Ĉapelo (supersigno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Î)
Ĉapelo ˆ
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĉi tiu artikolo temas pri la supersigno. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Ĉapelo (apartigilo).

En tipografio ĉapelo estas supersigno angul-forma, kies malferma flanko estas malsupre. Aliaj nomoj estas tegmento kaj cirkumflekso. Ĝi estas uzata en la alfabeto de pluraj lingvoj, kiel Esperanto, la greka, la franca, la portugala, la norvega, la rumana, la vjetnama ktp.

En Esperanto la ĉapelo estas uzata super la literoj C, G, H, J kaj S por formi la ĉapelitajn literojn Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ kaj Ŝ. Aliaj lingvoj uzas ĝin super vokaloj, ofte por marki ties akcentatan kaj/aŭ longan prononcon. En la kimra lingvo ĝi povas aperi ankaŭ super la literoj W (Ŵ) kaj Y (Ŷ), kiuj estas vokaloj en tiu lingvo. En la okcidentfrisa lingvo ĝi povas aperi super la literoj a (â), e (ê), o (ô) kaj u (û). Sed la supersignoj ne estas partoj de la literoj, en la okcidentfrisa, kaj jen kial ili kutime ne estas skribitaj grandlitere.

La askia kaj unikoda numero de la cirkumflekso estas 94 (U+005E). Unikodo posedas ankaŭ kombiniĝantan formon kun la numero 770 (U+0302).

Kvankam la vortoj "ĉapelo" kaj "cirkumflekso" ofte estas uzataj kvazaŭ sinonimoj, tute strikte "ĉapelo" rilatas al la formo de la signo kaj "cirkumflekso" al ĝia fonetika funkcio. La malnova helena lingvo posedis cirkumflekson, kiu tamen plej ofte estis skribata kiel tildo (~).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]