvencon.

Ankaŭ ĵargonaj esprimoj estis evoluitaj, ekzemple

  • cq (= ĝenerala alvoko) el la angla "seek you" = (mi) serĉas vin, por ĝenerala alvoko,
  • yl = young lady = juna virino,
  • xyl = eks-juna virino = edzino,
  • 73! = ĝis!

Poste oni abunde uzis la Q-kodon kaj la ĵargonajn esprimojn ankaŭ en voĉaj kontaktoj. Tiel evoluis speciala radioamatora dialekto de la angla.

La koda dialekto helpas en simplaj, normigitaj kontaktoj, sed ne povas anstataŭi bonan scion de lingvo. La esperantistoj provas eviti la kodajn esprimojn kaj uzi bonan Esperanton. KH6GT kaj la pacifika rondo ĉ. 1970 evoluis liston de tauĝaj fakvortoj kaj eldonis vortaron kun radioamatoraj fakvortoj..

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Premier CONGRES INTERNATIONAL DES RADIO-AMATEURS, first international Radio-Amateur Congress, Unua Internacia Kongreso de Radio Amatoroj, 1926, eld. Étienne CHIRON, Paris, protokolo en la 3 lingvoj franca, angla, Esperanto.