U
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 19 Feb. 2013.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
U u
U estas la 21-a litero de la moderna latina alfabeto kaj la 26-a litero de la esperanta alfabeto.
Signifoj [redakti]
La litero U signifas:
- Laŭ edukado, U ofte estas mallongigo de universitato.
- Laŭ kemio, U estas la simbolo por uranio.
- Laŭ geografio, U estas mallongigo por uesto (okcidento).
- Laŭ fiziko kaj kemio, u (minuskla) estas la simbolo por la SI-akceptata mezurunuo unuigita atommasa unuo, aŭ amu.
- Laŭ elektra inĝenierarto, U estas la simbolo por tensio.
- En inĝenierarto, U estas unuo de alteco de maŝino en komputilŝranko, kiu egalas al 44,45 mm.
- U estas simbolo de aminoacido selenocisteino en kemio.
- U(n) estas unita grupo, konsistanta el ĉiuj n×n unitaj matricoj.
- u (minuskla) estadas uzata anstataŭ "μ" kiel simbolo de dekuma prefikso "mikro-", se necesas limiĝi al latina alfabeto.
Mal
Vidu ankaŭ [redakti]
,,

