Alexander Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexander WILSON
Alexander Wilson 1766-1813
Alexander Wilson 1766-1813
Naskiĝis 6-a de julio 1766
en Paisley, Skotio
Mortis 23-a de aŭgusto 1813
en Filadelfio, Usono
Profesio Birdumisto kaj verkisto
Subskribo Alexander Wilson signature.svg
v  d  r
Information icon.svg

Alexander WILSON (6an de julio 1766 – 23an de aŭgusto 1813) estis skotusona poeto, ornitologo, naturalisto kaj ilustristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wilson naskiĝis en Paisley, Skotio, kiel filo de neklera distilisto. En 1779 li estis lernolaboristo kiel teksisto. Lia tiama ĉefa intereso estis verki poezion, kaj liaj poemoj prikomentaj la maljustan traktadon de teksistoj fare de la dungintoj kaŭzis al li problemojn ĉe la aŭtoritatoj. En 1794 li translokiĝis al Usono, kie li iĝis instruisto kaj poste renkontis la faman naturaliston William Bartram kiu interesigis lin pri ornitologio. En 1802 Wilson decidis publikigi libron bildigante la nordamerikajn birdoj. Tiele li ege veturis, birdumis kaj pentris birdoj dum li kolektis abonantojn por sia libro. La rezulto estis la naŭvoluma American Ornithology (1808–1814), kun bildoj de 268 specioj de birdoj, 26 el kiuj ne estis antaŭe priskribataj. Li mortiĝis dum la verkado de la naŭa volumo, kiu estis kompletata kaj publikigata post lia morto fare de lia amiko George Ord.

Verko[redakti | redakti fonton]

Wilson estas nuntempe konsiderata kiel la plej granda usona ornitologo antaŭa al Audubon. Ŝajne li renkontis kun Audubon en Louisville, Kentucky, en 1810, kio probable inspiris la plej junan ornitologon produkti sian propran libron kun birdobildoj, kvankam la tiama reago de Audubon estis ambigua.