Ĵ
El Vikipedio
Skribarto > Skriboj > Alfabeto > Litero > Ĵ
Ĵ, minuskle ĵ, estas la 14-a litero de la Esperanto-alfabeto, havanta la prononcon (laŭ IFA) [ʒ] kaj la nomon "ĵo".
'Ĵ' estas invento de Zamenhof, modifo de 'J'. La kaŭzo, ke li ne elektis la signon 'Z' kiel bazon (kio estus pli logike, kiel voĉa kuzo de 'Ŝ'), probable estas influo de la franca, en kiu j prononcatas [ĵ], ekzemple la nomo Jacques [ĵak]. Ankaŭ povas faktori, ke z+^ estas grafike malbona solvo (tiom da pintaj anguloj ĝenas la legadon). Pro la ortografia simileco, ĵ estas ofte uzata eĉ por transskribi j [ĝ] de angladevenaj vortoj, spite al la ŝanĝata prononco: jeep [ĝip] > "ĵipo", jazz [ĝez] > "ĵazo".
[redaktu] Ĝi egalas en aliaj lingvoj
- zs en la hungara lingvo
- j en la franca lingvo, turka lingvo, Hepburn Transskribo (ja じゃ [ĵa], ji じ [ĵi], ju じゅ[ĵu], je じぇ [ĵe], jo じょ[ĵo])
- z(i) Kunrei Transskribo (zi じ [ĵi])
- zh en la angla (por traskribo de la rusa Ж,ж ); en kelkaj vortoj kiel s: vision [viĵen], pleasure [pleĵa].
- zy Kunrei Transskribo (zya じゃ [ĵa], zyu じゅ[ĵu], zye じぇ [ĵe], zyo じょ[ĵo])
- Ж, ж en la rusa lingvo, ukraina lingvo, serba lingvo, kaj diversaj aliaj lingvoj kiuj uzas la cirilan alfabeton
- r silab-komence en la ĉina lingvo (preskaŭ)
- ج en la araba lingvo, kiam prononcata kun nord-okcident-afrika akcento.
- Ž, ž en la ĉeĥa lingvo, slovaka lingvo, slovena lingvo, kroata lingvo, finna lingvo, kaj aliaj
- ჟ en la kartvela lingvo

