Minusklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Minusklo referencas la malgrandajn formojn de la literoj: a, b, c. Origine, oni skribis tute per majuskloj en interlinio kun bone difinitaj supra kaj malsupra limoj. Kiam oni skribas rapide per plumo, oni emis fari ĉi tiujn pli rondaj kaj simplaj, kiel uncialoj. El ĉi tiuj la unuaj minuskloj rezultis, la duon-uncialoj kaj kursiva minusklo, kiuj ne plu restas en interlinia limo.

Ĉi tiuj laŭvice konsistigis la fundamenton por karolidaj minuskloj, disvolvigitaj de Alcuin por la korto de Karlo la Granda, kiu rapide disvastiĝis tra Eŭropo. Ĉi tie, la unuan fojon, fariĝis ofte miksi kaj majusklojn kaj minusklojn en unu teksto.

Tradicie, pli gravaj literoj -- tiuj kiuj komencas frazojn kaj substantivojn -- estis pligrandigitaj; nun oni skribis ilin en tute alia skribado, kvankam ne estis fiksita majuskliga sistemo ĝis la komenco de la 18-a jarcento (kaj eĉ tiam oni majuskligis ĉiujn substantivojn, sistemo ankoraŭ uzata en la germana sed ne en Esperanto).

Similaj evoluoj okazis en aliaj alfabetoj. La minuskla skribado por la greka alfabeto venas origine en la 7-a jarcento kaj atingis sian kvarlinian formon en la 8-a jarcento. Iom post iom, uncialaj formoj estis pli kaj pli miksitaj en la skribadon. La plej frua datita greka minuskla teksto estas la Evangelioj de Uspenski en la jaro 835. La moderna praktiko de majuskligo de ĉiu frazo ŝajne estas importita.

Cap min.png


Minuskloj en langola skribo forte diferencas de majuskloj aŭ "runoj", estante la fonetika elirpunkto por stenografioj diverslingvaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]