Worked All Continents

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Worked All ContinentsWAC estas radioamatora diplomo akirebla pere de konfirmo de radioamatoraj kontaktoj kun aliaj radioamatoroj el 6 kontinentoj (listo laŭ la diploma regularo). Laŭ la programo la listo de kontinentoj kontaktendaj estas: Afriko, Azio, Eŭropo, Nordameriko, Sudameriko kaj Oceanio (plus Aŭstralio kaj Havajo). Antarkto ne estas en la listo de kontinentoj de la diplomo. [1][2] La diplomo WAC estas unu el la plej malnovaj radioamatoraj diplomoj. La sponsoro estas Internacia Amatora Radia Unio (IARU). La unua radioamatoro kiu atingis ĝin estis 6OI en 1926 kvankam la starto de la diplomprogramo estis en 1930. Nuntempe estas sufiĉe facile atingi ĝin, ĉefe dum grandaj radioamatoraj konkursoj en kiuj en unu tago oni povas ĝin atingi pro la kvanto da radioamatoroj, kiuj aktivas samtempe.

Baza diplomo[redakti | redakti fonton]

La bazan WAC diplomon eblas akiri post pruvo de ambaŭdirekta kontakto per konfirmkartoj. Oni povas uzi kiun ajn kombinon de bendoj kaj elsendmodoj. Specialaj diplomoj estas por satelitaj kontaktoj, fonio, telegrafio, radioteletajpo, kaj aliaj modoj.

Aldonoj[redakti | redakti fonton]

Aldonoj eblas por simplaj bendaj kontaktoj faritaj en unu el la radioamatoraj bendoj je 160 metroj, 80 metroj, 40 metroj, 30 metroj, 20 metroj, 17 metroj, 15 metroj, 12 metroj, 10 metroj, 6 metroj, 2 metroj, 70 centimetroj, 23 centimetroj aŭ specife uzante iun specifan elsendmanieron sendepende de la bendo. Ankaŭ estas diplomo por QRP kontaktoj kaj aldonoj estas ankaŭ por la specifaj bendoj je 160 metroj, 80 metroj, 6 metroj, 2 metroj, 70 centimetroj aŭ 23 centimetroj.

5 Benda WAC[redakti | redakti fonton]

Plej malfacila akirebla diplomo estas la kvinbenda WAC. Ĝi estas transdonita al radioamatoroj, kiuj sukcese konfirmis ambaŭdirektajn kontaktojn kun ĉiuj el la ses kontinentoj en la jenaj 5 bendoj (80, 40, 20, 15 kaj 10 metroj), krome estas aldono por plia bendo 160m. Por tiu ĉi diplomo ne validas la kontaktoj faritaj en la WARC bendoj (30, 17 kaj 12 metroj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj ĉe ARRL http://www.arrl.org/wac
  2. Informoj ĉe IARU http://www.iaru.org/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]