Eskimokurlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eskimokurlo
Numenius borealisAEP14LA.png
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kurloj Numenius
Specio: N. borealis
Numenius borealis
(Forster, 1772)
Konserva statuso
PE
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La EskimokurloEskimo numenio (Numenius borealis) estas amerika birdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj. Oni supozas, ke estas ekstingita.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi, same kiel aliaj kurloj, havas longan bekon iom malsupren-kurbiĝantan, sveltan korpon kaj iom longajn grizajn krurojn. Ĝia makulita supra korpo estas flavbruna kaj la malsupra korpo helbruna. La birdo estas tre malgranda, kies flugiloj longas nur ĉ. 18 cm. Ĝi havas klarajn flavblankajn makulojn ĉe la rando de dorsplumoj.

Ili estas similaspektaj kun la amerika subspecio de la Malgranda kurlo, sed pli malgranda. La Eskimokurlo (Numenius borealis) estas ankaŭ parenca de la azia Nana kurlo, Numenius minutus, sed tiu estas iomete pli granda, havas pli longajn flugilojn, pli mallongajn krurojn kaj pli nuancan plumaron.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Eskimokurlo (Numenius borealis) reproduktiĝas en Kanado kaj Alasko en marbordoj, stepoj proksimaj al maro, marĉejoj, lagetoj kaj deltoj. Ili emas vivi en aroj kaj ofte loĝas kune kun aliaj kurloj.

La Eskimokurlo (Numenius borealis) migris al Argentinio. Ili estis pli raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo, kaj eĉ malpli lastatempe.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Kiam iu el la grupo estas paffaligita, la tuta aro rondflugas super ĝi, kaj eĉ sin jetas surteren eligante akrajn kriojn. Ili flugas kun kuntirita kolo. Kvankam ili svingas siajn flugilojn malrapide, tamen ili flugas tre rapide. Flugante, ili senĉese eligas laŭtajn kriojn.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ili serĉas nutraĵojn en malprofundaĵoj aŭ ŝlimo kaj manĝas per sia longa beko ĉu per rigardo ĉu per plukado fiŝetojn, ranojn, moluskojn, krustulojn, vermojn, insektojn, berojn kaj algojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dum sezono de fekundiĝo la virbirdo havas apartan flugmanieron. Ili konstruas sur herbara malaltaĵo en tre malferma zono tre simplan neston. En ĉiu nesto troviĝas ĉ. kvar ovoj olivkoloraj kun brunaj makuloj. La gebirdoj kune kovas ovojn. Kiam ili estas atakataj dum la kovado, ili ofte ŝajnigas sin vunditaj por forlogi la malamikon de la nesto. La eloviĝintaj idoj, kovritaj de densaj lanugoj, ne povas flugi dum longa tempo kaj movas sin tute per la piedoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento estis sufiĉe multe da tiuj birdoj kaj ofte vidiĝis aroj el ĉ. cent, sed nun ili preskaŭ proksimiĝas al pereo pro grandnombra ĉasado.

Per komparo de datoj kaj konduto migranta oni povus konkludi, ke tiu ĉi specio kune kun la Amerika orpluvio estus tre probable la birdoj kiuj atentigis Kristoforo Kolumbo pri la eblo de terproksimeco post 65 tagoj veturaj dum sia unua vojaĝo. Dum la 19a jarcento milionoj da Eskimokurloj sekvis migradajn vojojn el nunaj teritorioj de Jukono kaj nordokcidenta Nordameriko, flugante orienten laŭ la norda bordo de Kanado, kaj poste suden laŭ la Atlantika Oceano aŭ tra centra Usono ĝis Suda Ameriko vintre.

Iam la Eskimokurlo (Numenius borealis) ebla estis unu el la plej multnombraj vadbirdoj en Norda Ameriko per miliona loĝantaro. Pli ol 2 milionoj da birdoj estis mortigataj ĉiujare fine de la 19a jarcento. Kutimoj de socia migrado kaj sentimeco faciligis ekstermadon. La lastaj vidaĵoj okazis en 1962 en insulo Galveston, Teksaso (kun foto) kaj en Barbados en 1963 (specimeno). Nekonfirmitaj vidaĵoj eble okazis pri 23 birdoj en Teksaso en 1981, en Teksaso kaj Kanado (1987) kaj en Argentinio (1990). Nekonfirmitaj vidaĵoj de tiu specio ne okazis en Suda Ameriko ekde 1939.

Tiu ĉi specio estas entute protektita en Argentinio, Kanado, Usono kaj Meksikio. Ĉasado estis malpermesata ĉirkaŭ 1916.

La bedaŭrinda situacio de tiu birdo inspiris la romanon (kaj sinsekvan animitan filmon) Last of the CurlewsLasta el Kurloj.

La Esquimaŭ Curlew (tiele) aperas kiel foto CCCLVII de Audubon's Birds of America.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
  • Townsend, Charles W. (1933): Sight Records of the Eskimo Curlew. Auk 50(2): 214. PDF fulltext

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]