Esperanta alfabeto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 28 literoj de la esperanta alfabeto estas ĉiuj same memstaraj (en la senco ke ekz-e 'ĉ' ĉiam estas rigardata kiel propra litero kaj ne kiel "speco de 'c'"), kaj ili sekvas striktan alfabetan ordon. En la Vikipedio (kaj aliloke) kelkaj propraj nomoj estas skribitaj ne nur per la esperantaj literoj, sed ankaŭ per aliaj latinaj literoj. Pri laŭalfabetigo de tiaj nomoj, vidu Vikipedio:Laŭalfabetigo.

(majuskle) A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I
J
Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
(minuskle) a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i
j
ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
IFA ä b t͡s t͡ʃ d f ɡ d͡ʒ h x i j, i̯ ʒ k l m n p r s ʃ t u v z

Enhavo

Majuskloj kaj minuskloj [redakti]

Same kiel la latina alfabeto, sur kiu ĝi estas bazita, la esperanta alfabeto havas du formojn de ĉiu litero: MAJUSKLA kaj minuskla.

La majuskloj estas uzataj:

  • Komence de propraj nomoj. (Kio estas propra nomo, ja estas diskutebla, ĉar ĉiu lingvo havas siajn proprajn regulojn pri tio. Kelkaj ekzemple majuskligas la komencan literon de naci-adjektivoj, Korea ktp., kaj monatoj, Junio ktp., aliaj ne.)
  • Komence de nova frazo, plej kutime post la signoj '.', '?' kaj '!'. Kelkaj majuskligas ankaŭ post la signo ':', aparte se sekvas frazo.
  • Por distingi (tutmajuskligante) familinomojn de personnomoj (kie nur la komenca litero estu majusklo).
  • Komence de nomigita ne-nomo, ekzemple dio (sankta super-estulo) > Dio (Alaho, Jahve).
  • Komence de pronomo kiel signo de respekto: "Mi ĵuras je Li, Dio en la ĉieloj."; "Tre kortuŝis min Via letero..." (tia majuskla skribo de "Vi" estas tamen maloftega nuntempe)
  • En mallongigoj, ekzemple UNO (tamen Unesko).
  • Por marki akcenton en esperant-literaj prononchelpiloj: Eisenhower [AJZnhaŭa]
  • Dekorcele

Alie estas uzataj la minuskloj.

Historio de la esperanta alfabeto [redakti]

Kiam Zamenhof kreadis Esperanton, li dum ĉiuj fazoj uzis kiel bazon la latinan alfabeton kun ties suplementaj literoj J, j, K, k, U, u, kaj Z, z, sed mankanta je Q, q, X, x, Y,y (W, w estis uzata en Praesperanto). Li ankaŭ scipovis la cirilan, la grekan kaj la hebrean alfabetojn. Ke li tamen elektis la latinan, anstataŭ ekzemple la grekan aŭ mem-inventitan, eble klarigas la fakto, ke la latina jam en tiu tempo estis la universale plej konata alfabeto, uzita por surpaperigi lingvojn el ĉiuj lingvaj familioj kaj ankaŭ uzata science.

Ĉar Zamenhof alstrebis la idealon de alfabeto: unu fonemo - unu litero [1], li malŝatis kombin-literojn kiel franca ch [ŝ] aŭ hungara sz [s]. Tial, frue al li alvenis la ideo de ĉapelitaj literoj, por montri per supersigno sonon, por kiu mankas al la latina alfabeto memstara signo. Dum la praesperanta epoko li uzis signojn inspiritajn de la pola ortografio, ekzemple s kun akuta supersigno por hodiaŭa "ŝ". Finfine venis al li la ideo utiligi la francan cirkumflekson aŭ "ĉapelon" por bel-maniere modli la necesajn literojn, unikajn al Esperanto: Ĉ, ĉ, Ĝ, ĝ, Ĥ, ĥ, Ĵ, ĵ, Ŝ, ŝ. La "luneton" super la ŭ li prenis kaj el la cirila alfabeto (kie ĝi montras duonvokalan i kontraste al vokala i) kaj el la uzo de latinistoj kaj teoriistoj de poezio (kiuj uzas ĝin por emfazi la mallongecon de ia ajn vokalo, kontraste kun superskribata "-" montranta ĝian longecon: ekz. latine pŏpulus [kun mallonga o]: popolo; pōpulus [kun longa o] poplo).

