Ĝan Ŭesli Starling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĝan Ŭesli Starling estas usona esperantisto. Naskita la 24-an de decembro 1955 kiel John Wesley Starling, li oficiale esperantigis sian nomon (anglalingve lia nomo perdas siajn supersignojn kaj iĝas Gan Uesli Starling, kiel oni povas vidi sur lia retpaĝo anglalingva). Li eklernis Esperanton en la jaro 1982, dum li studis elektronikon ĉe 2-jara kolegio.

Ĝan Ŭesli Starling tradukis kelkajn anglalingvajn verkojn en Esperanton[1].

Starling laboras kiel testa inĝeniero pri fuel-ŝpruciloj de turbinaj motoroj por la korporacio Woodward, okupo kion li tenas ekde 2006. Antaŭe li laboris dum dek du jaroj kiel testa inĝeniero por du aŭtomobilaj firmaoj. Kaj eĉ pli frue por la robota firmao PRAB.

En la angla lingvo, Starling partoprenis en projekto por re-eldoni la tutan verkaron de Jack Vance kiel 44-volumenan kolekton. Por skani tekstojn kaj kontroli la teksto-dosierojn, la estraro de la projekto invitis du volontulojn el pli ol cent, ke ili venu renkonti persone la aŭtoron ĉe lia domo dum semajnfino en januaro 2000. Starling estis inter tiuj du invititoj. La iama Ĉefa Redaktoro de tiu projekto, profesia artisto Paul Rhoads el Francio, nun kontribuas kovrilo-ilustraĵojn por la traduka projekto.

Starling ne multe aktivas en movadaj aferoj, dirante ke kelkaj spertoj de antaŭ la jaro 2000-a malentuziasmigis lin pri tio, kaj dediĉas siajn laborojn anstataŭe al la traduka projekto kion li nomas Eldonejo Mistera Sturno. Sep tradukoj nun haveblas kiel bitlibroj en EPub, Mobi kaj PDF. Apartaĵo de tiuj ĉi eldonoj estas la enhavaj vortaroj. Trovinte maloftan vorton substrekitan, leganto povas rekte aliri difinon en posta vortara ĉapitro kaj tuj poste reveni al la legata teksto.

Eldonejo Mistera Sturno[redakti | redakti fonton]

Starling estas la instiganto kaj daŭra gvidanto de projekto Eldonejo Mistera Sturno kio servas por traduki sciencan fikcion kaj fantaston el la angla lingvo en Esperanton. Precipe tiu ĉi grupo laboras por traduki la usonan verkiston Jack Vance pri kiu Starling interesiĝis pro prezentiĝo fare de la esperantistino Anjo Harlow dum ambaŭ ĉeestis tri-semajnan someran Esperanto-kurson en Kalifornio en 1987. Starling fariĝis fervora ŝatanto de tiu aŭtoro kaj strebis akiri tradukan permeson. Tion li neformale gajnis telefone kaj letere en 1994. En 1998, li elspezis el la heredaĵo kion lasis al li la patro por aĉeti tiujn traduko-rajtojn (nur en Esperanton) iom pli formale. Post la forpaso de Jack Vance, tiujn rajtojn plu agnoskas la postlas-ekonomo de Jack Vance.

Komence de jaro 2016, la projekto ankaŭ laboras por traduki la klasikan sciencfikcian romanon “Stacidomo” verkitan de la usona aŭtoro Clifford D. Simak, kiu, kiel Vance, ankaŭ gajnis la premion Hugo.

La Ŝava Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Kunlabore kun Phillip Driscoll, en la jaroj 1996-1997 li adaptis la ŝavan alfabeton al Esperanto, pretigis tiparon kun esperantaj literligaĵoj kaj publikigis ĝian broŝuran priskribon[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]