Ŝava alfabeto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Skribarto > Skriboj > Planskribo > Ŝava


Ŝava alfabeto
𐑞 ·𐑖𐑱𐑝𐑾𐑯 𐑨𐑤𐑓𐑩𐑚𐑧𐑑

Tipo

Alfabeto

Uzata por lingvoj

Angla

Inventita de

Ronald Kingsley Read

Epoko

ekde 1960

Idaj sistemoj

Quikscript

Unikoda intervalo

U+10450..U+1047F

ISO 15924

Shaw

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ŝava alfabeto estas planita fonetika alfabeto por la angla lingvo. La irlanda aŭtoro kaj teatraĵisto George Bernard Shaw en 1941 priskribis, kia devus esti tia skribsistemo. Li postlasis fonduson por premii la plej bonan proponon. El la 467 proponoj venkis tiu de Ronald Kingsley Read kaj la sistemo ricevis la nomon laŭ SHAW (angle shavian).

En 1962 publikiĝis la teatraĵo de SHAW Androklo kaj la leono duskribe.

Enhavo

[redakti] Signoj

[redakti] Literoj

La sistemo havas fonemajn literojn, krome kelkajn signojn por oftaj songrupoj aŭ vortetoj. La tiel nomaj altaj literoj (kun superliniaĵo) servas por senvoĉaj konsonantoj. Profundaj literoj (kun subliniaĵo) estas la renversitaj (pli ĝuste, turnitaj je 180°) formoj de la unuaj, kaj ili prezentas la respondajn voĉajn konsonantojn. Mallongaj literoj prezentas vokalojn kaj teneblajn konsonantojn (nazajn konsonantojn plus l kaj r).


Altaj kaj profundaj literoj:
Ŝava litero Shavian-peep.png Shavian-tot.png Shavian-kick.png Shavian-thigh.png Shavian-fee.png Shavian-so.png Shavian-sure.png Shavian-church.png Shavian-yea.png Shavian-hung.png
Unikode 𐑐 𐑑 𐑒 𐑔 𐑓 𐑕 𐑖 𐑗 𐑘 𐑙
Prononco [p] [t] [k] [θ] [f] [s] [ʃ] [tʃ] [j] [ŋ]
Nomo/ekzemplo peep tot kick thigh fee so sure church yea hung
 
  Shavian-bib.png Shavian-dead.png Shavian-gag.png Shavian-they.png Shavian-vow.png Shavian-zoo.png Shavian-measure.png Shavian-judge.png Shavian-woe.png Shavian-ha-ha.png
𐑚 𐑛 𐑜 𐑞 𐑝 𐑟 𐑠 𐑡 𐑢 𐑣
[b] [d] [g] [ð] [v] [z] [ʒ] [dʒ] [w] [h]
bib dead gag they vow zoo measure judge woe ha-ha

Malprofundaj literoj:
Shavian-loll.png Shavian-roar.png Shavian-mime.png Shavian-nun.png Shavian-if.png Shavian-eat.png Shavian-egg.png Shavian-age.png Shavian-ash.png Shavian-ice.png
𐑤 𐑮 𐑥 𐑯 𐑦 𐑰 𐑧 𐑱 𐑨 𐑲
[l] [r] [m] [n] [ɪ] [i:] [e] [eɪ] [æ] [aɪ]
loll roar mime nun if eat egg age ash ice
 
Shavian-ado.png Shavian-up.png Shavian-on.png Shavian-oak.png Shavian-wool.png Shavian-ooze.png Shavian-out.png Shavian-oil.png Shavian-ah.png Shavian-awe.png
𐑩 𐑳 𐑪 𐑴 𐑫 𐑵 𐑬 𐑶 𐑭 𐑷
[ə] [ʌ] [ɒ] [əʊ] [ʊ] [u:] [aʊ] [ɔɪ] [ɑː] [ɔ:]
ado up on oak wool ooze out oil ah awe

Ligaĵoj:
Shavian-are.png Shavian-or.png Shavian-air.png Shavian-err.png Shavian-array.png Shavian-ear.png Shavian-ian.png Shavian-you.png
𐑸 𐑹 𐑺 𐑻 𐑼 𐑽 𐑾 𐑿
[ɑ:r] [ɔ:r] [eər] [ɜ:r] [ər] [ɪər] [ɪə] [ju:]
are or air err array ear Ian yew

[redakti] Interpunkcio

La ŝava skribo ne havas usklecon. Mezalta punkto markas la proprajn nomojn. Cetere, oni uzas la ordinaran interpunkcion.

[redakti] Variaĵoj

[redakti] Por la angla lingvo

REED poste plu prilaboris la sistemon kaj liveris la rezulton sub la nomo rapidskribo (angle Quikscript). Paul Vanderbrink proponas iom modifitan version de la ŝava skribo.

[redakti] Por Esperanto

«Mia penso» de L.L. Zamenhof en la Starlinga-Ŝava alfabeto

Ĝan Ŭesli Starling (John Wesley Starling) kaj aliaj en 1996-1997 adaptis la ŝavan al Esperanto, pretigante tiparon kaj publikigante libran priskribon.

Emfazitaj sube estas elparoloj diferencaj de la anglaj.

Ŝava litero Shavian-ash.png Shavian-bib.png Shavian-thigh.png Shavian-church.png Shavian-dead.png Shavian-egg.png Shavian-fee.png Shavian-gag.png Shavian-judge.png Shavian-ha-ha.png Shavian-hung.png Shavian-if.png Shavian-woe.png Shavian-measure.png
Unikode 𐑨 𐑚 𐑔 𐑗 𐑛 𐑧 𐑓 𐑜 𐑡 𐑣 𐑙 𐑦 𐑢 𐑠
Elparolo [a] [b] [ts] [tʃ] [d] [e] [f] [g] [dʒ] [h] [x] [i] [j] [ʒ]
Tradicia ortografio a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ
 
Shavian-kick.png Shavian-loll.png Shavian-ooze.png Shavian-wool.png Shavian-ado.png Shavian-peep.png Shavian-roar.png Shavian-so.png Shavian-sure.png Shavian-tot.png Shavian-on.png Shavian-yea.png Shavian-vow.png Shavian-zoo.png
𐑒 𐑤 𐑫 𐑵 𐑩 𐑐 𐑮 𐑕 𐑖 𐑑 𐑪 𐑘 𐑝 𐑟
[k] [l] [m] [n] [o] [p] [r] [s] [ʃ] [t] [u] [w] [v] [z]
k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z


Ligaĵoj
Shavian-la.png Shavian-kaj.png Shavian-au.png Shavian-aj.png
la kaj aj ajn

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj