W
W (esperante nomata duobla vo, ĝermana vo aŭ vavo, malofte vu aŭ vuo) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto. La litero estis neniam uzata en la latina lingvo mem, sed evoluis el bezonoj de aliaj eŭropaj lingvoj. Ĝi aperis komence kiel kunigo de literparo uu aŭ vv (u kaj v estis formoj de unu sama litero en la klasika latina); la angla nomo de la litero signifas duobla u kaj naskiĝis do el la evoluo de uu al w.
En la Internacia Fonetika Alfabeto la litero w estas signo de voĉa rondigita vela alproksimiĝo, la sono kiun ĝi havas ekz. en la anglaj vortoj wit kaj weather. En la eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata precipe en la germana, pola (en tiuj du ĝi signas la sonon v), angla, nederlanda kaj kimra; la aliaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin preskaŭ nur en fremdvortoj.
Signifoj [redakti]
Kiel mallongigo aŭ simbolo la litero W aŭ w havas interalie la jenajn signifojn:
- En biokemio, W estas la simbolo por triptofano.
- En la Sistemo Internacia de Unuoj, W estas la simbolo de vato.
- En kemio, W estas la simbolo por volframo.
- En partikla fiziko, W estas simbolo por unu el la elementaj bosonoj.
|
||||||||||