ß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ß

ß (Esperante sozoesceto) estas litero en la Germana versio de la latina alfabeto, tie nomata Eszett [esCET] (de la prononco es kaj zett de la unuopaj literoj) aŭ scharfes S («akra s», de ĝia malvoĉa prononco). Ĝia prononco estas [s], kaj ĝi troviĝas nur post longe prononcataj vokaloj (inkluzive diftongoj) en normala, nemajuskla skribo. En tutmajuskla skribo ĝin anstataŭas du S (SS). ß estas unikaĵo en la Latina signaro, ĉar ĝi estas la sola litero kiu havas nur minusklan aperon. Ĝia funkcio en la Germana ortografio estas alia ol s, ĉar intervokala s havas voĉan prononcon [z]. Komparu Straße [ŜTRA:se] kun Nase [NA:ze]. Antaŭ la ortografia reformo en 1996, ĝi ankaŭ estis uzata vortfine kiel ĝenerala ligaturo por ss, eĉ post mallongaj vokaloj, kiel en daß [das] (reformortografie dass).

Kiel montras la majuskligo kaj antaŭa uzo en vortoj kiel daß (nun dass), ß origine estas ligaturo inter s kaj z. Oni prenis malnovan frakturan version de ſ kaj z, kaj kunigis ilin kiel ſz, kaj do ß. Ĝia moderna Germana nomo do trafe priskribas ĉi tiun literon.

En Svisio kaj Liĥtenŝtejno oni oficiale forigis ß el la alfabeto. Tie oni ĉiam skribas anstataŭe ss, sed literaturo presata por eldonado trans la diversaj germanlingvaj regionoj uzas la ligaturon ß.