Sonoranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

En fonetiko kaj fonologio, sonoranto estas parola sono kiu estas produktata sen turbula aerfluo en la parola fluejo. Esence tio signifas ke sono estas sonoranto, se ĝi produkteblas daŭre je la sama tonalto. Ekzample, vokaloj estas sonorantoj, kiel ankaŭ estas konsonantoj kiaj /m/ kaj /l/. Aliaj konsonantoj, kiaj /d//k/, ne produkteblas daŭre je la sama tonalto, kaj do estas ne-sonorantoj. Aldone al vokaloj, fonetikaj kategorioj de sonoj konsiderataj kiel sonorantoj inkluzivas alproksimantojn, nazalojn, frapetojn, kaj trilojn. En la hierarĥio de sonoreco, ĉiuj sonoj pli altaj ol frikativoj estas sonorantoj.

Sonorantoj estas tiuj artikulacioj en kiuj estas nur parta fermo aŭ nebarita buŝa aŭ naza eskapo de aero; tiaj artikulacioj, tipe voĉaj, kaj ofte senfrotaj, sen brukomponento, povas kunhavi multajn fonetikajn trajtojn kun vokaloj.

La vorto resonanto fojfoje uziĝas por tiaj ne-turbulaj sonoj. Tiakaze, la vorto sonoranto povas striktiĝiĝi al ne-vokalaj resonantoj; tio estas, ĉiuj supraj krom vokaloj kaj duonvokaloj. Tamen, tiu uzaĵo eksmodiĝadas.

Sonorantoj kontrastas kun obstruantoj, kiuj ja kaŭzas turbuladon en la parola fluejo. Inter konsonantoj prononcataj diste malantaŭe en la gorĝo (uvularoj, faringaloj) la distingo inter alproksimanto kaj voĉa frikativo estas tiel malklara ke tiaj sonoj kiaj voĉa uvulara frikativo ([ʁ]) kaj voĉa faringala frikativo ([ʕ]) ofte kondutas kiel sonorantoj. La faringala konsonanto estas ankaŭ semivokalo respektiva al la vokalo /a/.

Dumke la plejo da obstruantoj estas senvoĉaj, la granda plejmulto da sonorantoj estas voĉaj. Certe eblas fari senvoĉajn sonorantojn, sed sonorantoj kiuj estas nevoĉaj troviĝas en nur po ĉirkaŭ 5 elcento de la lingvoj de la mondo[1]. Tiuj troviĝas preskaŭ nur en la areo ĉirkaŭ la Pacifika Oceano de Nov-Kaledonio laŭhorloĝnadle al Sudameriko kaj apartenas al nombro da lingvaj familioj, inter kiuj estas la Aŭstronezia, Ĉinotibeta, Na-denea kaj Eskimo-Aleuta. Ŝajnas notinde ke, en ĉiu kazo kie senvoĉa sonorant ja troviĝas, estas kontrasta voĉa sonoranto.[mankas fonto]

Senvoĉaj sonorantoj tendencas esti treege malbruaj kaj tre malfacile rekoneblaj eĉ por tiuj homoj kies lingvo ja ilin entenas. Ili havas fortan emon aŭ revoĉiĝi aŭ sperti forticion formante, ekzemple, frikativon kia senvoĉa palatala frikativo ([ç]) aŭ senvoĉa alveolara laterala frikativo ([ɬ]).

Ekzemplaj sonorantoj[redakti | redakti fonton]

En la Angla[redakti | redakti fonton]

La Angla havas la sekvajn sonorantajn konsonantojn: l, m,n,ŋ,r, w,j[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribuita de Sandra Ferrari Disner); Patterns of sounds; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3
  2. UCL DEPT OF PHONETICS & LINGUISTICS, (Septembro 19, 1995), "Sampa for English", Alirdato Majo 25, 2007.