Ĥ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
^
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĥ ĥ

Ĥ, minuskle ĥ, estas la 11-a litero de la Esperanta alfabeto, havanta la prononcon (laŭ IFA) [x] kaj la nomon "ĥo".

La uzado de tegmentforma supersigno ("ĉapelo", cirkumflekso) por modifo de la grafemo H je Ĥ estas invento de Zamenhof. Ĝia minusklo havas almenaŭ tri tipografiajn variojn: kun la cirkumflekso super la stango de la h, kun la cirkumflekso super la arko de la h, aŭ kun la cirkumflekso meze super ambaŭ.

Kvankam la sono de Ĥ troveblas en multaj Eŭropaj lingvoj kaj kelkaj aliaj (araba, persa), maloftas ke ĝi estas fonemo opozicia al la sono de nia H ([h]). Tial kelkaj homoj emas miksi la du sonojn.

Dekomence Ĥ estis la plej malofta litero en Esperanto, laŭ kelkaj homoj pli kaj pli for-evoluiĝanta, ekzemple monarĥo > monarko, ĥemio > kemio, meĥanismo > mekanismo kaj, pli ĵuse, ĥoro > koruso. Tiel, se iu deziras skribi antikvece, tiu multe uzu ĥ (Zamenhof skribis arĥaja kaj ĥino por modernaj arkaika kaj ĉino).

Kelkaj opinias, ke la tendenco k-igi ĥ estas etnocentrisma fare de anoj de lingvoj, kiuj ne konas la sonon. Aliaj vidas en la malofteco de ĥ argumenton por rezigni pri ĝi.

Laŭ akademia decido en 1921 oni "laŭvole anstataŭigu ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r".

La Fundamento de Esperanto permesas anstataŭigi ĥ per hh, kiam la cirkumfleksaj konsonantoj ne estas teknike eblaj.

Ĥ havas en Esperanto utilan onomatopean funkcion, kiel redono de bleko, ĝemo kaj similaj: aĥ!, eĥo, ĥoro, ĥa-ĥa (korvo/korniko-blekado).

En aliaj lingvoj oni montras la sonon [x] per aliaj literoj :

[redakti] Metodoj uzitaj por forigi ĥ

  • ŝanĝi ĝin al k (en plej multaj okazoj) : ĥemio > kemio, monarĥo > monarko, monaĥo > monako
  • ŝanĝi ĝin al ĉ (nur okazinte ĉe du vortoj) : ĥino > ĉino, ĥilo > ĉilo
  • ŝanĝi ĝin al h (tre malofte) : ĥamida > hamida
  • ŝanĝi la tutan vorton : ĥoro > koruso, eĥo > ekoo, aĥ! > ho ve!
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj