Å

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero Å. Por aliaj signifoj vidu Å (apartigilo).
Å å
parto de dana komputila klavaro
parto de sveda komputila klavaro

Å, minuskle å, aŭ ringa a, estas la 29-a kaj lasta litero de la alfabetoj dana kaj norvega, kaj la 26-a de la sveda. Ĝi nomiĝas kaj prononcatas [o]. Ekster Skandinavio la litero dum la 20-a jarcento enuziĝis en la ortografioj de la valona lingvo (dialekto) kaj de la ĉamora lingvo.

Å estas ankaŭ uzata en fremdvortoj de lingvoj kiuj evoluis sub skandinava influo, menciinde la Finna kaj la groenlanda. En finna ĝia nomo estas ruotsalainen o ("sveda o").

Å originas el praskandinavia litero á, kiu prae havis la sonon [a:], sed poste, dum la vikinga erao, fariĝis [o:]. En Islando kaj kelkaj aliaj areoj, interalie Skanio, ĝi fariĝis poste [ao] (≈ Esp. ), kies prononco eble donis inspiron al la sveda skribmaniero å, iam dum Mezepoko anstataŭigante á sved-ortografie. La Islandanoj kontinuis skribi á kiel á, dum la Danoj kaj Norvegoj, forigante ankaŭ la á, í, ú ks., ekreprezentis la sonon [o:] kiel Aa, aa. Rezulte de la romantikismo kaj ties skandinavismo, kelkaj aŭtoroj danaj kaj norvegaj fine de la 19-a jarcento ekimitis la Svedojn, skribante å anstataŭ tiam oficiala aa. Tio efikegis: en 1917, ortografia reformo de la norvega oficialigis Å, kaj en 1948 tio okazis ankaŭ je la dana lingvo. En Danio Aaaa restas en multaj loknomoj, ekzemple Aalborg (aŭ: Ålborg), kaj kiam Skandinavoj faciligas siajn nomojn por eksterlandanoj, ili uzas duoblan a (kaj ne ao) por å: Åge > Aage.

Danoj havas propran nomon por tiu ĉi litero, nome bolle-å [bole-o] aŭ "bul-kuka Å".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.