Nomoj de la esperantaj literoj [redakti]

Literumante oni simple prononcas la vokalojn laŭ ili mem: a - a; e - e ktp. Pri konsonantoj, oni postmetas o: b - bo; ĥ - ĥo; ŭ - ŭo ktp. La postmetitaj "o"-oj ne estas gramatikaj O-finaĵoj. Ili restas, se oni aldonas verajn finaĵojn: du b-oj [BOoj], la n-a [NOa] potenco k.s.

Alternaj nomsistemoj [redakti]

La regula formiĝo de la nomoj de la literoj malfaciligas la distingon inter la literoj kiam aŭdataj. Unu sistemo por eviti tiun ĉi problemo estas nomi la literojn per tutaj vortoj, ekzemple "amo", "barbo", "cico", "ĉaĉaĉao", ktp. Multaj tiaj proponoj troviĝas jene.

Sed ankaŭ estis proponitaj novaj nomoj por la literoj. Gaston Waringhien proponis en 1951 en revuo Esperanto sistemon, kiu provas resti en la limoj de la fundamento sed varii la sonojn de tro similaj literoj per uzi finan a anstataŭ o:

a, ba, co, ĉo, da, e, fo, ga, ĝa, ha, ĥo, i, jo, ĵa, ko, lo, mo, na, o, po, ra, so, ŝo, to, u, ŭo, va, za

Laŭ la Plena Analiza Gramatiko tiun ĉi sistemon uzadis doktoro Sirk ĉe siaj prelegoj en la Someraj Universitatoj sen ia ĝeno, sed la sistemo ne tute kontentigas pro sia arbitreco.

Aliaj proponoj provas esti pli internaciaj, kiel tiu de doktoro Belinfante en Scienca Revuo en 1951:

a, be, ce, de, e, ef, ge, haĉ, i, jot, ka, el, em, en, o, pe, er, es, te, u, vi, ŭe, zet
kaj por supersignataj literoj estis proponitaj inter aliaj ĉe, ĝo, ĥa, ĵe, ŝa, ŭo

Sed tio ne faciligis la distingon de kelkaj literoj. Estis propono de Kalocsay Kálmán kiu estas kaj iomete internacia kaj faciligas la distingon:

a, be, ce, de, e, ef, ge, ha,
i, je, ka, el, om, en, o, pa,
er, es, ta, u, ve, ĉa, ĝe,
ĥi kaj ĵi, eŝ, ŭo kaj ze,
plus ku, ikso, ipsilono,
jen la abece-kolono.

La literumado en Parolu por Fajrovulpo, programo (2009) por laŭtlegi retpaĝojn, celas eviti koliziojn kun vortoj (kiaj "da" "de" "je" "po"):

a, be, ce, ĉa, di, e, ef, ge, ĝe, ha, ĥi, i, jo, ĵi, ka, lo, om,
no, o, pa, kuo, er, es, eŝ, ta, u, ŭo, ve, vavo, ikso, ipsilopo, ze.

Vidu ankaŭ: Literuma alfabeto.

Kritikoj kontraŭ la esperanta alfabeto [redakti]

  • La fina j aspektas barbara.
    • Nu, ĝi facile distingas "balai" disde "balaj", "unui" disde "unuj" ktp. Ĉu "balay", "unuy" ktp. pli bone aspektas al iu, estas demando pri kutimoj kaj individua gusto.
  • Uzi c por [ts] anstataŭ por latina [k] estas barbaraĵo.
    • Nu, tiam ankaŭ la Slavoj, la Hungaroj, ktp. estas barbaroj. Denove, temas pri alkutimiĝinteco.
  • La ĉapelitaj literoj estas neskribeblaj, do bremsas la progreson de Esperanto.
    • Eĉ dekomence, tajpiloj por la franca lingvo ("internacia" lingvo de diplomatoj, de la Ligo de Nacioj, kaj ĝis nun de, ekz., la Poŝtoj) permesas surmeti ^ al ia ajn litero.
    • Kiel montras al ni la Vikipedio kaj Unikodo, tiu argumento pli kaj pli perdas forton.
    • Ĉiuokaze, ja ekzistas aliaj manieroj literumi ilin. Vidu je H-sistemo, X-sistemo, ktp.
  • Skribante ĉapelitajn literojn permane oni devas interrompi la fluon de la skribado kaj komenci denove.
    • Eĉ la latinaj literoj i j kaj parte f t bezonas tion.

