Sonskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvoscienco sonskribo estas skribsistemo kodanta parolon, la sonan formon de la lingvo. La signoj de sonskribo neniel rilatas al la senco de la teksto, ili prezentas parolsonojn (pli ĝuste, fonemojn) el kiuj konsistas vortoj, esprimantaj la koncernajn ideojn en la buŝa formo.

Ekz‑e al la nombro, ideograme prezentebla per 24, sonskribe respondas «dudek kvar» (en Esperanto) aŭ «vierundzwanzig» (en la germana). Ĝenerale la sonskribo de unu sama ideo havas malsamajn formojn en diversaj lingvoj kaj ne estas rekte komprenebla por alilingvano.

La granda avantaĝo de sonskriboj konsistas en tio, ke ĉiujn tekstojn eblas prezenti per negranda nombro (kelkdeko) da signoj (alfabeto); tial la sonskribojn oni ankaŭ nomas alfabetaj skriboj.

La formo de signobildoj uzataj en sonskribo povas esti tute arbitra, pure konvencia; tamen en trajtecaj alfabetoj (ekz-e en la Ŝava alfabeto) ilia formo povas aludi fonetikajn ecojn de la respondaj fonemoj.

Estas pluraj tipoj de sonskriboj, laŭ la maniero prezenti la parolsonojn; interalie la silabaj skriboj, la konsonantaj skriboj, kaj la plej kompletaj konsonanta-vokalaj skriboj. Al tiu lasta tipo apartenas i.a. la skribsistemo de Esperanto.