Vilamovica lingvo
| Vilamovica lingvo | |
| Wymysiöeryś | |
| Parolata en | Pollando |
| Denaskaj parolantoj | >70 |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | ne |
| Skribo | latina |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
Hindeŭropa
|
|
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo en | ne estas |
| Reguligita de | ? |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | ? |
| ISO 639-2 | gem |
| ISO 639-3 | wym |
| SIL | ? |
Vilamovica lingvo (vilamovice Wymysiöeryś) estas okcidentĝermana lingvo kiu estas parolata en la urbeto Wilamowice (Wymysoj vilamovice) apud Bielsko-Biała, sur la limo inter Silezio kaj Eta Pollando en la historia regiono Galicio. Hodiaŭ vilamovica lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 70 denaskaj parolantoj, ĉiuj maljunuloj; tial vilamovica lingvo estas endanĝera lingvo.
Enhavo |
[redakti] Historio
Origine, vilamovica lingvo ŝajnas derivi de mezaltgermana lingvo je XII jarcento, kun granda influo de platgermana lingvo, de nederlanda lingvo, de frisa lingvo, de pola lingvo kaj de anglosaksa lingvo. Oni pensas ke la loĝantoj de Wilamowice estas posteuloj de la germanaj, nederlandaj kaj skotaj koloniuloj kiuj alvenis al Pollando je XIII jarcento. Ĉiukaze, la loĝantoj de Wilamowice ĉiam negis ian ajn ligon kun Germanio kaj ili ĉiam insiste asertis ke ili havas nederlandan originon.
Vilamovica lingvo estis dialekta lingvo de Wilamowice ĝis 1939–1945. Post la dua mondmilito, la lokaj komunistaj aŭtoritatoj malpermesis la uzado je ĉi tiu lingvo. Kvankam la malpermeso ĉesis post 1956, vilamovica lingvo estis laŭgrade anstataŭita de pola lingv, ĉefe inter la junuloj.
Laŭ la propono de Tymoteusz Król, dekkvarjarulo en tiu tempo, la Biblioteko de Kongreso aldonis vilamovican lingvon al la registro de lingvoj la 18-an de julio 2007. La lingvo estis ankaŭ enregistrita ĉe la Internacia Organizaĵo por Normigado, kiu atribuis al ĝi la ISO kodon wym.[1]
Vilamovica lingvo estas la lingvo kiun la poeto Florian Biesik uzadis por skribi siaj poeziaĵoj dum la XIX jarcento.
[redakti] Vilamovica alfabeto
Lavilamovica alfabeto, kreita de Józef Gara, konsistas el 34 literoj derivitaj el la latina alfabeto:
| Majuskloj | |||||||||||||||||||||||||||||||||
| A | Ao | B | C | Ć | D | E | F | G | H | I | J | K | L | Ł | M | N | Ń | O | Ö | P | Q | R | S | Ś | T | U | Ü | V | W | Y | Z | Ź | Ż |
| Minuskloj | |||||||||||||||||||||||||||||||||
| a | ao | b | c | ć | d | e | f | g | h | i | j | k | l | ł | m | n | ń | o | ö | p | q | r | s | ś | t | u | ü | v | w | y | z | ź | ż |
La ortografio de vilamovica lingvo inkludas la "AO" digrafo, kiu estas konsiderita aparta litero.
[redakti] Ekzemploj kaj rilatoj kun aliaj lingvoj
Jen kelkaj ekzemploj de vilamovicaj vortoj kun germana, nederlanda kaj angla traduko. Vilamovice la litero ł sonas kiel esperanta ŭ kaj la litero w sonas kiel v:
| Vilamovice | Germane | Nederlande | Angle | Esperante |
|---|---|---|---|---|
| ałan | allein | alleen | alone | sola |
| ana, an | und | en | and | kaj |
| bryk | Brücke | brug | bridge | ponto |
| duł | dumm | dom | stupid (cfr. ing. dull) | malsaĝulo |
| fulgia | hören | horen | to hear (sed kfr. ned. volgen kaj ger. folgen "sekvi", kiuj signifas ankaŭ "kompreni, aŭskulti", kaj ang. "follow?" = "ĉu vi komprenas?") | aŭskulti |
| ganc | ganz | gans | entirely | tuta, tute |
| gyrycht | Gericht | gerecht | court (kfr. ger. Recht "rajto" kaj ang. right) | tribunalo |
| dyr hymuł | Himmel | hemel | heaven | ĉielo |
| łiwa | Liebe | liefde | love | amo |
| a mikieła | ein bisschen | een beetje | a bit (kfr. ags. micel kaj ang. much) | iom |
| müter | Mutter | moeder | mother | patrino |
| mytuł | Mitte | middel | middle | centro, mezo |
| nimanda | niemand | niemand | no one (kfr. ang. no man) | neniu |
| ny | nein | nee | no | ne |
| ödum | Atem | adem | breath (kfr. ags. ǽðm, arkaika ger. Odem, okcidentcentra ger. Öödem) | spiro |
| olifant | Elefant | olifant | elephant | elefanto |
| öwyt | Abend | avond | evening | vespero |
| śrajwa | schreiben | schrijven | to write (kfr. ang. shrive, aŭ la pli tarda prunto scribe) | skribi |
| syster | Schwester | zuster | sister | fratino |
| śtaen | Stein | steen | stone | ŝtono |
| trynkia | trinken | drinken | to drink | trinki |
| obrozła | Bild | beeld | picture (kfr. pol. obraz) | bildo |
| wełt | Welt | wereld | world | mondo |
| wynter | Winter | winter | winter | vintro |
| zyłwer | Silber | zilver | silver | arĝento |
| zyjwa | sieben | zeven | seven | sep |
| sgiöekumt | wilkommen | welkom | welcome | bonvena |
[redakti] Ekzemplaj tekstoj
Patro Nia vilamovice:
|
|
Vilamovica lulkanto kun traduko:
|
|
Mallonga teksto kun traduko:
|
|
Unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
|
« Oły łaojt zajn gybün yr frajchajt głajch myta aondyn łaojta. Dy zajn bysienkt mytum gydechnys an myt ar zejł an dy zuła zich myt aondyn bygejn wi bridyn. »
|
|
« Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. »
|
[redakti] Konsilitaj legaĵoj
- Ludwik Młynek, "Narzecze wilamowickie", Tarnów. 1907: J.Pisz.
- Józef Latosiński, "Monografia miasteczka Wilamowic", Kraków, 1909.
- Hermann Mojmir, "Wörterbuch der deutschen Mundart von Wilamowice" (Słownik niemieckiej gwary Wilamowic), Kraków, 1930-1936: Polska Akademia Umiejętności.
- Adam Kleczkowski, "Dialekt Wilamowic w zachodniej Galicji. Fonetyka i fleksja". Kraków, 1920: Polska Akademia Umiejętności.
- Adam Kleczkowski, "Dialekt Wilamowic w zachodniej Galicji. Składnia", Poznań, 1921: Uniwersytet Poznański.
- Maria Katarzyna Lasatowicz, "Die deutsche Mundart von Wilamowice zwischen 1920 und 1987". Opole, 1992: Wyższa Szkoła Pedagogiczna.
- Tomasz Wicherkiewicz, The Making of a Language: The Case of the Idiom of Wilamowice, Mouton de Gruyter, 2003, ISBN 3-11-017099-X
[redakti] Piednotoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Wymysiöeryś – jeszcze mowa nie zginęła ĉe YouTube. Agencja Fotograficzna Fotorzepa.
