Solema tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Solema tringo
Tringa solitaria CT.jpg

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringa Tringa
Specio: Solema tringo Tringa solitaria
Wilson 1813
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Solema tringo, Tringa solitaria, estas malgranda malnovmonda vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ties ununura proksima parenco en la genro Tringa estas la Blankpuga tringo, Tringa ochropus, (Pereira & Baker, 2005); ili ambaŭ havas brunajn flugilojn kun etaj helaj punktetoj kaj delikatan sed kontrastajn kolon kaj brustan bildojn. Krome ambaŭ specioj nestumas en arboj, male al plej granda parto de aliaj Skolopedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en arbaroj tra Alasko kaj Kanado. Ĝi estas migranta birdo en Usono kaj vintras en Centra Ameriko kaj Suda Ameriko, ĉefe en la baseno de rivero Amazono kaj la Karibo, ĉefe en la grandaj insuloj kiel Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo; malofte ĉe la Pacifiko. Ĝi estas tre rara vagulo al okcidenta Eŭropo.

Oni ne konsideras ĝin kiel minacata specio kaj oni supozas, ke estas loĝantaro de ĉirkaŭ 150,000 ekzempleroj almenaŭ.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta specio estas diketa kaj malgranda vadbirdo ĉirkaŭ 20 cm longa, kun enverguro de inter 55 kaj 59 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 50 gr, kun malhela bruna, nigreca aŭ grizverdeca dorso kun etaj helaj punktetoj, griza kapo kaj blanka grizpunktita brusto; aliflanke la ventro estas tutblanka. Ĝi estas tre rimarkinda dumfluge kun malhelaj flugiloj supre kaj sube kaj malhelaj pugoj kaj centro vertikala de vosto plus horizontalaj interkrucitaj larĝaj strioj. Tiu lasta karaktero diferencigas la specion disde la iome pli granda kaj larĝflugila sed tre simila Blankpuga tringo, Tringa ochropus de Eŭropo kaj Azio, al kiu ĝi estas tre parence proksima. Tiu laste menciata specio havas brilan blankan pugon. Blanka strio superokula kaj ĉirkaŭokula ringo tre videbla, kaj la strio estas kompleta, malkiel ĉe la Blankpuga tringo, kiu havas ĝin nur ĝis iom post la okulo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La ino de Solema tringo demetas 3-5 ovojn en malnova arba nesto de alia specio, kiel de Kolombo aŭ kantobirdo kiel Turdo. La ovoj estas konusformaj kaj estas lokataj kun la verto centre, tiele la kovado estas pli fruktodona. Tio sama okazas ĉe aliaj vadbirdoj. La idoj eloviĝas post tri semajnoj de kovado farita ĉefe de la ino kaj oni supozas, ke ili falas surplanken pro memvolo tuj post eloviĝo kaj ili trovas ili mem la manĝaĵon kaj la gepatroj ne zorgas ilin.

Tiu ne estas socia specio -kiel sugestas ties nomo-, videbla nur sola eĉ dum migrado, kvankam foje etaj grupoj renkontiĝas en taŭgaj manĝejoj. Solema tringo estas birdo de fluanta freŝa akvo kaj pro tio troviĝas tre ofte en lokoj netaŭgaj por aliaj vadbirdoj kiuj preferas pli malfermajn lokojn.

Ili migras dumnokte, longdistance, eĉ super oceano, solecaj aŭ laŭ etaj grupoj kaj neniam laŭ grandaj grupoj malkiel aliaj samfamilianoj. Kelkaj nebredantuloj restas en Suda Ameriko dum bredsezono.

Ties manĝaĵo estas etaj senvertebruloj, kiel insektoj, plukitaj el koto de akvobordo, sed ankaŭ etaj ranoj aŭ fiŝoj, krustuloj, ktp.

Dumfluge kantas per karaktera trinota fajfado “pi-ui-ui”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]