Reformproponoj [redakti]

Kelkaj homoj prezentis proponojn por reformitaj sistemoj por literumi Esperanton. Ofte temas pri proponoj por forigi la ĉapelitajn literojn el Esperanto. Aldone ankaŭ ekzistas sistemigita maniero por transliterumi Esperanton al la cirila alfabeto.

La sekva tabelo montras diversajn manierojn skribi Esperanton, nome la norman manieron, IFA-transskribon, H-sistemon, X-sistemon, tri reformproponojn kaj cirilan transskribon:

ISO
15924
sistemo literoj aŭ digramoj kvanto de
literoj
noto
Latn Norma Esperanta alfabeto a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z 28 6 supersignoj (5 ĉapeloj, 1 kontraŭĉapelo)
Latn IFA ä b t͡s t͡ʃ d f ɡ d͡ʒ h x i j, i̯ ʒ k l m n p r s ʃ t u v z 28 (aŭ 25) 1 afrikato = 1 litero
Latn IFA proksimuma a b ts d e f g h x i j ʒ k l m n o p r s ʃ t u w v z 25 2 literoj ne-askiaj
Latn H-sistemo a b c ch d e f g gh h hh i j jh k l m n o p r s sh t u u v z 22 5 digrafoj
Latn X-sistemo a b c cx d e f g gx h hx i j jx k l m n o p r s sx t u ux v z 23 6 digrafoj
Latn w-sistemo [2] a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u w v z 28 5 supersignoj (5 ĉapeloj)
Latn Nova Helpalfabeto a b c ch d e f g j h kh i y zh k l m n o p r s sh t u w/u v z 23
Latn Sefosas[3] a b ts tc d e f g dj h x i y j k l m n o p r s c t u w v z 25 3 literoj (y,j,c) ne-IFA
Cyrl Cirila (majuskle) А Б Ц Ч Д Е Ф Г Џ Ћ Х И Й Ж К Л М Н О П Р С Ш Т У Ў В З 28
Cyrl Cirila (minuskle) а б ц ч д е ф г џ ћ х и й ж к л м н о п р с ш т у ў в з 28

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj : esperantaj literoj en alia formo [redakti]

La literoj ne nur estu ĉapelitaj idoj.

Novsignoj

Subnotoj [redakti]

  1. La principo de "unu fonemo - unu litero" signifas ke la afrikatoj, nome c, ĉ, kaj ĝ, devas esti konsiderataj esti apartaj fonemoj, do distingeblaj disde kombinaĵoj de plozivo kaj frikativo (ts, , ). Tiu distingo okazas ekzemple en la pola lingvo, inter trzy (tri) kaj czy (ĉu), sed por multaj aliaj ĝi estas malfacila distingo. La leksikono evitas tiujn kombinaĵojn en radikoj, sed ili povus okazi en kunmetaĵoj, ekzemple katŝato (ŝato de katoj). Kvankam tiaj kombinaĵoj estas maloftaj kaj eventuale ankaŭ eviteblaj per enmeto de o (katoŝato ktp), ili tamen povas ekzisti. Eblas eĉ konstrui per kunmetaĵoj iujn minimumajn parojn inter kiuj la nura kontrasto konsistas el tia diferenco, ekz-e atencata kaj atentsata (sata de atento). Tial, aŭ oni devas insisti ke esperantistoj kapablu, almenaŭ principe, prononci kaj aŭdi diferencojn inter ts kaj c, inter kaj ĉ, kaj inter kaj ĝ, aŭ oni devas modereti la pretendon ke unu litero reprezentas unu fonemon en Esperanto.
  2. http://newsgroups.derkeiler.com/Archive/Soc/soc.culture.esperanto/2008-06/msg00190.html
  3. http://www.esperanto.de/bb/sefosas/enhavo.htm