Ajmara lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajmara
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Aymaran
Parolata en Bolivio, Peruo, Ĉilio (nordo)
Parolantoj 4 000 000
Denaskaj parolantoj 2.200.000
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Peruo
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ay
  ISO 639-2 aym
  ISO 639-3 aym
  Glottolog nucl1667
Angla nomo Aymara
Franca nomo aymara
Vikipedio
vdr

Ajmara Lingvo estas parolata lingvo de ajmaroj en Bolivio, Peruo (oficiala lingvo), Nordo de Ĉilio kaj montara nordokcidenta regiono de Argentino. Tre vigla lingvo en la sudamerika montara regiono, kun radi-elsendoj, en komputiko[1], ktp. Estis la popola lingvo de Inkaa imperio (la "nobla" estis la Keĉua).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La ajmara estas forte aglutina lingvo. Ĝi ne konas artikolon. Ĝia vortaro estas tre riĉa. Ekzistas ekzemple cento da vortoj por la verbo porti, depende de tio, kion oni portas. La plimulto de la substantivoj havas diversajn formojn, depende de la "certeco". Ekzemple en la frazoj "Mi vidas ĉevalon", "Mi kredas, ke mi vidas ĉevalon" kaj "Li diras, ke li vidas ĉevalon" la vorto "ĉevalo" estas tradukita laŭ 3 diversaj manieroj.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Kiel la keĉua kaj araba lingvoj la ajmara konas nur tri vokalojn (a, i, u). Ekzistas longigitaj vokaloj, reprezentataj kun dierezo super si; do skribe ekzistas jenaj ses vokaloj: a, ä, i, ï, u, ü. Menciindas ankaŭ, ke antaŭ uvula konsonanto (q, q', qh, x) vokalo i iĝas /e/ kaj vokalo u iĝas /o/. Ekzistas diftongoj formitaj per y (= "j") kaj w (= ŭ).

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La ajmara havas 16 konsonantojn, sed kalkulante variantojn de la plozivoj oni atingas 26:

lipa gingiva palata vela uvula
plozivo p t ch k q
frikativo s j x
lateralo l ll
trilo r
nazalo m n ñ
glitanto
(duonkonsonanto)
w y

Ĉe la plozivaj konsonantoj ne ekzistas voĉaj formoj kiaj b, dg . Tamen ekzistas tri formoj de frikativaj konsonantoj: simplaj, velaraj kaj aspiraciaj.

simpla velara aspiracia
p p' ph
t t' th
ch ch' chh
k k' kh
q q' qh

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ajmara kiel komputila lingvo, Monato, 1986/08-09, p. 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]