Diskuto:Ĵ

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo pri Ĵ diras la jenon:

  • Daŭre prononcata, ĵ fariĝas onomatopeo ĵĵĵ (sono de ŝlos-rubando).

Se neniu montros ian fonton pri tiu onomatopeo, mi forigos tiun aldonon (laŭ mi tute fantazian).

Bertilo WENNERGREN

Jes, mi neniam kaj nenie aŭdis nek vidis tiun strangan onomatopeon !!

-Mi prenis tiun informon el

Joseph Conroy: Beginner's Esperanto

Hippocrene Books, 1994

ISBN 078180230X

el la sekcio pri interjekcioj kaj onomatopeoj. Mi ne havas la libron tie ĉi, do ne memoras la ekzaktan paĝon. Oni devus demandi al la lerta kaj sperta lingvisto Conroy de kie li prenis tiun "fantaziaĵon", se tiela.

--[[[Vikipediisto:Bab|Bab]]

Mi ĵus retpoŝtis Conroy demandante pri la onomatopeaĵo. --Chuck SMITH

Jen respondo de Conroy:

Plivole mi skribus ŝŝŝŝŝŝ por la nomita sono. Releginte mian tekston, mi trovis la lokon, kie mi citis kelkajn onomatopeojn, kiujn mi cherpis el Plena Analiza Gramatiko. La sola ekspliko estas, eble, ke alilandaj oreloj audas malsame sonojn.

Do, Conroy ĉerpis onomatopeaĵojn el PAG, sed "ĵĵĵ" li ne prenis de PAG. Tie ĝi mankas. Mi pensas, ke neniu uzas tiun esprimon, kaj tial mi proponas forigi la mencion de la onomatopeo "ĵĵĵ"

Bertilo WENNERGREN

Bone, mi forigos.

Bab