Trielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trielo
Burhinus oedicnemus0.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Burhinus Burhinus
Specio: Trielo Burhinus oedicnemus
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Trielo, Burhinus oedicnemus estas la ununura birdo kiu reprezentas en Eŭropo kaj okcidenta Azio la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Trielo de Hindia raso, foje konsiderata kiel separenda specio Burhinus indicus

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas mezgrandaj vadbirdoj (40 cm kaj enverguro de ĝis 80 cm; pezo ĝis duonkilo) kun fortikaj kapoj kaj nigroflavaj -nigre ĉepinte- bekoj, larĝaj flavaj okuloj kaj kamufla bruna plumaro kies strietoj estas malhelaj. La flava okulo estas en la centro de malhela strio kiu estas horizontala mezo de hela cirklo. Krome videblas en flugiloj preskaŭ blanka strio inter du malhelaj kaj alia pli malhela ĉeborde. Dumfluge en flugiloj estas pli videblaj du preskaŭ blankaj strioj en malhela flugilo. La kruroj estas dikaj, longaj kaj flavaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam temas pri vadbirdo, tiu specio preferas sekajn malfermajn mediojn kun nuda planko, mezdezertaj kaj stepaj. Ili estas ĉefe noktumaj birdoj, laŭ sia laŭta kaj muzika voĉo -kuroliii, tulii- kiu sonas nokte, ĉefe dum migra sezono. Estas soleca birdo, malfidema, kaŝema, kio facilas pro ties kamufla plumaro.

Ili manĝas insektojn kaj reptiliojn, kiuj predas per rapidega kuro, sed ankaŭ etajn mamulojn kiujn ĉasas kvazaŭ kato. Ili manĝas ankaŭ ovojn aŭ idojn de aliaj birdoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Trieloj loĝas en suda kaj orienta Eŭropo, nome suda Portugalio kaj Hispanio, Francio, Italio kaj orienta Eŭropo ekde Pollando ĝis Grekio kaj Kaŭkazio, norda Afriko supre Saharo kaj sudokcidenta Azio, ekde Turkio ĝis Birmo. Temas pri migranta birdo en la mezvarmaj partoj de Azio kaj Eŭropo kiu vintras en pli sudaj partoj de Afriko aŭ Azio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Okazas seksaj ceremonioj bruemaj kaj konkurencaj inter maskloj. Ili faras neston en aprilo en truo farita surgrunde. La ino demetas 2 ĝis 4 brun- aŭ blumakulitajn brunflavecajn ovojn surplanke. Kovado daŭras 16 tagojn kaj post eloviĝo la idoj sekvas la gepatrojn sen plu reveni al la neston. Kaze de danĝero la idoj kaŭriĝas kaj nevidebliĝas kaj la gepatroj protektas ilin kuraĝe. Iam okazas dua demetado.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

B. oedicnemus oedicnemus

B. oedicnemus discinctus

B. oedicnemus harterti

B. oedicnemus insularum

B. oedicnemus saharae

Referencoj[redakti | redakti fonton]