Cepphus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cepphus
Nigra urio.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Cepphus
Pallas, 1769
Specioj

C. grylle
C. columba
C. carbo

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cepphus estas genro de marbirdoj de la familio de aŭkedoj. Temas pri mezgrandaj urioj kun ĉefe nigra korpo dum la reprodukta sezono, maldika malhela beko kun ruĝa bekinterno kaj ruĝegaj kruroj kaj piedoj. Du specioj havas blankajn flugilajn grandajn makulojn, la tria specio havas blankajn okulringojn. Ĉiuj el ili estas multe pli helaj vintre, makulitaj supre kaj blankaj sube.

La reprodukta medio estas rokaj insuloj kaj marbordoj de nordaj Atlantiko kaj Pacifiko. Ili plej ofte demetas ovojn en roka truo proksime de akvo.

Tiuj birdoj povas vintri en siaj reproduktejoj, moviĝante iomete al malfermaj akvoj se necese, sed plej ofte ne migras multe suden.

Por nutri sin ili plonĝas el la akvosurfaco, kaj subnaĝas. Ili manĝas ĉefe fiŝojn kaj krustulojn, sed ankaŭ kelkajn moluskojn, insektojn kaj plantan materialon.

La specioj estas:

Ili estas ankaŭ fosiliaj formoj

  • Cepphus olsoni (Rivero San Luis Rey Malfrua Mioceno - Frua Plioceno de Okc. Usono)
  • Cepphus cf. columba (Kanjono Lawrence Frua Plioceno de Okc. Usono)
  • Cepphus cf. grylle (San Diego Malfrua Plioceno, Okc. Usono)

La du lastaj ŝajnas la nunaj specioj, sed pro la konsiderinda distanco laŭ tempo aŭ spaco el la nunaj teritorioj povus aparteni al diferencaj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]