Paket-radio
Paket Radio estas metodo transigi datojn en amatora radio kaj en CB-radio. La datoj estas senditaj kiel "paketoj" kun maksimume po 255 bajtoj. Longa mesaĝo estas distranĉita en paketojn. Datoj kutime estas tekstoj, sed ankaŭ simplaj bildoj povas esti sendataj.
Ĉiu paketo estas identigita per
- sendanto
- celo, ricevanto
- sinsekva numero
Je la ricevanto ĉiuj paketoj, kiuj estis distranĉitaj je la sendanto, estas denove kunmetitaj sinsekve laŭ la paketa numero. Se paketo mankas aŭ enhavas eraron, la ricevanta stacio aŭtomate postulas ripeton, eble plejfoje, ĝis la ricevo estas sen eraro.
La sendado okazas je VHF kaj UHF-bendoj. Inter sendanto kaj ricevanto povas esti pliaj relajsoj, nomitaj digipiteroj, kiuj transdonas kaj amplifas la signalon. Ekzistas retoj de digipiteroj en Eŭropo, Usono, Azio. Tiuj estas interkonektitaj, tiel ke oni povas mondskale komuniki. Inteligentaj retaj nodoj decidas mem, per kiu vojo paketo estu sendita optimale.
Enhavo |
diversaj uzmodoj [redakti]
rekta konekto [redakti]
Konektoj okazas rekte inter du amatoraj stacioj. La sendanto enmetas la voksignon de la ricevanto, aldonante ties hejman digipiteron.
konverso [redakti]
Ankaŭ ekzistas kontaktoj en konvers-modo. Tie oni uzas numerigitajn kanalojn. Por Esperanto estis proponita kanalo 1887. Pli vigla kanalo estas la ĝenerala konvers-kanalo numero 000, en kiu ofte multaj uzantoj konversacias en diversaj lingvoj.
rubrikoj [redakti]
Tria metodo estas la uzo de rubrikoj. Ekzistas pli ol cent rubrikoj, ekzemple
- antenoj
- diplomoj
- DX
- lokaj grupoj
- ESPERANT
Oni povas sendi mesaĝojn al difinita rubriko mondskale. Je la ricevanto inteligenta softvaro indikas tuj post enŝalto, en kiuj de li markitaj interesaj rubrikoj estas novaĵoj kaj listigas ilin. Kompare al Yahoo-grupoj, kie oni devas mem alpuŝi komplike ĉiujn grupojn kaj kontroli, ĉu enestas interesaj novaj mesaĝoj, tio estas pli komforta.
Alia avantaĝo kompare al interreto: limigita vivtempo de mesaĝoj. Tio evitas la senfinan kreskon de datumaroj. Ĉiu mesaĝo en rubrikoj ricevas vivtempon, aŭ indikita de la sendanto, aŭ la sistemo fiksas aŭtomate taŭgan vivtempon. Ekzemploj:
- se vi volas anonci renkontiĝon dum venonta monato, vi fiksos vivtempon de 50 tagoj.
- La rubriko antenoj ricevos aŭtomate (se ne indikita pli mallonga de la sendanto) senfinan vivtempon (indiko: 0).
bezonataj aparatoj [redakti]
Oni uzas la kutimajn sendricevilojn kaj antenojn. Aldone oni bezonas modemon kaj komputilon kun speciala softvaro.