ILERA
El Vikipedio
ILERA estas la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ĝi estas fondita en 1970. Ĝi organizas skedojn (vidu klarigon sube) kaj rondojn. Ĝi eldonas la ILERA-bultenon. Prezidanto nun estas DL1CC, Wolf Krüger, vicprezidanto estas DJ4PG, Hans Welling, sekretario estas PY3DF/GØOOS, Lenio Marobin. En 1972 fakvortaro de amatoraj esprimoj estis eldonita de KH6GT. En 1998 DJ4PG eldonis lernolibron speciale por radioamatoroj (en germana). En tiu estas ankaŭ vortaro trilingva angla - germana - Esperanto. Ĝi baziĝas sur la fakvortaro de KH6GT. Ĝi estas ĝenerala Esperanto-vortaro por komencantoj kaj ankaŭ fakvortaro por la specialaj esprimoj de la radioamatoroj.
Jen pri unu fakvorto: skedo. Skedo estas aranĝo de fiksita dato, tempo kaj frekvenco.
La vorto skedo ankoraŭ ne aperas en la PIV, sed alia jes: sepen. ILERAanoj fiksis tiun vorton, ĉar dum malbonaj kondiĉoj oni povas nur malfacile distingi la ciferojn ses kaj sep. La uzo de "sepen" povas ankaŭ helpi ĝenerale, ne nur por radioamatoroj, ekzemple dum malbonkvalitaj telefonadoj.

