Ż

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ż ż

Żż estas tridek dua litero de la pola alfabeto kaj tridek kvara litero de la kaŝuba alfabetoj. Kvankam "Żż" estas kreita de latina litero Zz per aldono de supersigno punkto ·, en ambaŭ lingvoj ĝi povas aspekti ankaŭ kiel Ƶƶ - ekzemple sur reklamŝildoj.

En pola lingvo ĝi prononciĝas kiel /ʐ/ kaj en kaŝuba lingvo la prononco estas pli softa: /ʑ/. En ambaŭ lingvoj la litero ż estas uzata kiel parto de digrafo kiu prononciĝas /ʤ/.

Krome, la litero ż estas uzata en malta lingvo (prononciĝas /z/) kaj vilamovica lingvo.